Vojevodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vojvodo)
Vojevodo de la 17-a jarcento.
Mohammed Ruŝien Efendi, Otomana Vojevodo de Ateno, 1827.

Vojevodo (ruse воеводa; bulgare войвода; ukraine воєвода; serbe војводa; kroate vojvoda; pole wojewoda; hungare vajda) estas termino de slava deveno per kiu oni nomis la reganton de certa areo, origine — la ĉefkomandanton de militista forto en certa areo. La teritorio sub ties administrado aŭ regado estis konata kiel «vojevodlando» aŭ «vojevodio». Same, tiu vorto estis ofte tradukita kiel «palaculo» aŭ «palacgrafo», kies jurisdikcio estis tial nomita palacgraflando (ekzemple Palatinato).

La titolo vojevodo estis uzata en la Mezepoko en Bohemio, Bulgario, Hungario, Pollando, Kroatio, Rusio, Serbio, Valaĥio, Moldavio kaj Transilvanio kaj estis egalvalora al la turka «sancaqbey» (bejo estis militoficiro kiu normale estis rango pli malalta al tiu de paŝao, zorge de sancaklando aŭ distrikto de otomana provinco aŭ vilaja). Poste, la vojevodo iĝis la supera militista rango en la princlandoj Montenegro kaj Serbio, en la Regno Jugoslavio kaj inter Ĉetnikoj.

Rusio[redakti | redakti fonton]

En Rusio vojevodoj definitive iĝis estroj de loka administracio fine de la 16-a jarcento. Ilia potenco estis universala, do ampleksis mastrumadon, militadon kaj juĝon en certa areo (urbo aŭ distrikto)[1].

Vojevoda oficperiodo kutime daŭris 1 ĝis 3 jarojn, post kiam li estis translokata al alia loko[2]. Fine de la 17-a jarcento la registaro decidis longigi oficperiodon, supozante ke mallonga ofico stimulis vojevodojn al korupto por riĉiĝi dum oni ne sendis ilin al alia loko[3]. En 1730 oni ordonis la dujaran oficperiodon. La 14-an de julio 1744 Senato eldonis ukazon, per kiu por siberiaj vojevodoj la oficperiodo estis longigita ĝis 3 jaroj, ĉar ili multe da tempo perdis por veni al la destinita loko. La 3-an de junio 1745 estis eldonita ukazo, kiu faris la vojevodan servon nelimigita — "ĝis li mortos aŭ deliktos" (ruse пока кто не умрёт или впадёт в какие прегрешения)[4]. En 1760 oni denove limigis la oficperiodon je 5 jaroj kun ebleco longigi ĝin laŭ peto de lokanoj[5].

Vojevodoj tradicie ricevadis donacojn de loka loĝantaro — parte volontajn, parte eldevigitajn. Lokanoj alportadis ilin kaze de alveno kaj foriro de vojevodo, festoj, ktp. La registaro penis limigi tion, sed plejparte malsukcese[6]. En 1695 oni apartigis kolektistojn de dogana (ruse таможенный голова) kaj drinkeja impostoj (ruse кабацкий голова). Ekde 1698 vojevodoj ne plu regis alkoholajn impostejojn (ruse кружечный двор)[7]. Laŭ instrukcio de 1728 vojevodoj kolektadis impostojn trifoje jare (ekde 1731 dufoje) kaj tuj sendis kolektitan monon al provincaj kaj guberniaj kancelarioj en sigelitaj bareloj akompane de kalkulistoj (ruse счётчик)[8]. Sed ofte tio okazis neregule[9].

