Buenavista del Norte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buenavista del Norte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 710  (2023) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 22′ N, 16° 51′ U (mapo)28.3720646-16.8514287Koordinatoj: 28° 22′ N, 16° 51′ U (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 67,42 km² (6 742 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Buenavista del Norte (Kanariaj insuloj)
Buenavista del Norte (Kanariaj insuloj)
DEC
Buenavista del Norte
Buenavista del Norte
Situo de Buenavista del Norte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buenavista del Norte [+]
vdr

Buenavista del Norte [bŭenaBISta delNORte] (Bona Vidaĵo de la Nordo) estas urbo kaj municipo en la nordokcidenta pinto de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas Buenavista del Norte mem je 120 m.s.m. Elstaras ĝia brutobredado, ĉar ĝi estas unu el malmultaj lokoj en kiuj oni konservas la tradicion de bredado de oksoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buenavista del Norte en la insulo Tenerifo.

Buenavista del Norte estas en la nordokcidenta pinto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Buenavista del Norte mem, je 120 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidenta ekstremo de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Santiago del Teide (sude) kaj Los Silos (oriente); Atlantika Oceano estas kaj norde kaj oriente.[2]

Buenavista del Norte posedas areon de 67,42 km², estante la 11a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 19a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas 1 342 m.s.m. en Los Topos de la Mesa.​[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco. Ĝi havas marbordan longon de 33,81 km, estante la dua plej marbordohava municipo en la insulo, malantaŭ nur Santa Cruz de Tenerife.

Lumturo de Teno.
Guergues ĉe Teno.

La municipo enhavas parton de la Rura Parko Teno,[4] kiu estas ankaŭ Birdoprotekta Zono kaj Speciala Konservozono, inkludita en la Reto Natura 2000.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Daŭte. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj, inter kiuj menciindas sunsanktejo Maska.[6] Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[7].

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj). Buenavista del Norte estas unu de malmultaj municipoj de Kanarioj kiuj disponas el propra fondodokumento, datita en 1513. Krome estas dokumentita, ke la 11an de marto 1498 Buenavista jam havis propran identecon, ĉar Alonso Fernández de Lugo tiam transdonis al Diego de Cala terojn en La Fuente del Cuervo, loko de Buenavista. En 1501, tiuj posedaĵoj pasis al alia gravulo: Juan Méndez el Viejo, kiu fondis bienon nomitan «de la Fuente», el kiu disvolviĝis la urba kerno de Buenavista. Tio okazis laŭ andaluza stilo, kio sugestas devenon de unuaj loĝantoj, ekzemple ĉe la kreado de kvartalo Triana, samnome kun la fama loko de Sevilo.

Teide vidita el Teno Alto.

Tamen la ĉefa loĝokontribuo estis portugala, kiel pruvas la fakto, ke la unua eklezia registrolibro, ek en 1512, estas verkita portugale. La konstruado de preĝejo plifortigis la identecon de la nova loĝloko.[8] En la 18-a jarcento estis konvento de franciskanoj.[9]

En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo por eksportado. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Buenavista del Norte.

La municipo havis 4 865 loĝantojn je 2020, estante la 27a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo kaj la 35a de la provinco.[10]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis 5 000 loĝantoj en 1990-aj jaroj, sed poste pro ekonomia kaj demografia disvolviĝo de aliaj lokoj en nordoriento de la insulo, tie ĉi oni malkreskiĝis ĝis nunaj malpli ol 5 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Los Carrizales.
Maska.

Buenavista del Norte dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[10]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[10]
Loĝloko
Loĝantoj
Buenavista del Norte (municipa ĉefurbo) 3 620
Las Canteras (ŝtonminejoj) 319
Los Carrizales (kareksejoj) 21
Masca 86
El Palmar (palmejo) 378
Las Portelas 297
Teno 65
TOTALO 4 786

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Golfeto ĉe Masca.

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado.

Lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉefe ĉe la marbordo; estas ankaŭ iom da fiŝkaptado. La ekonomio de Buenavista del Norte estas diversa inter la loĝlokoj de la municipo, kvankam ĉiuokaze turismo estas la ĉefa rimedo. Tiel okazas ĉe la marbordaj lokoj, dum interne la ekonomio ankoraŭ havas fundamenton en agrikulturo (ĉefe bananoj kaj tomatoj). Estas ankaŭ iometaj artmetioj, nome kestoj, lignaĵoj, tipaj tranĉiloj, ostobastonoj ktp.

Turismo[redakti | redakti fonton]

El Palmar.
Masca.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistrado kaj marsportoj kaj aliaj okupitecoj.[2]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[11]

  • Tipa arkitekturo;
  • Rura etoso;
  • Historia Komplekso Buenavista del Norte;
  • Historia Komplekso Masca kaj domaro El Palmar;
  • Arkeologia Kuŝejo Pico de Yeje (Sunsanktejo Maska).[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  5. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  6. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  7. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  8. Historia Arkivigite je 2014-01-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 11an de januaro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de Buenavista del Norte.
  9. Viera y Clavijo, José de (1950) [1772-1773]. «Tomo III, libro XV». En Elías Serra Ráfols, eld. Noticias de la historia general de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones. p. 776.
  10. 10,0 10,1 10,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  11. «Buenavista del Norte». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
  12. DECRETO 74/2006, de 31 de mayo, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con categoría de Zona Arqueológica El Pico Yeje Fonto: Boletín Oficial de Canarias (BOC) 2006/113. 13a de junio 2006. Alirita la 27an de julio 2023.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Buenavista del Norte en la hispana Vikipedio.