La Victoria de Acentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Victoria de Acentejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 228  (2023) [+]
Loĝdenso 503 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 26′ N, 16° 28′ U (mapo)28.4347861-16.4681748Koordinatoj: 28° 26′ N, 16° 28′ U (mapo) [+]
Alto 360 m [+]
Areo 18,36 km² (1 836 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Victoria de Acentejo (Kanariaj insuloj)
La Victoria de Acentejo (Kanariaj insuloj)
DEC
La Victoria de Acentejo
La Victoria de Acentejo
Situo de La Victoria de Acentejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Victoria de Acentejo [+]
vdr

La Victoria de Acentejo [labiktTOrja deazenTEĥo] estas urbo kaj municipo en la nordo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas La Victoria de Acentejo mem je 385 m.s.m.

La loknomo La Victoria de Acentejo (La Venko de Acentejo) rilatas al la batalo inter guanĉoj kaj kastilianoj okazinta la 25an de decembro 1495, kiu estas konsiderata la lasta el la konkero de la insulo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Victoria de Acentejo en la insulo Tenerifo.

La Victoria de Acentejo estas en la nordo de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas La Victoria de Acentejo mem je 385 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de La Matanza de Acentejo (oriente), Santa Úrsula (okcidente), kaj Candelaria sude; norde estas Atlantika Oceano.[2]

La Victoria de Acentejo posedas areon de 18,36 km², estante la 28a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 49a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Lomo Custodio kun 1 755 m.s.m.​ ​[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj ĉefe en la supra zono.[4]

Pinaro kaj Teide el La Victoria de Acentejo.

La municipo enhavas parton de la Protektitaj Pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Costa de Acentejo, same kiel parton de la Speciala Natura Rezervejo Las Palomas,[5] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]

La municipo havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn «Monte de la Victoria» kaj «Cumbres de La Victoria».[2]​ Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel hiperikoj, pinoj, kaj arbuto.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[8] Laŭ la tradicio, en groto de la torentejo Pino estis la loĝejo de la lokestro "mencejo" Bencomo de Taoro.[9] La tieaj guanĉoj koncentriĝis en la grotoj de la klifoj kaj torentejoj de la marborda areo.[8] Oni kalkulis ĉirkaŭ 2 500 lokanojn en la momento de la konkero, kun averaĝa vivodaŭro de 29 jaroj.​ La guanĉoj de Taoro, esence brutobredistoj sed ankaŭ tre vegetaranoj,​ praktikis sezonan migrobredadon, suprenirante al montoj somere.[10]

Kapitulaco de la guanĉoj.

Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj de Taoro, ĉefaj opoziciantoj de la invado. Laŭdire ĉe la torentejo de Acentejo en decembro 1495, la konkeristo Lope Hernández de la Guerra ofensivis en direkto al la valo de La Orotava, kaj estis atakita de guanĉoj. Lope kaptis unu el ili, oni pridemandis lin kaj tiel la konkeristo Alonso Fernández de Lugo eksciis pri planita embusko. Tial la kastilianoj sukcesis venki la guanĉojn en la dua batalo de Acentejo.[11][12] Sur la loko de la batalo la kastilianoj konstruis ermitejon, pli firme en 1537, kaj ĉirkaŭ tiu disvolviĝis la dekomenca loĝloko.[13]

Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[14] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La loĝloko ekformiĝis ĉirkaŭ la ermitejo de La Victoria.

En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

En 1922 oni instalis la unuan telefonon. En 1932, Manuel Pérez instalis definitive la elektran lumon en la loĝloko.[15] Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

La municipo havis 9 026 loĝantojn je 2015, tial estante la 19a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 21a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[16]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el iom pli ol 3 000 ĝis pli ol 9 000 loĝantoj en 2021.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

La Victoria de Acentejo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[16]
Loĝloko
Loĝantoj
Los Altos-Arroyos 1408
Bajos y Tagoro 3309
La Resbala 890
La Vera-Carril 919
La Victoria de Acentejo (municipa ĉefurbo) 2500
TOTALO 9026

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vitejo.

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, kaŝtanarboj, cerealoj, bananoj, fruktoj kaj vitoj (vino de protektita devennomo Tacoronte-Acentejo)). Estas pluraj gastejoj kaj gravas ankaŭ konstruado kaj metioj, ĉefe ceramiko.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Desegno de la Ferponto de Alfonso XIII.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[2]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[17]

  • Preĝejo Nuestra Señora de la Encarnación.
  • Historia Pino asocia al la batalfino.
  • Domo de la Castaña y de la Alfarería.
  • Urbodomo de La Victoria de Acentejo.
  • Iama konvento kaj ermitejo de Santo Domingo.
  • Promenejo Párroco Nicasio Moreno.
  • Domaro Santo Domingo.
  • Ermitejo de Sankta Johano Baptista.
  • Parko de la Pinaro - Don Pedro Ramos.
  • Ferponto de Alfonso XIII, de José Eugenio Ribera.
  • Domo de Deán Calzadilla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  6. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  7. Cabildo Insular de Tenerife (eld.). «Árboles monumentales». Konsultita la 30an de oktobro 2014.
  8. 8,0 8,1 Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  9. Morales, A. (8a de marto 2009). «¿Vivió Bencomo aquí?». El Día (Leoncio Rodríguez S.A.). Konsultita la 4an de oktobro 2014.
  10. Rodríguez-Martín, Conrado (2000). «Estudio demográfico de la población guanche de Tenerife». Chungara, Revista de Antropología Chilena 32 (1). ISSN 0717-7356.
  11. Rumeu de Armas, Antonio (1975). «XII». La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. pp. 273-277. ISBN 84-500-7108-9.
  12. Viera y Clavijo, José de (1950) [1772-1773]. «Tomo II, libro IX; Tomo III, libro XV». En Elías Serra Ráfols, eld. Noticias de la historia general de las Islas Canarias (definitiva eldono). Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones. pp. 205; 771.
  13. DECRETO 65/2014, de 12 de junio, por el que se modifica la categoría del Bien de Interés Cultural «Iglesia de Nuestra Señora de La Victoria», por la de Monumento, se vinculan los bienes muebles y se delimita su entorno de protección, situada en el término municipal de La Victoria de Acentejo, isla de Tenerife Fonto: Boletín Oficial de Canarias (BOC) Nº 117. 19a de junio 2014.
  14. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  15. Mederos Martín, Alfredo; Escribano Cobo, Gabriel (2017). «Los límites del menceyato de Taoro (Tenerife, Islas Canarias) y el emplazamiento de la Cueva del Mencey». Arkivigite je 2022-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Patronato de la Casa de Colón) (63). ISSN 0570-4065. Konsultita la 7an de aŭgusto 2019.
  16. 16,0 16,1 16,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  17. «La Victoria de Acentejo». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Victoria de Acentejo en la hispana Vikipedio.