Vojevodo gvidis laboron de kancelario nomata prikaza izbo (ruse приказная изба) aŭ kunvena izbo (ruse съезжая изба), en kiu servis kancelariuloj kiel djakoj (ruse дьяк) kaj subdjakoj (ruse подьячий). Interne de tiu kancelario (izbo) ekzistis diversaj fakoj (ruse повытье)[10]: mona (ruse денежное), juĝa (ruse судное), jasaka (ruse ясачное), pana (ruse хлебное), ordona (ruse приказное), pokapimposta (ruse подушное), sala (ruse соляное), kalkula (ruse счётное), poseda (ruse крепостное) ktp[11]. La ĉefa tasko de pana fako estis registrado de dekona (ruse десятинный) kaj imposta (ruse оброчный) pano, kolektataj je kamparanoj de la distrikto[12]. Pri tio oni faris kvarmonatajn (ruse третный) kaj jarajn raportojn, sendatajn al gubernia kaj provinca kancelarioj. Ĉiumonate ili preparis raportojn pri panoprezoj. Ordona fako aranĝis ankaŭ ĉiujn dokumentojn pri neregulaj trupoj, urba artilerio kaj municio, taskigis laboristojn pri riparado de urbaj fortikaĵoj ktp[13]. Mona fako administris kolektadon de doganaj, drinkejaj kaj aliaj impostoj kaj pagon de salajroj el tiuj enspezoj. La impostoj estis dividataj je konstantaj laŭ grandeco (ruse окладный) kaj malkonstantaj (ruse неокладный). Al konstantaj apartenis pokapa kaj kancelariaj impostoj, jasako. Preskaŭ ĉiuj konstantaj impostoj estis listigitaj en la Tabelo (ruse Табель) eldonita en 1710 kaj ekde tiam ili nomiĝis tabelaj (ruse табельный) dum malkonstantaj impostoj eknomiĝis ekstertabelaj (ruse сверхтабельный), poste ankaŭ dividitaj je konstantaj kaj malkonstantaj[14].

Ĝis 1763 salajroj al ŝtatoficistoj estis pagataj el malkonstantaj kancelariaj impostoj, post 1763 oni permesis uzi tiucele ankaŭ kelkajn aliajn fontojn. Mona fako nomumis elektitajn komisiitojn, kiuj okupiĝis pri doganimpostoj (ruse у таможенных сборов), drinkejaj impostoj (ruse у питейных сборов) kaj vinfaraj impostoj (ruse у приёма вина), kio estis respektive burmistroj (ruse бурмистр), butikistoj (ruse ларёчный) kaj kruckisantoj (ruse целовальник). Mona fako ankaŭ traktis la aferojn pri kontraŭleĝaj drinkejoj kaj vinfarejoj, prizorgis provizadon de ŝtataj vinfarejoj per materialoj, sendis tien komisarojn kaj laboristojn[15]. Mona fako prizorgis ankaŭ vendon de stampopapero, kies kontrolado ekde 1741 iĝis pli strikta. Se stampopapera mono aŭ la papero mem malaperis, oni pridemandis la respondeculon dum maksimume du tagoj kaj poste pagigis lin je respektiva sumo. Se dum reviziado de kvarmonataj raportoj evidentiĝis manko de pli ol 2 rubloj, oni arestis la respondeculon[16]. Mono kolektita pro vendado de stampopapero estis stokata aparte de aliaj sumoj kaj estis sendata al gubernia kancelario per ŝtate pagitaj veturiloj kun akompano de ŝtatservistoj[17]. Sala fako prizorgis la ŝtatan monopolon pri salo, kiu validis en 1705-1727 kaj 1731-1733[17].

Salajroj estis pagataj tre neregule pro financaj problemoj. De 1726 ĝis 1763 malsupraj kancelariuloj tute ne ricevadis la salajrojn[18]. Tio stimulis ilin preni ŝmirmonon kaj donacojn de petantoj. La artikolo 39 de la Ĝenerala Reglamento (ruse Генеральный регламент) rekte permesis al subdjakoj preni donacojn (ruse акциденция) de privatuloj, sed neniel reguligis ilian grandecon, nek la proceduron mem. Krom ŝmirmono kaj donacoj, subdjakoj ofte falsis enskribojn por duan fojon preni impostojn, vendis falsajn pasportojn ktp[19]. La subdjakoj plenumis plejparton de la kancelaria laboro. Laŭ la Ĝenerala Reglamento membroj de la ĉeesto (ruse присутствие) devis labori de lundo ĝis vendredo, de la 6-a matene vintre kaj aŭtune, kiam la tagoj estas plej mallongaj (ruse в кратчайшие дни), kaj de la 8-a matene printempe kaj somere, dum kvin horoj. Se taskoj amasiĝis, ili devis veni ankaŭ en alia tempo. La kancelariuloj devis veni unu horon antaŭ la juĝistoj kaj labori ĉiutage krom dimanĉoj kaj festotagoj. Se kancelariulo foriris unu horon pli frue, li perdis semajnan salajron, se li ne venis dum unu tago, li perdis monatan salajron. Efektive kancelariestroj ofte ne venis al la kancelarioj dum semajnoj, la kancelariuloj laboris de frua mateno ĝis malfrua vespero. En 1739 ukazo de la Senato longigis labortagon por ĉiuj kancelarianoj kaj postulis ke en ĉiu kancelario ĝis la 10-a vespere restu deĵoranto[20]. Efektiva nombro de kancelariuloj kutime superis tiun indikitan en dokumentoj, sed kancelariestroj ĉiam plendis pri malsufiĉo de kancelariuloj[21]. La registaro petis ĉiam pli da informoj, kio sekvigis kreskon de dokumentaro kaj laŭgradan apartiĝon de la ĉeesto kaj la kancelario, ĉar vojevodoj malofte kontrolis sennombrajn dokumentojn verkitajn en la kancelario. Sekretarioj kaj subdjakoj iĝis pli gravaj kaj sendependaj figuroj. Finfine tio sekvigis likvidon de la vojevodoj kaj rilataj institucioj[22].

