El Tanque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Tanque
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38435
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 784  (2023) [+]
Loĝdenso 118 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 21′ N, 16° 47′ U (mapo)28.356273-16.779809Koordinatoj: 28° 21′ N, 16° 47′ U (mapo) [+]
Alto 604 m [+]
Areo 23,65 km² (2 365 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Tanque (Kanariaj insuloj)
El Tanque (Kanariaj insuloj)
DEC
El Tanque
El Tanque
Situo de El Tanque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Tanque [+]
vdr

El Tanque [elTANke] (La Baseno) estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas El Tanque je 604 m.s.m. La loknomo El Tanque (La Baseno) aludas al iama baseno konstruita por la loĝantoj en la 16-a jarcento. [2]​ Tiu aperas skize en la malsupra centra parto de la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

El Tanque en la insulo Tenerifo.

El Tanque estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas El Tanque, je 604 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Garachico (norde kaj oriente), Santiago del Teide (sude) kaj Los Silos (okcidente).[3] Ĝi estas unu el nur tri municipoj de la insulo, kun Tegueste kaj Vilaflor de Chasna, kiu ne havas marbordon pro mallarĝa zono de Garachico, kiu malhelpas ĝin.

El Tanque posedas areon de 23,65 km², estante la 25a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 46a de la provinco.[4] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3] La plej alta altaĵo estas 1 745 m.s.m. en Montaña Grande de Abeque.​[3] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.

El Tanque.

La municipo enhavas parton de la Rura Parko Teno, de la Natura Parko Corona Forestal, de la Speciala Natura Rezervejo Chinyero, de la Protektita Pejzaĝo Acantilados de La Culata kaj de la Loko de Scienca Intereso Interián,[5] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan Pinar (Pinaro).[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Daŭte. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj. Pro la alteco de la teritorio apenaŭ estis permanenta loĝado, kaj eble nur trairejo por transmigra brutobredado.[7] Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[8]

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. En tiuj teroj la kerno de El Tanque ekkreskiĝis ekde 1540 ĉirkaŭ la ermitejo de Sankta Antonio de Padovo konstruita tiam.[9]

Komence de la 17-a jarcento oni elektis unuajn reĝnomumitajn lokestrojn kaj oni konstruis preĝejon en 1642.[10] De la 5a ĝis 14a de majo 1706 okazis erupcio de la vulkano Montaña Negra aŭ Trebejo kiu damaĝis grandan parton de la teroj de la loko kaj nuligis la havenon de Garachico. La lafo detruis ankaŭ la dekomencan ermitejon de El Tanque.[11]

En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 2 852 loĝantojn je 2020.[12]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis 3 000 loĝantoj en 1991, poste pro ekonomia kaj demografia disvolviĝo de aliaj lokoj en la nordo kaj sudo de la insulo, iom malkreskiĝis ĝis nunaj malpli ol 3 000 loĝantoj. Temas pri maljuna loĝantaro, dum junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo. Tradicie granda parto de la loĝantaro iam enmigris portempe en Venezuelo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

El Tanque dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[12]

Ruigómez.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[12]
Loĝloko
Loĝantoj
Erjos del Tanque 164
Ruigómez 387
San José de los Llanos 566
El Tanque (municipa ĉefloko) 1 735
TOTALO 2 852

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado.

La ekonomio ankoraŭ havas fundamenton en agrikulturo (ĉefe vitejoj, cerealoj kaj terpomoj). Gravas ankaŭ turismo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[13]

  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj.
  • Tipa arkitekturo; domegoj, urbodomo.
  • Preĝejoj.
  • Stokejo Alhóndiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Muiños Trujillo, Gabriel; Pérez Reyes, Cristina (2010-2011), Diagnóstico Rural Participativo de Agricultura en el Municipio de El Tanque, Cabildo de Tenerife, Konsultita la 18an de oktobro 2014.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  6. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  7. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  9. DECRETO 117/2011, de 17 de mayo, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con categoría de Monumento «La Iglesia de San Antonio de Padua y los bienes muebles vinculados a la misma» Fonto: Boletín Oficial de Canarias (BOC) Nº 106. 31a de majo 2011.
  10. Suárez Grimón, Vicente J. (2002). «Parroquia y municipio en Canarias». Almogaren (Las Palmas de Gran Canaria: Imprenta Pérez Galdós, S.L.U.) (30): 207-279. ISSN 1695-2669.
  11. Historia Arkivita la 16an de januaro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de El Tanque.
  12. 12,0 12,1 12,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  13. «El Tanque». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Tanque en la hispana Vikipedio.