Teror

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Teror
La urbodomo de Teror
La urbodomo de Teror
La urbodomo de Teror
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Aŭtomoma regiono Kanarioj
Provinco provinco Las Palmas de Gran Canaria
Fondita 1836
Poŝtkodo 35330
Retpaĝaro www.teror.es
Demografio
Loĝantaro 12,944 (2 010)
Loĝdenso 504 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 28°4′N 15°32′U  /  28.067°N, 15.533°U / 28.067; -15.533 (Teror) (mapo)
Alto 543 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 25,7 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Teror (Tero)
Teror (Tero)
DEC
Teror
Teror
Situo de Teror
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Teror [+]
vdr

Teror, alinome Villa Mariana de Teror estas municipo sur la kanaria insulo Gran Canaria en la hispana provinco Las Palmas de Gran Canaria. Ĝi situas norde sur la insulo kaj estas unu el ĝiaj sep municipoj sen marbordo.

Kvankam la komunumo estis oficiale fondita nur en 1836, la vilaĝo Teror estas inter la plej malnovaj de la insularo. Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1481, kiam tie estis trovita statuo de Sankta Maria (nomata Virgen del Pinonuestra Señora del Pino), patrono de la insulo kaj de la provinco. Pro tio la vilaĝo ekde 1590 havas la titolon Villa Mariana (= maria urbo). Festoj honore al la patrono komenciĝas ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto kaj kulminas la 7-an kaj 8-an de septembro per granda pilgrimado.

Teror estas malpli influata de turismo kaj pli trankvila ol aliaj komunumoj de Gran Canaria.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Teror estas laŭ areo la kvara malplej granda komunumo de Gran Canaria, antaŭ Valleseco, Santa Brígida kaj Firgas. Laŭ la loĝantaro ĝi havas la 12-an lokon inter 21 komunumoj. Ĝia loĝdenso de ĉ. 500/km² estas relative alta por montara regiono, sed ne komparebla kun tiuj de la urbecaj komunumoj Telde kaj Las Palmas.

jaro loĝantoj denseco
1991 10.368 403/km²
1996 11.225 437/km²
2000 11.898 463/km²
2001 12.144 473/km²
2002 12.296 478/km²
2003 12.104 471/km²
2004 12.281 478/km²
2005 12.189 474/km²
2006 12.175 474/km²
2008 12.818 499/km²
2010 12.944 504/km²