En 1705 komenciĝis rekrutado al la armeo, kio ankaŭ estis tasko de vojevodoj[23].

En Siberio vojevodoj ekde apero de konstantaj rusaj setlejoj en 1586, unue servis surbaze de apartaj ordonoj. En 1627 por siberiaj urboj estis eldonita listo de regantoj kaj kancelarianoj, kiu difinis nombron de vojevodoj kaj subaj oficistoj por Tobolsko, Verĥoturje, Tjumeno, Berjozovo, Surguto, Tomsko, Mangazejo kaj Taro[24]. Oni klopodis nomumi al vojevodaj postenoj en Siberio precipe homojn, kiuj jam servis tie, do konis la regionon. Foje kreiĝis vojevodaj dinastioj[25]. Siberiaj vojevodoj en la 17-a jarcento okupiĝis precipe pri militaj aferoj, ĉar la regiono ankoraŭ estis malstabila, etaj kaj disaj rusaj setlejoj ofte estis minacataj de atakoj fare de indiĝenoj kaj nomadoj. Vojevodoj de Siberio kaj aliaj foraj regionoj havis rajton starigi memstare diplomatiajn kontaktojn kun reprezentantoj de najbaraj regnoj kaj triboj[26]. Kamparon en Siberio regis intendantoj (ruse приказчик), kiujn nomumis vojevodo aŭ Siberia prikazo[27]. Vojevodo en Siberio pagis ankaŭ salajron al pastraro, inkluzive metropoliton[28].

Komence de la 18-a jarcento aperis guberniestroj kiuj paŝon post paŝo koncentris en siaj manoj la ĉefan povon. Urbaj vojevodoj (ruse городовой воевода) en 1712 estis alinomitaj je komendantoj, nomumataj de guberniestroj[29]. Dum la regado de Petro la Granda gravan lokon en administrado ludis militistoj. Tamen en marto 1727 Ekaterino la 1-a ordonis ukzon laŭ kiu pokapan imposton kolektu ne militistoj, sed vojevodoj: "por plia al kamparanoj malpezigo, por ke ili ne plu de generaloj, oficiroj kaj ordinaraj soldatoj iujn ajn ĝenojn havu"[30]. Ekde 1728 vojevodoj kolektis ĉiujn impostojn. Tamen de 1731 ĝis 1736 pokapan imposton denove kolektis militistoj[31]. Post pluraj konfliktoj en 1736 la kolektado de la pokapa imposto estis definitive taskigita al guberniestroj kaj vojevodoj, kiuj kontrolis tiucele emiritiĝintajn oficirojn[32].

