Guía de Isora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guía de Isora
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38680
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 301  (2023) [+]
Loĝdenso 156 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 13′ N, 16° 47′ U (mapo)28.2110436-16.7783978Koordinatoj: 28° 13′ N, 16° 47′ U (mapo) [+]
Alto 540 m [+]
Areo 143,4 km² (14 340 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Guía de Isora (Kanariaj insuloj)
Guía de Isora (Kanariaj insuloj)
DEC
Guía de Isora
Guía de Isora
Situo de Guía de Isora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guía de Isora [+]
vdr

Guía de Isora [GIa dejSOra], foje simple Guía, estas urbo kaj municipo en la okcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas okcidente de la insulo Tenerifo.

La municipa ĉefurbo estas Guía de Isora mem je 560 m.s.m.

La loknomo "Isora" devenas el la pasinteco de guanĉoj, pri kio oni sugestis homnomon de insula princino aŭ aludon al vulkandevena ŝtoneca tereno.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Guía de Isora en la insulo Tenerifo.

Guía de Isora estas en la okcidenta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Guía de Isora mem, je 560 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Adeje (sudoriente), Santiago del Teide (norde), kaj La Orotava (oriente).[3]

Guía de Isora posedas areon de 143,43 km², estante la kvina municipo plej etenda de Tenerifo kaj de la provinco.[4] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3] La plej alta altaĵo estas 2 674 m.s.m. en monto Cerro de las Chajoras.​[3] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco, eĉ ĝis 1909. Guía konservas gravajn etendojn de kanaria pino, Pinus canariensis.

Guía de Isora.

La municipo enhavas la Naturan Monumenton Montaña de Tejina kaj parton de la Nacia Parko Teide, de la Natura Parko Corona Forestal kaj de la Protektita Pejzaĝo Barranco de Erques,[5] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Adeje. Ŝajne la areo estis grava zono por transmigra brutobredado. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7] Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj devenaj el La Gomera ĉefe ĉe Guerguera.[8].

Chirche.

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ iom al agrikulturo). Ekde 1611 estis reĝnomumitaj dekomencaj urbestroj.

En 1812 oni konstituis la municipon Guía de Isora per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. Ne estis abunda loĝantaro ĝis la unua duono de la 19-a jarcento kiam ĝi pro la kultivo kaj komercado de koĉo. Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj pro la alveno de mono el elmigrintoj al Ameriko, kio rezultis en prospero de agrikulturo por eksportado.[9]​ ​

Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 21 796 loĝantojn je 2020, estante la 12a plej loĝata municipo kaj de la insulo Tenerifo kaj de la provinco, krom la 24a de la regiona insularo.[10]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis nunaj preskaŭ 22 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Guía de Isora dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[10]

Playa de San Juan.
Strando de Playa de San Juan.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[10]
Loĝloko
Loĝantoj
Alcalá 4 718
Chío 2 275
Guía de Isora (municipa ĉefurbo) 7 122
Playa de San Juan 7 681
TOTALO 21 796

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado. Poste disvolviĝis irigacio (tomatoj kaj bananoj), estante Guía unu de la municipoj plej riĉaj je akvo.

Lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉe la marbordo, ĉefe ĉe Alcalá; estas ankaŭ iom da fiŝkaptado.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Alcalá.
Chío.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[11]

  • Arkeologio de guanĉoj en nombraj kuŝejoj, rokgravuraĵoj kaj diversaj restaĵoj ĉe Laderas del Cedro, Hoya Azul kaj El Bailadero; tomboj en Risco de las Cabras.
  • Tradicia arkitekturo en domaroj Las Fuentes kaj El Jaral, kun dom-grotoj elfositaj en sablaj muroj.
  • Etnografiaj interesaĵoj ĉe Kalkoforno en Playa de San Juan; ĉe fornoj de tegoloj ĉefe dise en la supra parto de la municipo kaj plej koncentritaj ĉe Chirche (pli ol fornoj); ĉe fornoj de gudro ĉefe ĉe la monto Tágara.
  • Ĉirkaŭ 130 draŝejoj.
  • Muelejo de gofio ĉe la marbordo, proksime de Varadero, de kiu oni konservas nur la ĉefan strukturon kaj kelkajn lignajn trabojn interne.
  • Cisternoj ĉe Tejina kaj Vera de Erques.
  • Preĝejo kaj ermitejo kun kasonaro mudeĥarinfluita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Reyes, Ignacio (4a de aŭgusto 2012). «Isora». Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Arkivita el originalo la 1an de februaro 2014. Konsultita la 11an de marto 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  6. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  7. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  9. Historia del municipio Arkivita la 22an de februaro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de Guía de Isora. Alirita la 26an de julio 2023.
  10. 10,0 10,1 10,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  11. «Guía de Isora». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guía de Isora en la hispana Vikipedio.