Reĝlando de Judujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Regno dividita: Regno de Jehuda (sude) kaj Izraela reĝlando (norde. Flavkolore).

La Reĝlando de Judujo formiĝis post la morto de reĝo Salomono, kiam la dek du triboj (ĉirkaŭ 933 a.K.) frakciiĝis en du aŭtonomaj ŝtataj grupoj:

En tiu lasta ŝtato sinsekvis regnis diversaj hebreaj reĝoj (entute 36). Ĝi gravitis ĉirkaŭ la ĉefurbo <jerusaslemo kaj ties Templo. Ĉiuj reĝoj estis de la davida dinastio. Ĝi estis detruita en 587 a.K., kiam la babilonia reĝo [[[Nebukadnecar la 2-a]] konkeris Jerusalemon kaj deportis grandan parton de la hebrea popolo. Dum la makabea dinastio kaj heroda epoko ĝi estis nomata regno de Judujo.

Ĝia historio estas dokumentata en la Biblio, sed ankaŭ en multaj arkeologiaj atestaĵoj kaj literaturaj dokumentoj de popoloj samtempaj vivintaj en la samaj geografiaj areoj, nome el la historio de egiptoj, feniksoj, asiranoj kaj babilonanoj.

Historio de la hebrea popolo[redakti | redakti fonton]

Sekve de nestabila periodo dirata de la Juĝistoj dum kiu unuopa izraela tribo agadis sendepende unu de la alia, la dek du triboj trovis interkonsenton por krei unu reĝlandon regatan de Ŝaul kiu, milite venkita, sin mortigis, poste antataŭigita de reĝo Davido: el kiu posteuis la filo Salomono: post kies morto la triboj dividiĝis originante la du regnojn: la Juduja reĝlando kaj la izraela reĝlando.

La Reĝlando de Judujo ofte konfliktiĝis kun tiu de la nordo, kun alternaj bonŝancoj.

La kadukiĝo estis ĉiukaze konstanta, kaj unu fazo de la historio konkludiĝis kun la morto de Joiŝija, lasta granda reĝo, en la batalo de Megido (609 a.K. (Armagedono), alkurinta helpi la egiptan faraonon kiu, male, estis venkita. Nemalmulte poste okazis la unua babilona deportado (597 a.K.), sekve la detruo de Jerusalemo kaj de la Templo samtempe kun la dua deportado efektigita de Nebukadnecar la 2-a en 587 a.K, dato en kiu oni igas finita la Judujan regnon.

La reĝoj de tiu ŝtato estis ĉiuj de la dinastio davida.

Fontoj precipaj de tiu aparta historio de tiu regno estas la bibliaj libroj koncernantaj la regadon de la reĝoj, spite de ilia foje malklareco kaj nekoerecoj inter la rakontoj. Sed, almenaŭ parte, helpas la historio de la najbaraj popoloj.

Fino de la regno[redakti | redakti fonton]

Sekve de la batalo de Karkemiŝ de 605 a.K. inter Egiptio kaj Babilonio, venkita de tiu lasta, la regiono sira-palestina falis sub la babilonia dominado. En 601 la reĝo de Judujo [Ioakim]] (609-598 a.K.) ekribelis fidante la egiptan helpon. La balilonia reĝo Nebukadnecar la 2-a movis la armeon kontraŭ la Juduja regno kaj konkeris Jerusalemon (597 a.K.) kaj deportis reĝon Ioiachin (598-597 a.K.) kaj parton de la reganta klaso kaj elektigis al reĝo Cidkijan, kiu, spite de kontraŭeco de profeto Jeremia kaj de Baruĥ, kiuj konsilis la submeton al Babilonio, ekribelis kontraŭ la granda reĝo en 589 a.K., kaj Nebukadnecar la 2-a revenis kaj konkeris Jerusalemon en 587 a.K. La templo estis detruita kaj granda parto de la reganta klaso ekzilita. La Juduja teritorio suferis la dominadojn babilonian, persan, egiptan, ptolomean kaj siran, periodo en kiu eksplodis la juda naciiisma ribelo de Jehuda Makabeo.

Regno de Judujo[redakti | redakti fonton]

Makabeoj fratoj, dirataj ankaŭ Asmoneoj, sukcesis reakiris sendependon, post longa domonado en Palestono de Egiptio kaj Sirio, komencante novan dinastion de hebreaj reĝoj, kontestatan tamen de iuj hebreoj ĉar ne davidan, ankaŭ se descendantan el la heroo Jehuda Makabeo. Ĝi regnis sur Judujo, sed ankaŭ sur Samario (teritorioj de la malaperinta Izraela reĝlando]]. Post ili okazis la romia dominado kaj la vasalaj herodaj reĝoj.

Stelao de Meŝa, 850 a.K.

Listo de la reĝoj de Judujo[redakti | redakti fonton]

Makabea dinastio[redakti | redakti fonton]

La lastaj du reĝoj estis demetitaj de la romia generalo Pompeo, kaj en jaro 50-a Julio Cezaro konfidis la vasalan regnon de Judujo al Edomitoj subtenataj de la romiaj prokuroroj de Judujo, entronigante la herodan dinastion ĉar fremdan kaj kontrastatan de membroj de la antaŭaj dinastioj.

Heroda dinastio kaj nombraj pretendantoj al la trono[redakti | redakti fonton]

En 135 okazis la definitiva detruo de Jerusalemo anstataŭgita de Aelia Capitolina; Judujo (Iudaea) fariĝas Syria Palaestina ordone de la imperiestro Hadriano

Notoj pri hebreaj reĝoj laŭ Talmudo kaj aliaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

  • La reĝo estas bela
  • Laŭ Talmudo la reĝo povis igi siajn ĝis 18 virinojn: la edzinoj kaj konkubinoj, tamen, laŭ aliaj fontoj, povis esti eĉ pli nombraj
  • La reĝo de la izraela popolo ne povis esti juĝata de tera tribunalo...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]