Garachico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garachico
municipo en Hispanio • havenurbo • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38450
Demografio
Loĝantaro 4 936  (2023) [+]
Loĝdenso 169 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 22′ N, 16° 46′ U (mapo)28.373686-16.7640491Koordinatoj: 28° 22′ N, 16° 46′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 29,28 km² (2 928 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garachico (Kanariaj insuloj)
Garachico (Kanariaj insuloj)
DEC
Garachico
Garachico
Situo de Garachico

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garachico [+]
vdr

Garachico [garaĈIko] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas Garachico je 13 m.s.m. La loknomo Garachico aludas al rokinsuleto ĉe la marbordo antaŭ la urba kerno, kaj devenas el la pasinteco de la guanĉoj.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Garachico en la insulo Tenerifo.

Garachico estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Garachico, je 13 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Icod de los Vinos (oriente), Santiago del Teide (sude) kaj El Tanque kaj Los Silos (okcidente); norde estas Atlantika Oceano.[3]

Garachico posedas areon de 29,28 km², estante la 21a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 41a de la provinco.[4] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3] La plej alta altaĵo estas 2 171 m.s.m. en Cerro de los Roques Blancos.​[3] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.

Garachico.

La municipo enhavas parton de la Nacia Parko de Teide, de la Natura Parko Corona Forestal, de la Speciala Natura Rezervejo Chinyero, de la Protektita Pejzaĝo Acantilados de La Culata kaj de la Loko de Scienca Intereso Interián,[5] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Fuente Santa, Iferfe y Monte Frio».[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Icod aŭ eble de Daŭte. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7] Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[8] La urbo Garachico kun sia haveno estis fondita de la ĝenova bankisto Kristoforo de Ponte post la konkero de Tenerife en 1496.

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj, Garachico iĝis la ĉefa haveno de la insulo, el kiu surmariĝis ŝipoj transportantaj vinon kaj sukeron al Ameriko kaj al Eŭropo, kio rezultis en ekonomia progreso. Krome ĝi estis komplementa haveno kiu ligis tiujn de Villa Apurón, Santa Cruz kaj La Luz y Las Palmas kun tiuj de Iberio kaj Ameriko.

En 1646 terglitado mortigis cent personojn, kaj dronigis kvardek ŝipojn.

Vulkano Montaña Negra.

De la 5a ĝis 14a de majo 1706 okazis erupcio de la vulkano Montaña Negra aŭ Trebejo kiu damaĝis grandan parton de la teroj de la loko, tute kaŝis la havenon de Garachico kaj nuligis la ekonomian prosperon.[9] Feliĉe ne okazis mortoj, sed la komercistoj ekuzis la havenon de Puerto de la Cruz kaj Garachico restis kiel malgranda haveno de fiŝkaptistoj. La lafolavango havigis kompense teritorion kaj naĝejojn kaj flakojn konatajn kiel El Caletón.

En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

San Pedro de Daute.

La municipo havis 4 869 loĝantojn je 2020, tial estante la 26a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo, la 33a de la provinco Santa Cruz de Tenerife, kaj la 63a de la regiona insularo Kanarioj.[10]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis preskaŭ 6 000 loĝantoj en 1991, poste pro ekonomia kaj demografia disvolviĝo de aliaj lokoj en la nordo kaj sudo de la insulo, iom malkreskiĝis ĝis nunaj malpli ol 5 000 loĝantoj. Temas pri maljuna loĝantaro, dum junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Garachico dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[10]

El Guincho.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[10]
Loĝloko
Loĝantoj
La Caleta de Interián 780
Las Cruces 571
Garachico (municipa ĉefloko) 1 789
Genovés 616
El Guincho 287
La Montañeta 162
San Juan del Reparo 561
San Pedro de Daute 103
TOTALO 4 869

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj estis ĉefe por memkonsumado.

Turismo[redakti | redakti fonton]

El Caletón.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[11]

  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj.
  • Tipa arkitekturo en urba kerno.
  • Preĝejoj de San Pedro de Daute kaj de Sankta Ana.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo.
  • Monaĥejo Senmakula Koncipiĝo.
  • Domego de la Grafoj de La Gomera
  • Iama konvento kaj preĝejo de Sankta Francisko, nune biblioteko kaj muzeoj.
  • Kastelo Sankta Mikaelo
  • Arenas Negras (Nigraj Sabloj)
  • El Caletón
  • Rigardejo La Culata

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Trapero, Maximiliano (2006-2007). «Topónimos y antropónimos guanches en el «Poema» de Viana». Estudios canarios: Anuario del Instituto de Estudios Canarios (San Cristóbal de La Laguna: Instituto de Estudios Canarios) (50-51): 427-472. ISSN 0423-4804. Konsultita la 16an de oktobro 2014.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  6. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  7. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  9. Erupciones históricas en Tenerife Konsultita la 31an de julio 2023.
  10. 10,0 10,1 10,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  11. «Garachico». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Garachico en la hispana Vikipedio.