Interrego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tri funebrantoj ĉe la tombo de mortinta imperistro de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco, mankopiita libro el manuskripta metiejo de Diebold Lauber el Hagenau, Alzaco, tiam en la okcidenta parto de la imperio: la mane kopiitaj libroj sur simpla papero, ne kosta pergamento, meze de la 15-a jarcento libere aĉeteblis por ĉiu kiu interesiĝis kaj disvastigis iujnpopularajn verkojn jam antaŭ la invento de presarto de Gutenbergo

Interrego estas periodo de malkontinueco aŭ "interspaco" en regado de imperiestro, reĝo aŭ alia reganta nobelo, de ŝtata registaro, asocia estraro aŭ socia ordo. Arketipe, ĝi estis la tempodaŭro inter la regado de unu monarko kaj la venonta (venante de la latina inter-, "inter" kaj rēgnum, "regado" [de rex, rēgis, "reĝo"]), kaj la konceptoj de interrego kaj reganteco do interkovras. Historie, pli longaj kaj pli pezaj interregnoj estis tipe akompanitaj de ĝeneraligita agitado, sukceda kaj interna milito inter militestroj, kaj vakuo de potenco plenigita per eksterlandaj invadoj aŭ la apero de nova potenco. Malsukcesinta ŝtato estas kutime en interrego.

La esprimo ankaŭ rilatas al la periodoj inter la elekto de nova parlamento kaj la establado de nova registaro de tiu parlamento en parlamentaj demokratioj, kutime tiuj kiuj utiligas iun formon de proporcia reprezentantaro kiu permesas al malgrandaj partioj elekti signifajn nombrojn, postulante tempon por intertraktadoj kiel formi registaron. En Britio, Kanado kaj aliaj balotsistemoj kun unumembra balotdistrikto, ĉi tiu periodo estas kutime tre mallonga, kun escepto, kiel ekzemple okazis en Britio en 2017 kaj Aŭstralio en 2010. En parlamentaj interregoj, la antaŭa registaro kutime staras kiel provizora registaro ĝis la nova registaro estas establita. Aldone, la esprimo estis aplikita al la usona prezidenta transiro, la tempodaŭro inter la elekto de nova prezidanto de Usono kaj lia aŭ ŝia inaŭguro, dum kiu la eksiĝinta prezidanto restas en povo.

Simile, en kelkaj kristanaj konfesioj, "interrego" (provizora) priskribas la tempon inter vakantaĵo kaj nomumo de pastroepiskopo: aparte, en la katolika eklezio gravas la interrego inter du papoj, kiuj formale ankaŭ estas episkopo de la urbo Romo.