Santiago del Teide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago del Teide
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38690 • 38683
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 972  (2023) [+]
Loĝdenso 229 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 18′ N, 16° 49′ U (mapo)28.2957363-16.8144779Koordinatoj: 28° 18′ N, 16° 49′ U (mapo) [+]
Alto 925 m [+]
Areo 52,21 km² (5 221 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santiago del Teide (Kanariaj insuloj)
Santiago del Teide (Kanariaj insuloj)
DEC
Santiago del Teide
Santiago del Teide
Situo de Santiago del Teide

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiago del Teide [+]
vdr

Santiago del Teide [sanTJAgo delTEJde] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas Santiago del Teide mem je 930 m.s.m.

La loknomo "Santiago" signifas en la hispana Sankta Jakobo, kies ruĝa kruco aperas elstare centre en la municipa blazono kaj pli malgranda ankaŭ centre de la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santiago del Teide en la insulo Tenerifo.

Santiago del Teide estas en la nordokcidenta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Santiago del Teide mem, je 930 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Guía de Isora (sude), Buenavista del Norte, Los Silos, El Tanque, Garachico kaj Icod de los Vinos (norde), kaj La Orotava (orienta pinto).[2]

Santiago del Teide posedas areon de 52,21 km², estante la 14a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 24a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas 2 674 m.s.m. en monto Cerro de las Chajoras.​[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco, eĉ ĝis 1909.

Urba kerno de Santiago del Teide.
Klifo Los Gigantes (La Gigantoj).

La municipo enhavas parton de la Nacia Parko Teide, de la Natura Parko Corona Forestal, de la Rura Parko Teno, la Speciala Natura Rezervejo Chinyero, kaj de la Natura Monumento de Teide,[4] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Adeje. Ŝajne la areo estis grava zono por transmigra brutobredado. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6] Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[7].

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ iom al agrikulturo). La Valo de Santiago estis inkludita en la teritorio de Daute, kaj dependis de Buenavista del Norte. En 1663 la Valo fariĝis jurisdikcia senjorlando de Fernando del Hoyo y Solórzano, kiu helpis la konstruon de preĝejo kiel unua paŝo al disiĝo el Buenavista.

En 1812 oni konstituis la municipon Santiago del Teide per la nuligo de senjorlandoj kaj la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En 1909 okazis en la municipa teritorio la erupcio de la vulkano Chinyero [ĉinĜEro], kiel la lasta erupcio de la insulo Tenerifo.[8]

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo por eksportado. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝloko Acantilados de Los Gigantes.
Puerto de Santiago.
Strando de Puerto de Santiago.

La municipo havis 11 162 loĝantojn je 2022, estante la 18a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo kaj la 20a de la provinco.[9]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante ĝis la mezo de la 20-a jarcento kun 2 000 loĝantoj, sed poste pro ekonomia kaj demografia disvolviĝo kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 11 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Santiago del Teide dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[9]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[9]
Loĝloko
Loĝantoj
Acantilados de Los Gigantes 1820
Arguayo 504
Las Manchas 121
El Molledo 195
Puerto de Santiago 4814
El Retamar 97
Santiago del Teide (municipa ĉefurbo) 428
Tamaimo 2384
Valle de Arriba 105
TOTALO 10.468

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado.

Lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉefe ĉe la marbordo; estas ankaŭ iom da fiŝkaptado. La ekonomio de Santiago del Teide estas diversa inter la loĝlokoj de la municipo, kvankam ĉiuokaze turismo estas la ĉefa rimedo. Tiel okazas ĉe la marbordaj lokoj Puerto de Santiago kaj Acantilado de los Gigantes, dum interne —Santiago del Teide, Tamaimo kaj Arguayo— la ekonomio ankoraŭ havas fundamenton en agrikulturo (ĉefe bananoj kaj tomatoj). Turismo estas ĉefe de britoj, germanoj kaj skandinavoj. Tial estas gravaj hoteloj kiel Hotel Los Gigantes kaj Hotel LANDMAR Costa Los Gigantes.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Muzeo de la Fiŝkaptisto en Puerto de Santiago, ornamita de Bernard Romain.
Tamaimo.
Valle de Arriba.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistrado kaj marsportoj kaj aliaj okupitecoj.[2]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[10]

  • Klifo Los Gigantes, 800 metrojn alta;
  • Vulkano Chinyero, kie okazis la lasta vulkana erupcio en la insulo en 1909;
  • Arguayo, kun ceramiko;
  • La «Ruta del Arte» (artovojo) kun pentraĵoj sur fasadoj de domoj de Santiago del Teide (pri la insuloj)
  • Strando Playa de la Arena kaj Muzeo de la Fiŝkaptisto kun fasado de la artisto Bernard Romain en Puerto de Santiago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  5. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  6. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  7. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  8. Murillo, Pedro H. (2a de marto 2009). «Cien años de la erupción del Chinyero». La Opinión de Tenerife (Grupo Editorial Prensa Ibérica). Konsultita la 23an de oktobro 2014.
  9. 9,0 9,1 9,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  10. «Santiago del Teide». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santiago del Teide en la hispana Vikipedio.