Arico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arico
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38580
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 020  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 11′ N, 16° 30′ U (mapo)28.1904248-16.497718898Koordinatoj: 28° 11′ N, 16° 30′ U (mapo) [+]
Alto 556 m [+]
Areo 178,75 km² (17 875 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arico (Kanariaj insuloj)
Arico (Kanariaj insuloj)
DEC
Arico
Arico
Situo de Arico

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arico [+]
vdr

Arico [aRIko] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.

La municipa ĉefurbo estas Arico mem je 556 m.s.m. Temas pri municipo lima kun la municipaj teritorioj de Fasnia nordoriente, Granadilla de Abona (sudokcidente), kaj La Orotava nordokcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.

La loknomo Arico estas devena el la iama loĝado de guanĉoj; oni sugestis tradukojn kiel "palmido", "ĝardeno" aŭ "putrejo".[2][3][4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arico en la insulo Tenerifo.
Lumturo de Abona.

Arico estas en la sudorienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Arico mem, je 556 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Fasnia nordoriente, Granadilla de Abona (sudokcidente), kaj La Orotava nordokcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.[5]

Arico posedas areon de 178,76 km².[6] La municipa teritorio estas klina areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[5] La plej alta altaĵo estas 2 572 m.s.m. en El Topo de Veno.​[5]

La municipo enhavas la naturan monumenton Montaña Centinela kaj la lokon de scienca intereso Tabaibal del Porís, kaj parton de la natura parko Corona Forestal,[7] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8]

Arico havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nome Contador y Cumbre.​[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize de la regno Abona. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9][10] Hispanaj kaj portugalaj familioj setliĝis tie kaj miksiĝis kun guanĉoj, pluigante iliajn ekonomiajn dediĉojn, ĉefe por brutobredado.

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto.

En la 16-a jarcento gravis la haveno Porís de Abona.

En 1723, Fasnia estis aneksiigita al Arico. Finfine, en 1795 Fasnia apartiĝis kaj la teritorio de Fasnia iĝis tio kio estas nun.​ En la dua duono de la 18-a jarcento firmiĝis la municipeco de Arico. En 1812 oni konstituis la municipon Arico per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. La krizo de koĉo fine de la 19-a jarcento okazigis fortan migradon al Kubo, sed poste aperis novaj kultivoj per irigaciotomatoj kaj terpomoj— por eksportado.[11]

En 1899 oni konstruis la lumturon de Punta de Abona, oni inaŭguris ĝin en 1902 kaj oni fermis ĝin en 1978 post la konstruado de nova lumturo.[12] Inter 1924 kaj 1927 oni movis la municipan ĉefurbon el Villa de Arico al Arico el Nuevo pli konvena strategie en la centro de la teritorio. Poste kaj dum la Dua Hispana Respubliko oni kreis lernejojn en la kvartaloj de la municipo. Samtempe oni instalis telegrafon kaj telefonon en Arico el Nuevo kaj en Villa de Arico.[13]

Dum la Hispana Enlanda Milito frankistoj mortigis kvar lokanojn kiel maldekstrulojn.[14][15] Inter 1971 kaj 1978 la Aŭtoŝoseo plibonigis la trafikojn el la areo al la sudo de la insulo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 8 111 loĝantojn je 2020, estante la 22a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo kaj la 25a de la provinco.[16]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis pli ol 5 000 loĝantoj meze de la jarcento, sed poste la loĝantaro malaltiĝis ĝis 4 000 en la 1980-aj jaroj; poste oni rekreskiĝis nunaj pli ol 8 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Arico dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]

Preĝejo en Arico el Nuevo.
Nefinita preĝejo de Sanigejo de Abona.
Villa de Arico.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[16]
Loĝloko
Loĝantoj
Arico el Nuevo 140
Arico Viejo 1 061
La Cisnera 631
Los Gavilanes 244
Icor 506
Porís de Abona 2 116
El Río 740
San Miguel de Tajao 2 040
Villa de Arico 633
TOTALO 8 111

