Mencejo

Mencejo (hispane Mencey) estas la titolo kiun ricevas la monarĥo aŭ reĝo de la guanĉoj de Tenerifo, kiu regis mencejlandon (teritorio aŭ regno). La ekvivalento en Gran Canaria estas Guanarteme.


En Tenerifo, la lasta granda mencejo, estis Tinerfo la Granda (Menciendas ke multaj el la nomo de la mencejoj, estas imagaĵo de la poeto Antonio de Viana), naskiĝinta preskaŭ okdek jaroj post la konkero de Kanarioj. Danke al kelkaj manskribaĵoj konserviĝas la nomoj de mencejoj kaj militistoj kiel Benkomo, filo de la mencejo Sunto, kiu havis sian kortegon en Adeje (cent jaroj antaŭ la konkero) kaj li regis la tutan insulon. Li havis 9 laŭleĝajn filojn kaj unu neleĝa, kiuj poste ribeliĝis kaj dividis la insulon en naŭ mencejlandoj:
- Daŭto: ĝi okupis la teritorion de la nunaj municipoj El Tanque, Los Silos, Santiago del Teide, Buenavista del Norte kaj Garachico.
- Abonao: ĝi okupis la teritorion de la nunaj municipoj Fasnia, Arico, Arona, San Miguel de Abona kaj Granadilla de Abona.
- Taoro: ĝi okupis la teritorion de la nunaj municipoj Puerto de la Cruz, La Orotava, La Matanza de Acentejo, Los Realejos kaj Santa Úrsula.
- Adeho: ĝi okupis la teritorion de la nunaj municipoj Guía de Isora, Adeje kaj Vilaflor
- Anago: ĝi okupos parton de la nunaj municipoj Santa Cruz de Tenerife kaj San Cristóbal de La Laguna.
- Ikodo: ĝi okupis la teritorion de la nunaj municipoj San Juan de la Rambla, La Guancha, Garachico kaj Icod de los Vinos.
- Guimaro: ĝi okupis la teritorion de la nunaj municipoj El Rosario, Candelaria, Arafo kaj Güímar
- Tegesto: ĝi okupis la teritorion de la nunaj municipoj Tegueste kaj parto de la marborda zono de San Cristóbal de La Laguna.
Krom tiuj ankaŭ ekzistis eta teritorio por lia neleĝa filo kiu poste konatiĝis kiel "Pinto de la Malriĉa Hidalgo" (nuntempe la Pinto de la Hidalgo).
La mencejoj havis kunsidejon nomata Tagoror. En 1502, jarojn post la verŝajne finita konkerado de la insulo, reunuiĝis la Mencejlando Adeho sub la regado de la mencejo Iĉasagŭo.