En 1719 estis establitaj juĝejoj, kies agadon vojevodo ne rajtis influi, sed devis plenumi iliajn verdiktojn inkluzive mortopunon[33]. En 1722 malsupraj juĝejoj estis malestablitaj kaj al la urboj situintaj pli ol 200 verstojn for de provincaj centroj, provincaj vojevodoj devis sendi juĝkomisarojn kiuj havis rajton juĝi la aferojn ĝis 50 rublojn gravajn. En Siberio vojevodoj fakte plu juĝis ĉiujn disputon, inkluzive pli gravajn[34]. La 5-an de novembro 1723 estis eldonita ukazo "Pri formo de la juĝejo" kiu detale priskribis kiel vojevodo devas juĝi civilajn aferojn[35]. Plendanto devis prezenti skriban plendon (ruse челобитная) kaj ricevi skriban konfirmon de ĝia akcepto. Post unu semajno li kaj akuzito devis veni al la juĝejo kaj laŭvice paroli kaj respondi dum kancelariuloj registris ĉion en protokolo. La proceduro estis tro komplika por plejparte senalfabeta loĝantaro, do plej ofte oni solvis ĉion forme de antaŭjuĝa interkonsento[36]. Se afero rilatis al religio vojevodo devis juĝi kune kun spirita administracio (ruse духовное правление)[37]. Se plendo rilatis al la ŝtata krimo (ruse слово и дело, do vorto kaj ago), vojevodo rajtis pridemandi la plendanton aŭ denuncanton, sed postan enketadon plenumis gubernia kancelario kiu faris ankaŭ finan verdikton. Se oni akuzis pri ŝtataj krimoj vojevodon mem, juĝon partoprenis oficiroj de regulaj trupoj (kutime oni absolvis vojevodon)[38]. Se oni akuzis pri ŝtataj krimoj militistojn, anticipan enketadon kaj pridemandadon faris vojevodo[39]. Akuzoj kontraŭ vojevodoj fare de urbanoj ofte estis pli sukcesaj[39]. La indiĝenojn pagantajn jasakon vojevodo rajtis juĝi nur pro murdoj kaj ŝtataj krimoj, ĉiujn aliajn aferojn pritraktis iliaj tradiciaj juĝejoj[40].

En 1727 en ĉiuj provincoj estis restarigitaj antaŭaj distriktoj (ruse уезд) subestre de vojevodoj. Apudurboj ene de tiuj distriktoj estis gvidataj de distriktaj vojevodoj. Provincaj vojevodoj estis subigitaj al guberniestroj[41].

La 12-an de septembro 1728 estis eldonita "Instrukcio al la guberniestroj kaj vojevodoj kaj iliaj viculoj, laŭ kiu ili devas agi" (ruse Наказ губернаторам и воеводам и их товарищам, по которому они должны поступать), kiu inkluzivis 51 artikolon. Plejparte ĝi ripetis la regulojn, aperintajn antaŭ Petro la Granda[42]. Interalie ĝi malpermesis al vojevodo forlasi sian setlejon sen respektiva ordono. Eĉ guberniestro ne povis venigi al si vojevodon sen permeso de la Senato kaj kaze de alveno li ne rajtis deteni lin pli ol du semajnojn. Interalie vojevodo devis gardi "purecon de la kredo", serĉante kaj punante herezulojn kaj homojn kiuj konvertas la ortodoksulojn al la aliaj religioj, ĉefe al islamo kaj paganismo (ruse обрезывающих в махометсво и крещающих в иноверство)[43]. Vojevodo rajtis juĝi pro gravaj krimoj ĉiujn loĝantojn de sia urbo kaj distrikto[44].

En la 18-a jarcentoj vojevodoj plu regis komplete distriktojn dum en urboj pli grandan povon akiris magistratoj (ruse магистрат). En 1727 ili tamen estis alinomitaj je urbodomoj (ruse ратуша) kaj subigitaj al vojevodoj kaj guberniestroj[45]. Ekde 1728 vojevodoj rajtis juĝi urbanojn nur kaze de gravaj krimoj (ŝtelado, rabado, murdoj). Ĉiujn aliajn aferojn prizorgis urbodomoj, kvankam urbanoj rajtis apelacii al vojevodoj. Vojevodoj ne rajtis enmiksiĝi je kuranta agado de urbodomoj, kaze de konflikto inter ili ĝin solvis guberniestro[46]. En 1743 estis restarigita la Ĉefa magistrato, ekde 1745 la magistratoj estis komplete sendependigitaj de vojevodoj. Tamen ilia kunlaboro daŭris. Ekzemple polico konsistis el urbestro (ruse городничий) subigita al vojevoda kancelario, kaj kvartirmastro (ruse квартирмейстер) nomumita de urbodomo. Tamen efektive la urbodomoj ofte neniel helpis al la urbestroj kaj eĉ konfliktis kun ili kaj tiel ankaŭ kun vojevodoj[47].

