La Guancha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Guancha
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 562  (2023) [+]
Loĝdenso 234 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 22′ N, 16° 39′ U (mapo)28.3738326-16.6515762Koordinatoj: 28° 22′ N, 16° 39′ U (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 23,77 km² (2 377 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Guancha (Kanariaj insuloj)
La Guancha (Kanariaj insuloj)
DEC
La Guancha
La Guancha
Situo de La Guancha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Guancha [+]
vdr

La Guancha [laGŬANĉa] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas La Guancha mem je 430 m.s.m. La loknomo La Guancha (La guanĉino) estas fama kiel memoro de legendo el la epoko de guanĉoj, nome guanĉino ĉe fonto kiu fuĝis el hispanaj konkeristoj kaj saltis el klifo, pro kio ŝi mortis; ŝi videblas ambaŭflanke de la municipa blazono.[2]

La municipo havas sian nomon el tiu de la administracia ĉefurbo, kiu siavice devenas de la guanĉa regno antaŭa al la konkero fare de kastilianoj en la 15-a jarcento. La Guancha estas tial loknomo de evidenta guanĉa deveno.[3][4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Guancha en la insulo Tenerifo.

La Guancha estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas La Guancha mem, je 430 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Icod de los Vinos (okcidente), La Orotava (sude) kaj San Juan de la Rambla (oriente); norde estas Atlantika Oceano.[5]

La Guancha posedas areon de 23,78 km², estante la 24a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 30a de la provinco.[6] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[5] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Montaña Negra kun 2 107 m.s.m.​[5] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj en la supra zono.

Montaña Negra.

La municipo enhavas parton de la Nacia Parko de Teide, kaj de la Natura Parko Corona Forestal,[7] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pinar».[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Icod. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9]

Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj,[10] kaj oni kontruis ermitejojn en 1510 kaj 1579.[11] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.

De la 5a ĝis 14a de majo 1706 okazis erupcio de la vulkano Montaña Negra aŭ Trebejo kiu damaĝis grandan parton de la teroj de la areo, kaj tute kaŝis la havenon de Garachico, koi malhelpis la ekonomian prosperon.[12] En 1768 la reĝo Karolo la 3-a kreis la postenojn de lokaj magistratoj.[13]

En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 5 448 loĝantojn je 2013, tial estante la 24a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 30a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[14]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis la nunaj pli ol 5 000 loĝantoj. Temas pri maljuna loĝantaro, dum junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

La Guancha dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[14]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[14]
Loĝloko
Loĝantoj
El Convento 46
Las Crucitas 64
La Guancha (municipa ĉefurbo) 3.241
Hoya Los Pablos 88
Llano de Méndez 27
Lomo Blanco 7
Las Longueras 111
Las Montañetas 108
El Pinalete 175
Santa Catalina 475
Santo Domingo 980
Las Sorribas 54
Tierra de Costa 72
TOTALO 5.448

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, fruktoj kaj vitoj (vino)), kiu estas ĉefe por memkonsumado. Estas ankaŭ iom da iama brutobredado (same por memkonsumado) kaj artmetioj (kestoj, punto ktp.).

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[15]

  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj (Fonto La Guancha).
  • Tipa arkitekturo en urba kerno.
  • Preĝejo Dulce Nombre de Jesús, 16-a jarcento.
  • Ermitejo Sankta Katalina, 19-a jarcento.
  • Bazaro Mercado del Agricultor de La Guancha.
  • Vinkelo Viñatigo.
  • Charco del Viento.
  • Distrejo Barranco de la Arena.
  • Vinkelo Vina La Guancha
  • Distrejo El Pinalete

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Ayuntamiento de La Guancha. «Historia de La Guancha». Retejo de la municipo de La Guancha. Arkivita el originalo la 9an de novembro 2014. Konsultita la 9an de novembro 2014.
  3. Pérez Pérez, Buenaventura (2007). La Toponimia Guanche (Tenerife). Nueva aportación a la lingüística aborigen de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Ediciones Idea. ISBN 978-84-83823-28-6.
  4. Reyes, Ignacio (2a de septembro 2012). «Icod». Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Arkivita el originalo la 19an de oktobro 2014. Konsultita la 14an de oktobro 2014.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  6. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  7. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  8. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  9. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  10. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  11. Díaz Pérez, Ana Mª (1985). «Venezuela y La Guancha. Una conexión a través del arte». V Coloquio de Historia Canario-Americana (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo de Gran Canaria) 2: 909-930. ISBN 84-8103-242-5.
  12. Erupciones históricas en Tenerife Konsultita la 31an de julio 2023.
  13. Suárez Grimón, Vicente J. (1996). «La génesis de los Ayuntamientos modernos en Canarias». Arkivigite je 2022-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Boletín Millares Carlo (Las Palmas de Gran Canaria: Universidad Nacional de Educación a Distancia. Centro Asociado de Las Palmas) (15): 031-049. ISSN 0211-2140.
  14. 14,0 14,1 14,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  15. «La Guancha». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Guancha en la hispana Vikipedio.