La Matanza de Acentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Matanza de Acentejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 092  (2023) [+]
Loĝdenso 644 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 26′ N, 16° 26′ U (mapo)28.440277777778-16.438888888889Koordinatoj: 28° 26′ N, 16° 26′ U (mapo) [+]
Alto 425 m [+]
Areo 14,11 km² (1 411 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Matanza de Acentejo (Kanariaj insuloj)
La Matanza de Acentejo (Kanariaj insuloj)
DEC
La Matanza de Acentejo
La Matanza de Acentejo
Situo de La Matanza de Acentejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Matanza de Acentejo [+]
vdr

La Matanza de Acentejo [lamaTanza deazenTEĥo] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas La Matanza de Acentejo mem je 420 m.s.m.

La loknomo La Matanza de Acentejo (La Amasbuĉado de Acentejo) rilatas al la batalo inter guanĉoj kaj kastilianoj okazinta dum la konkero, kiu estis venko de la guanĉoj.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Matanza de Acentejo en la insulo Tenerifo.

La Matanza de Acentejo estas en la nordoriento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas La Matanza de Acentejo mem je 420 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de La Victoria de Acentejo (sudokcidente), Candelaria (sude) kaj El Sauzal (oriente); nordokcidente estas Atlantika Oceano.[3]

La Victoria de Acentejo posedas areon de 14,11 km², estante la 30a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 52a de la provinco.[4] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Lomo del Jugo kun 1 589 m.s.m.​ ​[3] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj ĉefe en la supra zono.[5]

Las Lagunetas.

La municipo enhavas parton de la Protektitaj Pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Costa de Acentejo,[6] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[7]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pozo de Horno».[3]​ Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel hiperikoj, pinoj, kaj kanoj, krom kverko Bellotero de San Antonio.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9] La tieaj guanĉoj koncentriĝis en la grotoj de la klifoj kaj torentejoj de la marborda areo ĉefe ĉe Risco del Perro kaj la torentejo de Acentejo.[9] La guanĉoj de Taoro, esence brutobredistoj sed ankaŭ tre vegetaranoj,​ praktikis sezonan migrobredadon, suprenirante al montoj somere.[10]

Tinguaro estis guanĉestro venkinta super la kastilianoj.

Fine de majo 1494, dum la ekkonkero de la insulo, okazis en la torentejo de Acentejo la unua batalo inter guanĉoj kaj kastilianoj konata kiel Matanza de Acentejo (Amasbuĉado). La guanĉoj, estritaj de la mencejo Benkomo de Taoro, embuskis la konkerintojn en la torentejo, kie ili ne povis uzi la kavalerion. La guanĉoj disdividitaj, atakis samtempe la avangardon fare de la propra Benkomo dum lia frato Tinguaro atakis la flankon de la kastilianoj. La konkeristoj estis tute venkitaj, kaj la propra kapitano Alonso Fernández de Lugo rezultis vundita, kaj li devis abandoni provizore la invadon.[11]​ Post la fino de la konkero en 1496, La Matanza estis unu de la lokoj plej dense loĝataj dum la koloniigo.

Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[12] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. En 1768 la reĝo Karolo la 3-a rajtigis la nomumon de magistratanoj.

En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

La municipo havis 8 944 loĝantojn je 2013, tial estante la 21a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 23a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[13]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el iom pli ol 2 000 ĝis pli ol 9 000 loĝantoj en 2021.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

La Matanza de Acentejo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[13]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[13]
Loĝloko
Loĝantoj
Acentejo 296
El Caletón 71
Guía 918
La Matanza de Acentejo (municipa ĉefurbol) 5.398
Las Breñas 654
San Antonio 1.067
San Cristóbal 540
TOTALO 8.944

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, cerealoj, fruktoj kaj ĉefe vitoj (vino de protektita devennomo Tacoronte-Acentejo)). Estas pluraj gastejoj.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[14]

  • Preĝejo
  • Ermitejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Viera y Clavijo, José de (1950) [1772-1773]. «Tomo III, libro XV». En Elías Serra Ráfols, eld. Noticias de la historia general de las Islas Canarias (definitiva eldono). Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones. p. 771.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  6. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  7. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  8. Cabildo Insular de Tenerife (eld.). «Árboles monumentales». Konsultita la 30an de oktobro 2014.
  9. 9,0 9,1 Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  10. Rodríguez-Martín, Conrado (2000). «Estudio demográfico de la población guanche de Tenerife». Chungara, Revista de Antropología Chilena 32 (1). ISSN 0717-7356.
  11. Rumeu de Armas, Antonio (1975). «VII». La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. pp. 184-194. ISBN 84-500-7108-9.
  12. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  13. 13,0 13,1 13,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  14. «La Matanza de Acentejo». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Matanza de Acentejo en la hispana Vikipedio.