En 1763 la registaro decidis ŝpari monon kaj malestablis en distriktoj, kie loĝis malpli ol 10 mil homoj, la vojevodajn kancelariojn anstataŭiginte lokajn vojevodojn per komisaroj[48]. Tamen la reformo apenaŭ atingis la celon. En 1763 al vojevodoj kaj guberniestroj estis komplete transdonita polico en la urboj, samtempe kun "urbaj taĉmentoj" (ruse годовая команда) establitaj samjare. Samjare impostokolektado estis komplete taskigita al la provincaj kaj vojevodaj kancelarioj, la oficiroj ne plu partoprenis ĝin[49]. Jasakon ekde 1763 kolektadis ne registaraj komisiitoj, sed indiĝenaj estroj[50].

La 28-an de februaro 1720 estis eldonita Ĝenerala Reglamento, kiu reguligis sistemon de registaraj institucioj. Ĉiuj administraj institucioj estis dividitaj je ĉeestoj (ruse присутствие), kiuj faris decidojn pri kurantaj aferoj, kaj kancelarioj, kiuj okupiĝis pri kurantaj proceduroj; tio kongruis al la antaŭa divido je juĝejaj ĉambroj (ruse судейская палата) kaj subdjakaj ĉambroj (ruse подьяческая палата). La prezidanto faris decidojn persone kaj sole[51]. Ĉiujn procedurojn en vojevoda kancelario (ruse воеводская канцелярия) plenumis malsupraj kancelariuloj — kancelariistoj (ruse канцелярист), subkancelariistoj (ruse подканцелярист) kaj kopiistoj (ruse копиист) — antaŭe tio estis respektive subdjakoj de la supra, meza kaj malsupra rangoj (ruse подьячий старшей, средней, низшей статьи)[52]. De tempo al tempo okazis revizioj (ruse разбор) de kancelariuloj, post kiuj sekvis altigoj por iuj kaj malaltigoj por aliaj[53].

Laŭ ukazoj de 1727, postenoj de provincaj kaj distriktaj vojevodoj egalis al la 6-a kaj 8-a klasoj (do kolonelo kaj majoro), vojevodo de apudurbo (ruse пригородок) egalis al la 11-a klaso (leŭtenanto)[54]. Sekretario egalis al la 12-a kaj 13-a klasoj kaj povus ricevi personan nobelan statuson[55].

En la 18-a jarcento kandidatojn por vojevodaj postenoj proponadis la Heroldmajstra Kontoro (ruse Герольдмейстерская контора)[56]. Plejparto de la distriktaj vojevodoj estis militistoj, do ne havis grandan sperton pri civila servo kaj burokrataj proceduroj. Kutime ili iĝis vojevodoj post 20 jaroj de militservo, do jam sufiĉe aĝaj[57]. La 12-an de januaro 1739 estis eldonita ukazo, malpermesinta enpostenigi kiel vojevodojn negocistojn, kozakojn kaj aliajn homojn pri kiuj estas supozeble ke ili strebas nur al persona riĉiĝo (ruse к таким делам приискивают не для того, чтобы им труд и радение показать, но чтоб только самим обогатиться). Prioritaton devis ricevi nobeloj kaj homoj bonhavaj, kun bona reputacio (ruse из знатного шляхетства добрых и пожиточных и совестливых людей).

Pollando[redakti | redakti fonton]

Wojewoda estas la termino kiu indikas la guberniestron de provinco, aŭ województwo en la nuntempa Pollando.

Balkanio[redakti | redakti fonton]

En la danubaj princlandoj Moldavio kaj Valakio, vojevodo estis unu de la titoloj de la suverena princo, kvankam impostdeva de la Otomana Imperio. Ŝajne same okazis en Transilvanio antaŭ la konkero fare de la hungaroj, ĉar ĝi restis kiel titolo de aŭtonoma princlando eĉ post la konkero.

