Valleseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valleseco
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35340
Demografio
Loĝantaro 3 733  (2023) [+]
Loĝdenso 169 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 3′ N, 15° 34′ U (mapo)28.0499211-15.574946Koordinatoj: 28° 3′ N, 15° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 000 m [+]
Areo 22,11 km² (2 211 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valleseco (Kanariaj insuloj)
Valleseco (Kanariaj insuloj)
DEC
Valleseco
Valleseco
Situo de Valleseco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valleseco [+]
vdr

Valleseco [baljeSEko] (Seka Valo) estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la centra parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Valleseco (Seka Valo) aludas al la fakto ke la valo estas pli sekaj ol la limaj valoj Virgen kaj Madrelagua.[3]

Ĝi estas unu el nur sep municipoj en la insulo (la aliaj estas Firgas, Santa Brígida, Tejeda, Teror, Valsequillo de Gran Canaria kaj Vega de San Mateo), kaj dek unu en la insularo, kiuj ne havas aliron al la maro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valleseco estas en la centra parto de la insulo Gran Canaria, je 28 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 22,11 km², kiel la dua plej malgranda teritorio de la insulo.[4][5]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Vega de San Mateo kaj Tejeda (sude), Firgas (norde), Teror (oriente) kaj Moya (okcidente).[5]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 1000 m.s.m.,[4] kio faras ĝin la tria municipa ĉefurbo plej alta de la insulo, kaj la plej alta loko estas 1769,07 m.s.m. en Monto Moriscos.[5] La plej malalta loko estas la torentejo Virgen je 524 m.s.n.[5]

Valleseco posedas malgrandan parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, kunhavante kun najbaraj municipoj la Ruran Parkon de Doramas kaj la protektitan pejzaĝon Las Cumbres, krom malgrandan parton de la natura monumento Montañón Negro, de la natura rezervejo Barranco Oscuro, kaj la ruran parkon Nublo.[6] Partoj de tiuj areoj estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[5][7]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas restaĵoj de tiu epoko. Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj, kastilianoj kaj portugaloj, dediĉis sin al la samaj taskoj, ĉefe cele al cerealoj. En la 16-a jarcento, oni disdonis teron al foraj posedantoj, kelkaj el kiuj restis kiel kultivistoj kontraŭ la duono de la rikolto. Ankaŭ en la 18-a jarcento oni disdonis gravajn terposedojn al kelkaj familioj, kiel Troya, Pablo Romero Palomino ktp. Dum malfacila epoko okazis elmigrado al Kubo kaj Venezuelo.

En 1842 Valleseco sendependiĝis kiel municipo (kio rezultis en konfliktoj kun Teror), kaj en 1843 kiel paroĥejo; la preĝejon oni konstruis en 1887.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 3 754 loĝantojn je 2021, kiel unu el malplej loĝataj municipoj de la insulo, estante la 31a de la provinco Las Palmas kaj la 19a de la insulo Gran Canaria.[8]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la unua duono de la 20-a jarcento ĝis pli ol 5 000 loĝantoj en 1950, poste malaltigis ĝis nunaj malpli ol 4 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Valleseco dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[8]

  • Barranco de la Virgen
  • Barranquillo
  • Carpinteras: Carpinteras Alta kaj Carpinteras Baja (El Molinete)
  • Caserón. Caserón Bajo, Caserón Alto kaj El Fondillo
  • Lanzarote.Las Cuevas
  • Madrelagua: Los Naranjeros
  • Monagas
  • Troyanas: Lomo de Troyanas, Troyanas Alta kaj Troyanas Baja
  • Valsendero
  • Valleseco (El Recinto)
  • Zamora: El Sobradillo
  • Zumacal
  • El Lomo

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Valleseco bazis sian ekonomion en agrikulturo (terpomoj, pomoj kaj aliaj fruktoj.[5] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj kaj ŝafoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.​[5]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[9]

  • Preĝejo de Valleseco.
  • Praarbaroj de Barranco de la Virgen kaj rezervejo Barranco Oscuro.
  • Laguno en vulkana kratero.
  • Aliaj naturaj lokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. «Situación». vallesecograncanaria.com - oficiala retejo pri turismo de Valleseco. Konsultita la 11an de novembro 2022.
  4. 4,0 4,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  6. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  7. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  8. 8,0 8,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  9. «Valleseco». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arucas en la hispana Vikipedio.