Güímar
Güímar | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 38500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 536 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 209 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 19′ N, 16° 25′ U (mapo)28.3150189-16.4099501Koordinatoj: 28° 19′ N, 16° 25′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 289 m [+] | ||||
Areo | 102,9 km² (10 290 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Güímar [+] | |||||
Güímar [guImar] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas centre de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.
La municipa ĉefurbo estas Güímar mem. Temas pri municipo lima kun la municipaj teritorioj de Arafo norde, Fasnia (sudokcidente), kaj La Orotava okcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.
La loknomo Güímar estas devena el la iama loĝado de guanĉoj; oni sugestis tradukon kiel "angulo".[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Güímar estas en la orienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Güímar mem. Temas pri municipo en la centro de la Suda Zono de la insulo, lime kun la municipaj teritorioj de Arafo, La Orotava kaj Fasnia.[3]
Güímar posedas areon de 102,39 km².[4] La municipa teritorio enhavas la valon de Güímar kaj la komarkon Agache [aGAĉe]. Temas pri klina areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3]
Kiam kastilianoj konkeris Tenerifon en 1496, la plej gravaj torentejoj de Güímar estis veraj akvofluejoj; sed tio pluis nur ĝis la fino de la 18-a jarcento, kiam ili sekiĝis pro vulkanaj erupcioj. La lasta erupcio ĉe Güímar okazis en 1705. La lafo fluis laŭ la torentejo de Arafo, el la kaldero de Pedro Gil ĝis la proksimeco de la maro.
La municipo enhavas parton de la Nacia Parko de Teide, de la natura parko Corona Forestal, de la protektita pejzaĝo Siete Lomas kaj de la natura monumento Barranco de Fasnia y Güímar. Integre inkludita en la municipa teritorio estas la speciala natura rezervejo Malpaís de Güímar,[5] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkludita en la Reto Natura 2000.[6]
Güímar havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn Agache y Escobonal kaj Cumbres de Güímar.[3]
Historio
[redakti | redakti fonton]En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Güimar. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj. Tiuj guanĉoj estis de la tendaro kiu aliancis kun la hispanaj konkeristoj je la fino de la 15-a jarcento.[7][8]
Fakte jam antaŭe multaj guanĉoj kristaniĝis. Tamen kiam en la 16-a jarcento oni disdonis terojn al hispanoj, preskaŭ neniu guanĉo ricevis teron, pro kio ili restis loĝantoj de grotoj, kaj plutenis sian identecon ĝis la 17-a jarcento. La unua setlejo kreskiĝis ĉirkaŭ sukerproduktejo el sukerkano. Aliaj vivrimedoj estis cerealoj, vitejoj, mielo ktp. En la 17-a jarcento la graveco de la loko kiel produktanto de manĝaĵoj kreskiĝis. Kiam okazis krizo en la sukerproduktado, la terposedantoj ektransdonis terojn al malgrandaj agrikulturistoj kaj la loĝantaro pligrandiĝis. En la 19-a jarcento la procezo municipiĝi plifirmiĝis kaj en la 20-a jarcento la urbo stabiliĝis.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La municipo havis 20 662 loĝantojn je 2020, estante la 14a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo, la 15a de la provinco kaj la 28an en la insulara regiono.[9]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis nunaj 21 000 loĝantoj.
Teritoria organizado
[redakti | redakti fonton]Güímar dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[9]
Aguerche | 0 |
Balandra-Los Picos | 5 |
Los Barrancos | 87 |
La Caleta | 337 |
Chimaje | 36 |
El Escobonal | 897 |
Güímar | 13 251 |
Izaña | 0 |
Lomo de Mena | 267 |
La Medida | 288 |
Pájara | 154 |
La Puente | 106 |
Puertito de Güímar | 4 428 |
Punta Prieta | 135 |
El Socorro | 413 |
El Tablado | 258 |
TOTALO | 20 662 |
Ekonomio kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa rimedo estas servoj, ĉefe komerco kaj konstruado, krome restas ioma agrikulturo.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[3]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[10]
- Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj, en diversaj grotoj, aparte ĉe Chinguaro, kiu estas ankaŭ sanktejo.
- Ermitejo de Sankta Johano, Socorro kaj San Pedro Abajo.
- Preĝejoj de Sankta Petro kaj de Sankta Dominiko.
- Urbodomo, iama konvento.
- Historiaj domoj; skulptaĵoj.
- Etnologiaj lokoj El Molino (muelejo) kaj Los Lavaderos (lavejo) de Chacaica.
- Vojo de guanĉoj por transmigra brutobredado Socorro.
- Piramidoj de Güímar.
- Popolaj festoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
- ↑ Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). [1] Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine: Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
- ↑ Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
- ↑ Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
- ↑ Los espacios protegidos Natura 2000 en España Arkivigite je 2014-12-23 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
- ↑ Rumeu de Armas, Antonio (1975). La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. ISBN 84-500-7108-9.
- ↑ Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
- ↑ 9,0 9,1 9,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
- ↑ «Güímar». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- VVAA (1985). Geografía de Canarias. Editorial Interinsular Canaria. ISBN 84-85543-66-1.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Güimar en la hispana Vikipedio.