La estroj de la ribeluloj hajduti (Хайдути) de Bulgario sub la Otomana Imperio estis nomitaj voevodes (la singularo en bulgara estas войвода, vojvoda).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 56. ISBN = 5-87550-216-9.
  2. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 70. ISBN = 5-87550-216-9.
  3. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 88. ISBN = 5-87550-216-9.
  4. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 181. ISBN = 5-87550-216-9.
  5. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 182. ISBN = 5-87550-216-9.
  6. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 71. ISBN = 5-87550-216-9.
  7. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 90–91. ISBN = 5-87550-216-9.
  8. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 199. ISBN = 5-87550-216-9.
  9. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 201. ISBN = 5-87550-216-9.
  10. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 72–73. ISBN = 5-87550-216-9.
  11. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 153–154. ISBN = 5-87550-216-9.
  12. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 154. ISBN = 5-87550-216-9.
  13. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 155. ISBN = 5-87550-216-9.
  14. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 156–157. ISBN = 5-87550-216-9.
  15. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 158. ISBN = 5-87550-216-9.
  16. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 160. ISBN = 5-87550-216-9.
  17. 17,0 17,1 Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 161. ISBN = 5-87550-216-9.
  18. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 166. ISBN = 5-87550-216-9.
  19. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 168. ISBN = 5-87550-216-9.
  20. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 171. ISBN = 5-87550-216-9.
  21. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 172. ISBN = 5-87550-216-9.
  22. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 174. ISBN = 5-87550-216-9.
  23. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 94. ISBN = 5-87550-216-9.
  24. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 74–75. ISBN = 5-87550-216-9.
  25. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 77. ISBN = 5-87550-216-9.
  26. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 78. ISBN = 5-87550-216-9.
  27. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 80. ISBN = 5-87550-216-9.
  28. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 81. ISBN = 5-87550-216-9.
  29. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 98. ISBN = 5-87550-216-9.
  30. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 114. ISBN = 5-87550-216-9.
  31. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 116. ISBN = 5-87550-216-9.
  32. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 117. ISBN = 5-87550-216-9.
  33. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 117–118. ISBN = 5-87550-216-9.
  34. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 120. ISBN = 5-87550-216-9.
  35. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 211. ISBN = 5-87550-216-9.
  36. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 211–212. ISBN = 5-87550-216-9.
  37. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 213. ISBN = 5-87550-216-9.
  38. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 214. ISBN = 5-87550-216-9.
  39. 39,0 39,1 Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 215. ISBN = 5-87550-216-9.
  40. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 216. ISBN = 5-87550-216-9.
  41. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 123. ISBN = 5-87550-216-9.
  42. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 194. ISBN = 5-87550-216-9.
  43. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 196. ISBN = 5-87550-216-9.
  44. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 198. ISBN = 5-87550-216-9.
  45. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 131. ISBN = 5-87550-216-9.
  46. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 132–133. ISBN = 5-87550-216-9.
  47. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 134. ISBN = 5-87550-216-9.
  48. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 138. ISBN = 5-87550-216-9.
  49. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 140. ISBN = 5-87550-216-9.
  50. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 141. ISBN = 5-87550-216-9.
  51. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 144–145. ISBN = 5-87550-216-9.
  52. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 149. ISBN = 5-87550-216-9.
  53. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 153. ISBN = 5-87550-216-9.
  54. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 176. ISBN = 5-87550-216-9.
  55. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 178. ISBN = 5-87550-216-9.
  56. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 174. ISBN = 5-87550-216-9.
  57. Ананьев, Д. А.. (2005) Воеводское управление Сибири в XVIII веке (ruse), p. 179. ISBN = 5-87550-216-9.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Béla Köpeczi, eld. History of Transylvania, vol. I., 411, 457. (arkivita URL)
  • voivode. (n.d.). Webster's Revised Unabridged Dictionary. Alirita la 15an de Novembro, 2007, el Dictionary.com
  • F.Adanir, WOYWODA, The Encyclopaedia of Islam (XI: 215 a)
  • M. Kokolakis, “Mia autokratoria se krisi, Kratiki organosi-Palaioi Thesmoi-nees prosarmoges” [Kriza imperio: Ŝtata Organizado – Malnovaj Institucioj – Novaj Alĝustigoj], en Istoria tou neou ellinismou, Vol. 1, publ. Ellinika Grammata, Ateno 2003, p. 49.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]