Fasnia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasnia
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38570–38579
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 984  (2023) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 14′ N, 16° 26′ U (mapo)28.240062-16.439999Koordinatoj: 28° 14′ N, 16° 26′ U (mapo) [+]
Alto 450 m [+]
Areo 45,11 km² (4 511 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fasnia (Kanariaj insuloj)
Fasnia (Kanariaj insuloj)
DEC
Fasnia
Fasnia
Situo de Fasnia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fasnia [+]
vdr

Fasnia [FASnja] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas centre de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.

La municipa ĉefurbo estas Fasnia mem je 450 m.s.m. Temas pri municipo lima kun la municipaj teritorioj de Güímar nordoriente, Arico (sudokcidente), kaj La Orotava nordokcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.

La loknomo Fasnia estas devena el la iama loĝado de guanĉoj; oni sugestis tradukon kiel "ŝtupo".[2][3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fasnia en la insulo Tenerifo.
Klifo Hondura.
Rokinsuletoj Roques de Fasnia.

Fasnia estas en la orienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Fasnia mem je 450 m.s.m. Temas pri municipo en la centro de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Güímar nordoriente, Arico (sudokcidente), kaj La Orotava nordokcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.[4]

Fasnia posedas areon de 45,11 km², estante la 16a plej loĝata municipo de la insulo kaj la 27a de la provinco.[5] La municipa teritorio estas klina areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[4] La plej alta altaĵo estas Monto Abreu, en la centra montaro de la insulo, je 2 402.8 m.s.m.​[4]

La municipo enhavas la lokon de scienca intereso Klifo Hondura, parton de la Nacia Parko de Teide, de la natura parko Corona Forestal, kaj de la natura monumento Barranco de Fasnia y Güímar,[6] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkluditaj en la Reto Natura 2000.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize de la regno Abona. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj. Plej granda parto de tiuj guanĉoj loĝis precize ĉe la areo kie nun estas la urba kerno.[8][9]

Ruinoj de preĝejo, nun en Cruz del Roque.

Ekde la komenco de la 16-a jarcento, la teritorioj de Fasnia, Güímar, Arafo kaj Candelaria formis komarkon kun reĝnomumita urbestro. La komarka ĉefurbo estis dekomence en Candelaria, kaj poste en Güímar ekde 1630.

En 1723, Fasnia estis aneksiigita al Arico. Finfine, en 1795 ĝi apartiĝis kaj la teritorio de Fasnia iĝis tio kio estas nun.​

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 2 818 loĝantojn je 2020, estante la antaŭlasta plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo, la 43a de la provinco kaj la 74an en la insulara regiono.[10]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis pli ol 3 000 loĝantoj meze de la jarcento, sed poste la loĝantaro malaltiĝis ĝis nunaj malpli ol 3 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Fasnia dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[10]

Moderna preĝejo.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[10]
Loĝloko
Loĝantoj
Cruz del Roque 254
Fasnia (municipa ĉefurbo) 1 307
La Sombrera 166
La Zarza 406
Las Eras 325
Los Roques 236
Sabina Alta 124
TOTALO 2 818

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Iam en la ekonomio de la municipo gravis agrikulturo (vitejoj, floroj, terpomoj kaj tomatoj).[11] Aktuale estas nur atestaj restaĵoj.

Aliaj sektoroj estas komerco, gastigado kaj brutobredado; tamen ankaŭ tio ludas ne gravan rolon en la disvolvigo de la municipo.

La plej granda parto de la laboristoj de Fasnia estas dungitaj ĉe aliaj municipoj de la insulo, ĉefe en la Metropola areo de Suda Tenerifo kaj en la Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo, tial Fasnia povas esti konsiderata dormovilaĝo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[4]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[12]

Rokejo ĉe Los Roques.
  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj, en diversaj grotoj, en kiuj troviĝis guanĉaj mumioj, kaj idolo Guatimac, kiu estas nun en Arkeologia Muzeo de Puerto de la Cruz.
  • Menciindas la ermitejoj Kalvario kaj tiu de la Monto de Fasnia; la preĝejo Ntra. Sra. del Carmen, en La Zarza, kaj ruinoj de la Malnova Preĝejo de Fasnia, ambaŭ de la 17-a jarcento. Krome estas abunda heredaĵo de kaj naturaj kaj homkonstruitaj grotoj (fakte domgrotoj) el vulkandevena materialo. La nomita Camino Real (Reĝa Vojo) estis ĉefa komunikvojo kun aliaj municipoj de la insulo dum jarcentoj.​[13]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). [1] Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine: Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  3. Wölfel, Dominik Josef (1965). Monumenta Linguae Canariae. Die Kanarischen Sprachdenkmäler. Eine Studie Zur Vor- und Frühgeschichte Weißafrikas. Graz: Akademische Druc.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  5. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  6. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  7. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. ISBN 84-500-7108-9.
  9. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  10. 10,0 10,1 10,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  11. Situación Fonto: Municipo Fasnia.
  12. «Fasnia». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
  13. Municipo de Fasnia Fonto: Gran Enciclopedia Virtual de Canarias.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fasnia en la hispana Vikipedio.