Los Silos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Silos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 679  (2023) [+]
Loĝdenso 193 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 22′ N, 16° 49′ U (mapo)28.3658242-16.8167118Koordinatoj: 28° 22′ N, 16° 49′ U (mapo) [+]
Alto 105 m [+]
Areo 24,23 km² (2 423 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Silos (Kanariaj insuloj)
Los Silos (Kanariaj insuloj)
DEC
Los Silos
Los Silos
Situo de Los Silos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Silos [+]
vdr

Los Silos [losSIlos] (La Grenstokejoj) estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas El Casco je 105 m.s.m. La loknomo Los Silos (La Grenstokejoj) aperis por la unua fojo en 1509 en dokumento pri disdonado de teroj fare de la konkerinto de Tenerifo nome Alonso Fernández de Lugo, kaj ĝi aludas al tri stokejoj por cerealoj konstruitaj de la fondinto de la loĝloko, nome Gonzalo Yanes aŭ Gonzalianes.[2]​ Tiuj aperas skize en la malsupra duono de la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Los Silos en la insulo Tenerifo.

Los Silos estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas El Casco, je 105 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, kaj en natura komarko nomita Isla Baja (Malsupra Insulo), lima kun la municipaj teritorioj de Santiago del Teide (sude), Garachico kaj El Tanque (oriente) kaj Buenavista del Norte (okcidente); Atlantika Oceano estas norde.[3]

Los Silos posedas areon de 24,23 km², estante la 23a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 44a de la provinco.[4] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3] La plej alta altaĵo estas 1 273 m.s.m. en Piedras Altas.​[3] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.

Strando Agua Dulce en La Caleta.

La municipo enhavas parton de la Rura Parko Teno kaj de la Loko de Scienca Intereso Interián,[5] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan Las Aguas y Pasos.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Daŭte. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7] Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[8].

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. En tiuj teroj setliĝis la portugaldevena familio Gonzalianes (Gonzalo Yanes kaj Teresa Borges),[9] kiu estia ĉefa ekonomia motoro de la loko dekomence. Dum la 16-a jarcento la komarko Daute havis ĝis kvar sukerfabrikejojn, unu el kiuj ekspluatita de la familio Gonzalianes ĝis meze de la jarcento. La preĝejon oni konstruis inter 1568 kaj 1570, kaj iĝis paroĥejo en 1605, apartiĝante disde tiu de Buenavista, kaj ekde tiam la loko ekhavis reĝnomumitan urbestron el komenco de la 17-a jarcento.​ En 1649 fondis konventon de monaĥinoj la kapitano Sebastián Pérez Enríquez kaj lia edzino, Francisca Montañez.

Desegno de 1819 de la brita pentristo Alfred Diston (konsiderita la plej antikva bildo de la loĝloko).

Inter 1768 kaj 1772 oni elektis unuajn lokestrojn.

En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo por eksportado. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Los Silos el Monto Aregume en 1890. Videblas la Konvento de Sankta Sebastiano, la urbodomo kaj la preĝejo antaŭ la reformo farita komence de la 20-a jarcento.

La municipo havis 4 692 loĝantojn je 2020.[10]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la unua duono de la 20-a jarcento ĝis 5 000 loĝantoj en 1960-aj jaroj, poste stabiliĝis kaj je la 2010-aj jaroj pro ekonomia kaj demografia disvolviĝo de aliaj lokoj en nordoriento de la insulo, tie ĉi oni malkreskiĝis ĝis nunaj malpli ol 5 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de El Casco.

Los Silos dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[10]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[10]
Loĝloko
Loĝantoj
La Caleta 670
El Casco (municipa ĉefurbo) 1.390
Erjos 123
San Bernardo 1.002
San José 1.560
La Tierra del Trigo 337
TOTALO 5 082

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado.

La ekonomio ankoraŭ havas fundamenton en agrikulturo (ĉefe bananoj, vitejoj, fruktarboj kaj terpomoj). Duarange estas iom da brutobredado (ŝafoj kaj kaproj), ĉefe por familiaj bienoj. Fiŝkaptado estas por memkonsumado.[11] Gravas ankaŭ turismo.[12]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistrado kaj marsportoj kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[13]

  • Tipa arkitekturo; domegoj, urbodomo.
  • Novgotika preĝejo.
  • Sukerproduktejo de Sibora.
  • Telekomunikejo por la kablo kiu kunigis la insulon de La Palmo kun Tenerifo.
  • Bieno El Lomo (aŭ La Mariana) de eklektikisma stilo.
  • Municipa Spektaklejo "Alfonso García-Ramos".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. González, Agustín M. (26a de april0 2013). «De cuando la villa de Los Silos era el mayor productor de seda en toda Canarias». Diario de Avisos (Canaria de Avisos S.A.). Arkivita el originalo la 19an de oktobro 2014. Konsultita la 27an de julio 2023.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  6. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  7. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  9. Cioranescu, Alexandre (1992). Diccionario biográfico de canarios americanos (pp.319-322). Tenerife: Santa Cruz de Tenerife, Confederación de Cajas de Ahorros.
  10. 10,0 10,1 10,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  11. AGRICULTURA, GANADERÍA Y PESCA Alirita la 30an de julio 2023.
  12. Historia
  13. «Los Silos». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los Silos en la hispana Vikipedio.