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Iam en la ekonomio de la municipo gravis agrikulturo por vivtenado (vitejoj, floroj, terpomoj kaj tomatoj), krom brutobredado heredita de la guanĉoj, la fiŝkaptado kaj la profito de ligno el arbaroj. Menciidas ankaŭ la ŝtonlaborado kaj la renovigeblaj energioj —ĉefe ventogeneratoroj—, la rura turismo kaj la sporta turismo —ĉefe montogrimpado—.[17]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[18]

Icor.
La Caleta.
Preĝejo de Sankta Johano Baptista.
Reĝa Vojo.
  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj, en diversaj grotoj.
  • Menciindas la Historia Komplekso La Villa de Arico[19]
  • Historia Komplekso Arico el Nuevo[20]
  • Historia Komplekso Domaro Icor[21]
  • Historia Monumento Preĝejo de Sankta Johano Baptista (La Villa de Arico)
  • Lumturo de Punta de Abona, de la 19-a jarcento; ermitejo de Nuestra Señora de las Mercedes, rekonstruita komence de la 20-a jarcento super iama konstruaĵo de 1514; ermitejo de Sankta Bartolomeo, de la 17-a jarcento kun figuroj samepokaj.[17]
  • Camino Real del Sur (Suda Reĝa Vojo) kaj agrikultura kaj kultura heredaĵo de la municipo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). [1] Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine: Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  3. Wölfel, Dominik Josef (1965). Monumenta Linguae Canariae. Die Kanarischen Sprachdenkmäler. Eine Studie Zur Vor- und Frühgeschichte Weißafrikas. Graz: Akademische Druc.
  4. Trapero, Maximiano (2018). Diccionario de Toponimia de Canarias: Los guanchismos I. Santa Cruz de Tenerife: IDEA. ISBN 978-84-17-36009-2.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  6. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  7. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  8. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  9. Rumeu de Armas, Antonio (1975). La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. ISBN 84-500-7108-9.
  10. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  11. Historia Arkivita la 4an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de Arico. Alirita la 25an de julio 2023.
  12. «El faro de Punta de Abona sufre deterioro tras su restauración». El Día (Leoncio Rodríguez S.A.). 23a de junio 2014. Alirita la 25an de julio 2023.
  13. Armas Núñez, Jonás (2009). Ayuntamiento de Arona, eld. Arquitectura municipal en Arico en el primer tercio del siglo XX (Llanoazur). Arona. pp. 425-440. ISBN 978-84-930898-1-8.
  14. Zamora Membrado, Simón (2009). Ayuntamiento de Arona, eld. Testimonios del siglo XX (Llanoazur). Arona. pp. 285-297. ISBN 978-84-930898-1-8.
  15. Álvarez Rodríguez, Nuria; Bencomo Fernández, María Laura; Calderón Ordóñez, Alejandra; Gámez Mendoza, Alejandro; Heredero Gascueña, Victorio; León Álvarez, Aarón; Ramos Pérez, Guacimara; Studer Villazán, Luana et al.. «La recuperación de la memoria histórica en Tenerife. Un estudio multidisciplinar sobre los desaparecidos durante la guerra civil». Konsultita la 18an de aŭgusto 2014.
  16. 16,0 16,1 16,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  17. 17,0 17,1 «Visión de conjunto del Municipio de Arico». Gran Enciclopedia Virtual de Canarias. Konsultita la 25an de julio 2023.
  18. «Arico». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
  19. DECRETO 71/2005, de 4 de mayo, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con categoría de Conjunto Histórico, La Villa de Arico Fonto: Boletín Oficial de Canarias (BOC) Nº 093. 13a de majo 2005.
  20. DECRETO 14/2007, de 5 de febrero, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con categoría de Conjunto Histórico Arico el Nuevo Fonto: Boletín Oficial de Canarias (BOC) 2007/032. 13a de februaro 2007.
  21. DECRETO 76/2005, de 17 de mayo, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con categoría de Conjunto Histórico El Caserío de Icor Fonto: Boletín Oficial de Canarias (BOC) 2005/103. 26a de majo 2005.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arico en la hispana Vikipedio.