Eŭropanoj en Oceanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Europanoj en Oceanio)
Eŭropanoj en Oceanio
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Oceanio

Eŭropa esplorado kaj setlado de Oceanio komenciĝis en la 16-a jarcento, komencante per hispanaj alteriĝoj kaj vrakoj en la Marianaj Insuloj, oriente de Filipinoj. Posta rivaleco inter eŭropaj koloniaj potencoj, komercŝancoj kaj kristanaj misioj motivigis pli malproksiman eŭropan esploradon kaj finan setladon. La britoj iĝis la domina kolonia potenco en la regiono, establante setlantkoloniojn en kio poste iĝos Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kiuj ambaŭe nun havas plimulton de eŭrop-descenda loĝantaro. Nov-Kaledonio (kaldoŝoj),[1] Havajo,[2] Franca Polinezio,[3] kaj ankaŭ Norfolkinsulo, Paskinsulo kaj Gvamo[4] havas gravajn eŭropajn loĝantarojn. Eŭropanoj restas unuaranga etno en granda parto de Oceanio, kaj nombre kaj ekonomie. La restanta konsisto, procento kaj etna kompono el la diversaj landoj kaj insularoj estas ege varia.

Nuna eŭropdevena loĝantaro en Oceanio[redakti | redakti fonton]

La totala loĝantaro de popoloj kiuj havas eŭropan praularon en Oceanio estas ĉirkaŭ 23,600,000, kun inkludo de la loĝantaro de Havajo.

  • Aŭstralio (Eŭropdevenaj aŭstralianoj) - 93.2% el la loĝantaro aŭ 20,299,000 de perosnoj baze sur la censo de 2011.
  • Nov-Zelando (Eŭropdevenaj novzelandanoj) - 78.0% el la loĝantaro aŭ 3,443,200 de perosnoj.
  • Nov-Kaledonio (Kaldoŝoj) - 44.6% el la loĝantaro aŭ ĉirkaŭ 112,050; la teritorio estas parto de Francio.
  • Franca Polinezio - 10% el la loĝantaro aŭ (ĉefe Francoj) aŭ 26,700, kaj 6 al 8% estas Eŭronezianoj (de praularoj de Polinezio kaj de Eŭropo).[5]
  • Havajo - 24.1% el la loĝantaro (usona censo de 2010)[6]
  • Gvamo - 10% el la loĝantaro havas hispanan kaj eŭropusonanan praularojn (censo de 2000) aŭ ĉirkaŭ 17,800 personoj. Gvamo havas historion de hispana setlado de antaŭ 1900 kaj estas nune sub usona regado.[7]
  • Norfolkinsulo, ĉirkaŭ 50% Brita-Polinezia deveno el Pitcairn (1,070 personoj) kaj el 50% Britia praularo ĉefe el Aŭstralio (1,070 people).
  • Paskinsulo, ĉirkaŭ 39% havas eŭropan praularon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. New Caledonia: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2017-12-17 per la retarkivo Wayback Machine, World Factbook of CIA
  2. Census shows Hawaii is becoming whiter Arkivigite je 2008-08-29 per la retarkivo Wayback Machine, starbulletin.com
  3. French Polynesia: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA
  4. Guam: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA
  5. French Polynesia: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA
  6. [1]
  7. Brazil: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA