Tegueste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tegueste
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 344  (2023) [+]
Loĝdenso 430 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 31′ N, 16° 20′ U (mapo)28.5232609-16.3407638Koordinatoj: 28° 31′ N, 16° 20′ U (mapo) [+]
Alto 390 m [+]
Areo 26,41 km² (2 641 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tegueste (Kanariaj insuloj)
Tegueste (Kanariaj insuloj)
DEC
Tegueste
Tegueste
Situo de Tegueste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tegueste [+]
vdr

Tegueste [teGESte] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la nomita metropola zono de la insulo Tenerifo.

La municipa ĉefurbo estas Tegueste Centro, je 550 m.s.m. Tegueste estas municipo tre aparta en la senco, ke ĝi estas tute ĉirkaŭita per alia municipo nome tiu de San Cristóbal de La Laguna, kiel la nura en la tuta regiono kaj insularo kiu posedas tiun trajton. La municipo formas parton de la Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo kun San Cristóbal de La Laguna, El Rosario, Tacoronte, El Sauzal kaj Santa Cruz de Tenerife mem. Tiu metropola areo havas pli ol 449 472 loĝantojn. Krome ĝi estas unu el nur tri municipoj en la insulo, kiuj ne havas marbordon, kune kun El Tanque kaj Vilaflor de Chasna.

La loknomo Tagueste estas devena de la pasinteco de guanĉoj kaj estas supozeble tradukebla kiel "malsekejo".[2][3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tegueste en la insulo Tenerifo kaj ene de la municipa teritorio de San Cristóbal de La Laguna.

Tegueste estas en la nordorienta parto de la insulo Tenerifo interne de la municipa teritorio de San Cristóbal de La Laguna. La urba kerno koncentriĝas ĉe la ŝoseo al Punta del Hidalgo, krom disaj domaroj tra la tuta municipa teritorio.[4]

Tegueste posedas areon de 26,41 km², okupante la 22an plej grandan teritorion de la insulo kaj la 42an de la provinco.[5] Ĝi havas averaĝan altitudon de 545 m.s.m. kun pli montara areo oriente kaj pli ebena okcidente.[4]

La municipo enhavas parton de la natura loko Rura Parko Anaga,[6] kiu estas ankaŭ Speciala Konservozono kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotekta Zono), inkludita en la Reto Natura 2000.[7]

Tegueste havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomita La Goleta y Pedro Álvarez.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Tegueste. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj ĉefe el torentejo Agua de Dios, precize en la loko konata kiel Los Cabezazos. Tiuj guanĉoj estis de la tendaro kiu tute kontraŭis la konkeron fare de hispanoj.[8] Post la konkero la tero estis disdonita al konkerintoj, inter kiuj registriĝis Fernando de Llerena, Guillén Castellano, Juan de Almansa, Francisco Melián, Gonzalo del Castillo, Fernando de Molina kaj Juan Zapata.[9]

En la 16-a jarcento estis ermitejo dediĉita al Sankta Marko (ĉirkaŭ 1530). Meze de tiu jarcento jam estis urbestraro.[10]

En 1813 oni akiris municipecon laŭ la nova reĝimo de la Hispana konstitucio de 1812.​[11]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 11 359 loĝantojn je 2022, estante la 19a plej loĝata municipo de la provinco kaj la 17a de la insulo Tenerifo.[12]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe pro disvolvigo de irigacio kaj proksimeco al la provinca kaj insula ĉefurbo ĝis nunaj pli ol 11 000 loĝantoj profite de la servoj al la ĉefurbo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Tegueste dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[12]

Urbodomo de Tegueste.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[12]
Loĝloko
Loĝantoj
Las Canteras 432
Pedro Álvarez 1421
El Portezuelo 1571
El Socorro 1470
Tegueste Centro 4067
Las Toscas 2136
TOTALO 11 097

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tegueste bazis sian ekonomion en agrikulturo (ĉefe por vitejoj).[4] Estas ankaŭ brutobredado de bovoj, kaproj, ŝafoj, porkoj, kunikloj kaj kokoj.[13] Sed lastatempe loka komerco, servoj por la metropola areo Santa Cruz-La Laguna kaj turismo iĝis ĉefaj ekonomiaj rimedoj.​[4]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[4]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[14]

  • Arkeologiaj aĵoj de guanĉoj, en grotoj de Agua de Dios.
  • Preĝejo de Sankta Marko kaj antikva kerno de Tegueste.
  • Fontoj kaj akvostokejoj.
  • Aliaj naturaj lokoj.
  • Riĉaj domegoj.
  • Tradicia arkitekturo estas bone konservita en domaroj La Padilla, San Luis, Pedro Álvarez kaj El Palomar.
  • Etnografia Muzeo Casa de los Zamorano
  • Muzeo de La Romería
  • Ekspoziciejo Prebendado Pacheco
  • Agrikultura kaj Artmetia Bazaro de Tegueste

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Reyes García, Ignacio (16a de septembre 2012). «Tegueste».[rompita ligilo] Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Konsultita la 1an de majo 2015.
  3. Pérez Pérez, Buenaventura (2007). La Toponimia Guanche (Tenerife). Nueva aportación a la lingüística aborigen de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Ediciones Idea. ISBN 978-84-83823-28-6.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  5. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  6. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  7. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. ISBN 84-500-7108-9.
  9. "Historia" en la municipa retejo, arkivita, konsultita la 23an de julio 2023.
  10. Rosa Olivera, Leopoldo de la (1958). «Catálogo del archivo municipal de La Laguna (continuación)». Revista de historia 24 (123-124). ISSN 0213-9464.
  11. Luis Yanes, María Jesús; León Santana, de, Juan Elesmí (2010). Ilustre Ayuntamiento de la Villa de Tegueste, eld. Boletín del archivo municipal de Tegueste. ISBN 978-84-930723-9-1.
  12. 12,0 12,1 12,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  13. Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fuente: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  14. «Tegueste». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tegueste en la hispana Vikipedio.