El Sauzal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Sauzal
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 145  (2023) [+]
Loĝdenso 499 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 29′ N, 16° 26′ U (mapo)28.4798777-16.4357489Koordinatoj: 28° 29′ N, 16° 26′ U (mapo) [+]
Alto 322 m [+]
Areo 18,31 km² (1 831 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Sauzal (Kanariaj insuloj)
El Sauzal (Kanariaj insuloj)
DEC
El Sauzal
El Sauzal
Situo de El Sauzal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Sauzal [+]
vdr

El Sauzal [elsaŭZAL] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas El Sauzal mem je 322 m.s.m. La municipo formas parton de la Metropola Areo de Tenerife kun San Cristóbal de La Laguna, Tegueste, Tacoronte, El Rosario kaj Santa Cruz de Tenerife. Tiu metropola areo havas pli ol 449 472 loĝantojn.

La loknomo El Sauzal (La Salikarejo) rilatas al la iama abundo de salikoj (Salix canariensis) en la areo.[2] Tial aperas saliko en la malsupra duono de la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

El Sauzal en la insulo Tenerifo.

El Sauzal estas en la nordoriento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas El Sauzal mem je 322 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Tacoronte (oriente), El Rosario (sudoriente), kaj La Matanza de Acentejo (okcidente); norde estas Atlantika Oceano.[3]

El Sauzal posedas areon de 18,31 km², estante la 29a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 50a de la provinco.[4] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj kiel Barranco Cordobés, Barranco Mejías, Cabrera, Barranco Chico kaj Barranco Gorbalana aŭ Gorgolana.[5] La norda aŭtovojo Autopista del Norte dividas la municipan teritorion de El Sauzal en du partoj tre diferencitaj: Ravelo, inter la aŭtovojo kaj la centra montaro de la insulo; kaj El Casco, inter la aŭtovojo kaj la maro.[6]

Las Lagunetas.

La municipo enhavas parton de la Protektitaj Pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Costa de Acentejo,[7] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «El Sauzal».[3]​ Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel hiperikoj, pinoj, kanoj kaj kaj kaŝtanarboj, krom kvar monumentaj arboj.[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[10] La tieaj guanĉoj koncentriĝis en la grotoj de la klifoj kaj torentejoj de la marborda areo, ekzemple la dek du domgrotoj de Risco de los Ángeles, en Las Breñas.[10][11] La teritorio disponis de abundaj paŝtejoj por kaproj, multaj fontoj kaj modera klimato en vintro kaj milda en somero.[12]

La preĝejo.

Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj de Taoro, ĉefaj opoziciantoj de la invado. Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[13] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La unua registrita familio estis tiu de Alonso Bello, ambasadoro de la Reĝo de Portugalio devena de la insulo Madejro kaj fondinto de ermitejo en 1505. Lia frato, Sebastián Bello, estis la unua paroko de la municipo en 1517.[11]

Ĉirkaŭ 1507 oni plantis milojn da vitoj, dum aliaj posedantoj dediĉis sin al forsta ekspluatado. Setliĝis tiuepoke nombraj portugaloj, kie Alonso Rodríguez, Pedro de Oporto kaj aliaj, kiuj estis dediĉitaj al negoco de vinkomercado. Ankaŭ El Adelantado kaj lia familio estis terposedantoj de areo kie oni kultivis melonojn, cepojn kaj aliajn legomojn. Dediĉitaj al komerco en la komarko estis negocistoj de plurdiversaj devenoj: kiel fuĝintaj judoj, italoj, katalumoj kaj flandroj kiuj kastiliigis siajn familinomojn en la insulo, nome Antonio Jorba, Jorge Rodrigues, Francisco Díaz, Roberto Espachaforte, Esteban Justiciano, Luis de Burgos kaj Jerónimo Joven.

En 1768 oni konstituis la unuan konsilantaron de El Sauzal kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Paulino Rivero en 2014. Li estis urbestro de El Sauzal ekde 1979 ĝis 2007 (per tri diversaj partioj), kiam li iĝis regiona prezidento.

La municipo havis 8 940 loĝantojn je 2020, tial estante la 21a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo, la 24a en la provinco Santa Cruz de Tenerife kaj la 47a en la regiona insularo.[14]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el 1 500 ĝis nunaj preskaŭ 9 000 loĝantoj en 2021. La areo plej loĝata estas tiu de la marbordo, kun pluraj novaj kvartaloj, dum Ravelo restas rura areo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

El Sauzal dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[14]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[14]
Loĝloko
Loĝantoj
El Sauzal (municipa ĉefurbo) 5 297
Ravelo 3 643
TOTALO 8 940

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vinmuzeo.

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, kaŝtanarboj, cerealoj, bananoj, fruktoj kaj ĉefe vitoj (vino de protektita devennomo Tacoronte-Acentejo)). Estas pluraj gastejoj kaj gravas ankaŭ konstruado.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[15]

  • Urbodomo de El Sauzal
  • Preĝejo de Sankta Petro Apostolo (BIC)
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj kaj de la Maro
  • Muzeo Pri Vino kaj Mielo
  • Muzeo pri Kanaria Luktarto
  • Parko La Lavejoj
  • Parko La Garañona
  • Bazaro de El Sauzal
  • Gastejo Balcón del Mar (Marbalkono)
  • Rigardejoj Las Breñas, El Casco kaj La Garañona
  • Pado Las Breñas
  • Ĉemarborda Promenejo Costa de Acentejo
  • Strando La Garañona

Vindomo[redakti | redakti fonton]

La Muzeo Pri Vino kaj Mielo estas kultura kaj gasteja instalaĵo en El Sauzal, nome en la bieno San Simón de la 17-a jarcento, cele al la etnografia diskonigo de la insulo. Ĝi estas promociita de la insula registaro Cabildo de Tenerife kaj la Fondaĵo Tenerife Rural. Ĝi enhavas tri ekspoziciejojn: unu en la iama vinkelo de la bieno pri la vinkulturo de la insulo; la dua pri mielo kaj abelbredado en Tenerife. La tria temas pri agrikultura diverseco de la insulo. Krome estas ĝardeno pri vitoj, alia de indiĝenaj plantoj, faka biblioteko pri la iama kapelo de la bieno, vinoteko kaj artgalerio. Krome estas restoracio kaj trinkejo.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Símbolos de identidad Arkivita la 16an de januaro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de El Sauzal.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  6. Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias. Mapa Topográfico Integrado Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  7. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  8. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  9. Cabildo Insular de Tenerife (eld.). «Árboles monumentales». Konsultita la 30an de oktobro 2014.
  10. 10,0 10,1 Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  11. 11,0 11,1 Historia del municipio Arkivita la 16an de januaro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de El Sauzal.
  12. Rodríguez-Martín, Conrado (2000). «Estudio demográfico de la población guanche de Tenerife». Chungara, Revista de Antropología Chilena 32 (1). ISSN 0717-7356.
  13. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  14. 14,0 14,1 14,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  15. «El Sauzal». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
  16. Casa del vino

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Sauzal en la hispana Vikipedio.