Candelaria (Santa Cruz de Tenerife)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Candelaria (Tenerifo))
Candelaria
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 694  (2023) [+]
Loĝdenso 583 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 21′ N, 16° 22′ U (mapo)28.3546715-16.3710091Koordinatoj: 28° 21′ N, 16° 22′ U (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 49,18 km² (4 918 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Candelaria (Kanariaj insuloj)
Candelaria (Kanariaj insuloj)
DEC
Candelaria
Candelaria
Situo de Candelaria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Candelaria (Tenerife) [+]
vdr

Candelaria [kandeLArja] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la nomita metropola zono de la insulo Tenerifo. Ĝi estas referencpunkto por la religia vivo de la insularo, kiel sidejo de la Virgulino de Candelaria, patronino de la insularo.

La municipa ĉefurbo estas Candelaria, je 2 m.s.m. Temas pri municipo en la nordo de la Suda Zono de la insulo, lime kun la municipaj teritorioj de El Rosario, El Sauzal, La Matanza de Acentejo, La Victoria, Santa Úrsula kaj Arafo.

La loknomo Candelaria estas rilata al la adorado al la Virgulino de Candelaria.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Candelaria en la insulo Tenerifo.

Candelaria estas en la orienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Candelaria, je 2 m.s.m. Temas pri municipo en la nordo de la Suda Zono de la insulo, lime kun la municipaj teritorioj de El Rosario, El Sauzal, La Matanza de Acentejo, La Victoria, Santa Úrsula kaj Arafo.[3]

Candelaria posedas areon de 49,18 km², okupante la 15an plej grandan teritorion de la insulo kaj la 26an de la provinco.[4] Ĝi havas averaĝan altitudon de 878 m.s.m.[3]

La municipo enhavas parton de la natura parko Corona Forestal kaj de la protektitaj pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Siete Lomas,[5] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkludita en la Reto Natura 2000.[6]

Candelaria havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn «Chivisaya» kaj «Fayal, Valle y Chafa».[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Anjatervo, mencejo de Güímar, en la Placo de la Patronino de Kanarioj.

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Güimar. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj, inter kiuj menciendas guanĉaj mumioj. Tiuj guanĉoj estis de la tendaro kiu aliancis kun la hispanaj konkeristoj je la fino de la 15-a jarcento, post ili kristaniĝis meze de la jarcento pro kristanigo fare de franciskanoj.[7] Grava guanĉestro estis Anjatervo, kiu eĉ estis prezentita al la Katolikaj Gereĝoj.[7]

En la 16-a jarcento kreskiĝis la setlejo ĉirkaŭ la sanktejo dediĉita al la virgulino. Meze de tiu jarcento la plej granda parto de la loĝantaro estis guanĉoj, malsimile al la evoluo en aliaj insulaj lokoj.[8]

En 1697 oni konstruis la kastelon aŭ turon de Sankta Petro ĉe la konvento de dominikanoj, por defendi la loĝantaron kaj la akumulitajn trezorojn de la templo.[9]

En 1768 la reĝo Karolo la 3-a kreis la postenojn de urbestroj por la unua «urbestraro» de Candelaria.[10]

En 1812 oni akiris municipecon laŭ la nova reĝimo de la Hispana konstitucio de 1812 kaj tio plifirmiĝis en 1836, kiam ĝi ricevis ekonomiajn rimedojn tiukadre.[10] En novembro 1826 fortaj pluvoj detruis la kastelon, domaojn kaj la konventon de dominikanoj, kun la originala figuro de la Virgulino de Candelaria. Tial la nuna adorata figuro estas kopio.

En la 19-a jarcento gravis la martrafiko el la haveno de Pocillo, sed ĉirkaŭ 1870 la haveno malgraviĝis kaj restis kiel fiŝkaptista centro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 28 383 loĝantojn je 2020, estante la 9a plej loĝata municipo de la provinco kaj de la insulo Tenerifo kaj la 18a en la tuta regiona insularo.[11]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe jam en la 21-a jarcento ĝis nunaj pli ol 28 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Candelaria dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[11]

Araya.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[11]
Loĝloko
Loĝantoj
Araya 1 603
Barranco Hondo 3 169
Las Caletillas 4 079
Candelaria (municipa ĉefurbo) 15 479
Las Cuevecitas 1 209
Igueste 2 252
Malpaís 592
TOTALO 28 383

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rimedo estas servoj, ĉefe komerco en la zono Las Caletillas-Candelaria, kaj la industrio, en la industria zono de Valo Güímar. Unuaranga sektoro estas iometa agrikulturo kaj brutobredado. Fiŝkaptado okazas el la malgranda haveno kaj krome estas fiŝbredado.[12]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Nuestra Señora de la Candelaria, kun ĉefa trajto la sonorilturo.

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, religia kaj kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[13]

  • Arkeologiaj aĵoj de guanĉoj, en diversaj grotoj kaj ĉefe Achbinico.
  • Preĝejo de Candelaria, konvento kaj apudaĵoj.
  • Monumento Puto de la Virgulino de Candelaria​.
  • Historia Vojo de Candelaria.
  • Aliaj naturaj lokoj.
  • Preĝejo Sankta Ana.
  • Placo de la Patronino de Kanarioj kun naŭ imponaj statuoj de guanĉaj reĝoj.
  • Iama urbodomo, nun ekspoziciejo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Núñez de la Peña, Juan (1847) [1676]. Conquista y antigüedades de las islas de la Gran Canaria y su descripción, con muchas advertencias de sus privilegios, conquistadores, pobladores, y otras particularidades, en la muy poderosa isla de Tenerife, dirigido a la milagrosa imagen de nuestra señora de Candelaria. Santa Cruz de Tenerife: Imprenta Isleña. p. 334.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  6. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  7. 7,0 7,1 Rumeu de Armas, Antonio (1975). La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. ISBN 84-500-7108-9.
  8. Historia ampliada del municipio de Candelaria Arkivita la 12an de januaro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Gobierno de Canarias.
  9. Rodríguez Delgado, Octavio. «Datos para la historia del desaparecido castillo de San Pedro en la marina de Candelaria». Historia y personajes del Sur de Tenerife. Konsultita la 7an de januaro 2016 kaj la 23an de julio 2023.
  10. 10,0 10,1 Suárez Grimón, Vicente J. (1996). «La génesis de los Ayuntamientos modernos en Canarias». Boletín Millares Carlo (Las Palmas de Gran Canaria: Universidad Nacional de Educación a Distancia. Centro Asociado de Las Palmas) (15): 031-049. ISSN 0211-2140. Arkivita el originalo la 21an de aŭgusto 2014. Konsultita la 8an de januaro 2016.
  11. 11,0 11,1 11,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  12. Visión de conjunto. Municipio de Candelaria Fonto: Gran Enciclopedia Virtual de Canarias GEVIC.
  13. «Tegueste». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]