Arafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arafo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38550
Demografio
Loĝantaro 5 712  (2023) [+]
Loĝdenso 168 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 20′ N, 16° 25′ U (mapo)28.3404454-16.4173287Koordinatoj: 28° 20′ N, 16° 25′ U (mapo) [+]
Alto 470 m [+]
Areo 33,92 km² (3 392 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arafo (Kanariaj insuloj)
Arafo (Kanariaj insuloj)
DEC
Arafo
Arafo
Situo de Arafo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arafo [+]
vdr

Arafo [aRAfo] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas centre de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.

La municipa ĉefurbo estas Arafo mem, je 460 m.s.m. Temas pri municipo lima kun la municipaj teritorioj de Candelaria, Santa Úrsula, La Orotava kaj Güímar.

La loknomo Arafo estas devena el la iama loĝado de guanĉoj; oni sugestis tradukon kiel kruta deklivo.[2][3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Candelaria en la insulo Tenerifo.
Torentejo Las Gambuesas.

Arafo estas en la orienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Arafo, je 460 m.s.m. Temas pri municipo en la nordo de la Suda Zono de la insulo, lime kun la municipaj teritorioj de Candelaria, Santa Úrsula, La Orotava kaj Güímar.[4]

Arafo posedas areon de 34,27 km², okupante la 19an plej grandan teritorion de la insulo kaj la 36an de la provinco.[5] La municipa teritorio de Arafo estas meze de la valo de Güímar. Temas pri klina areo el la marbordo ĝis 2 076 m.s.m. de la monto Ayosa, plej alta punkto de la municipo.[4]

La municipo enhavas parton de la natura parko Corona Forestal kaj de la protektita pejzaĝo Las Lagunetas,[6] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkludita en la Reto Natura 2000.[7]

Candelaria havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn «Gambuesa» kaj «Orticosa y Los Lomitos».[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Güimar. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj. Tiuj guanĉoj estis de la tendaro kiu aliancis kun la hispanaj konkeristoj je la fino de la 15-a jarcento.[8][9]

En la 16-a jarcento kreskiĝis la setlejo. Oni disdonis terojn al Gonzalo de Mejías kaj al Juan Núñez. El ili la unua transdonis siajn posedojn al la konvento de aŭgustenanoj de San Cristóbal de La Laguna, dum la dua estas konsiderata kiel fondinto de la urbo.[10]

De la 2a de februaro ĝis la 27a de marto 1705 okazis erupcio de la vulkano Las Arenas, kio siavice okazigis translokigon de la urba kerno iom norden.[10][11]

En 1798 Arafo disiĝis el Candelaria.[10]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 5 593 loĝantojn je 2020, estante la 23a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo kaj la 29a de la provinco.[12]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis nunaj pli ol 5 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Arafo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[12]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[12]
Loĝloko
Loĝantoj
Arafo (municipa ĉefurbo) 4 149
La Hidalga 1 444
TOTALO 5 593

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rimedo estas servoj, ĉefe komerco kaj konstruado por nova industria zono ĉe la marbordo.[13]

Preĝejo San Juan Degollado.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[4]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[14]

  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj, en diversaj grotoj.
  • Preĝejoj.
  • Etnologiaj lokoj El Molino (muelejo) kaj Los Lavaderos (lavejo).
  • Historiaj lokoj La Casona de la esquina de los Carros kaj Lo de Ramos.
  • Aliaj naturaj lokoj, ekzemple rigardejoj Montaña Colorada, Chimague kaj La Crucita.
  • Strando Lima.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Pérez Pérez, Buenaventura (2007). La Toponimia Guanche (Tenerife). Nueva aportación a la lingüística aborigen de las Islas Canarias. Idea. ISBN 978-84-83823-28-6.
  3. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). [1] Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine: Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  5. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  6. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  7. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. ISBN 84-500-7108-9.
  9. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  10. 10,0 10,1 10,2 Historia del municipio Fonto: Ayuntamiento de la Villa de Arafo.
  11. Volcán de las Arenas Fuente: Ayuntamiento de la Villa de Arafo.
  12. 12,0 12,1 12,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  13. Economía del municipio Fonto: Ayuntamiento de la Villa de Arafo.
  14. «Arafo». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arafo en la hispana Vikipedio.