Moya (Las Palmas)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moya
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 889  (2023) [+]
Loĝdenso 248 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 7′ N, 15° 35′ U (mapo)28.1107662-15.583223Koordinatoj: 28° 7′ N, 15° 35′ U (mapo) [+]
Alto 490 m [+]
Areo 31,87 km² (3 187 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moya (Kanariaj insuloj)
Moya (Kanariaj insuloj)
DEC
Moya
Moya
Situo de Moya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moya [+]
vdr

Moya [MOja] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la norda parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Moya plej verŝajne devenas de la guanĉoj, sed fakuloj ne interkonsentas pri la preciza signifo.[3]

En tiu municipo estas unu el la plej gravaj naturaj lokoj de Kanarioj, nome Los Tilos, restaĵo de la praarbaro Doramas, nome ĉefa areo de laŭrisilvo de la insulo Gran Canaria. Aliflanke, Moya estas naskoloko de la poeto Tomás Morales, kies naskodomo iĝis muzeo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tilos de Moya.
Moya.

Moya estas en la norda parto de la insulo Gran Canaria, je 25 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 31.87 km², kiel unu el la plej malgrandaj teritorioj de la insulo.[4][5]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Santa María de Guía de Gran Canaria (okcidente) kaj Valleseco, Firgas kaj Arucas (oriente). Sude koincidas pintoj de Artenara kaj Tejeda. Norde estas la Atlantika Oceano.[5]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 543 m.s.m.,[4] kaj la plej alta loko estas 1 770 m.s.m. en monto Moriscos.[5] La municipa teritorio deklivas el sudaj altaĵoj ĝis la marbordo.[5]

Moya posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, havante integre la naturan rezervejon Los Tilos de Moya, kaj kunhavante kun najbaraj municipoj la ruran parkon Doramas, la naturan rezervejon Azuaje, la naturan rezervejon Barranco Oscuro, la Naturan Monumenton Montañón Negro kaj la protektitan pejzaĝon Las Cumbres.[6] Barranco Oscuro kaj Los Tilos estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[5][7]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis grava setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas restaĵoj de tiu epoko. Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj, kastilianoj kaj portugaloj, dediĉis sin al la samaj taskoj, ĉefe cele al cerealoj kaj fiŝkaptado.

Preĝejo Candelaria en Moya.

Dekomence estis loĝado en la ĉefa loko malsupre (kerno de Moya) kaj pli dise super 600 m (monto Doramas). Laŭ la disvolvigo de la agrikulturo meze de la 18-a jarcento la kerno de Moya koncentris 43.7 % de la lokanoj, dum Fontanales, dua grava loko, 14.2 %; sed komence de la 19-a jarcento la koncentro en la urba kerno reduktiĝis al 19.3 % dum la loĝlokj de Doramas plialtiĝis al 31.2 % pro disdonado de teroj tie inter 1806 kaj 1812. Estis unuetaĝaj domoj (kerno, marbordo kaj Fontanales) kaj groto (Montaro Doramas).

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 7 792 loĝantojn je 2017, estante la 24a de la provinco Las Palmas kaj la 14a de la insulo Gran Canaria.[8]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis ĝis 10 000 loĝantoj en 1960, sed poste oni malaltiĝis ĝis nunaj malpli ol 8 000.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Moya dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[8]

Fontanales.
  • Barranco del Laurel
  • Barranco del Pinar
  • Cabo Verde
  • Carretería
  • La Costa
  • Doramas
  • Los Dragos
  • Fontanales
  • Frontón
  • Hoyas del Cavadero
  • La Jurada
  • Lance
  • Lomo Blanco
  • Lomo del Peñón
  • Moreto
  • Palmito
  • Palo
  • San Fernando
  • El Tablero
  • Los Tiles
  • Los Toscales
  • Trujillo
  • Villa de Moya (municipa ĉefurbo)

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Moya bazis sian ekonomion en agrikulturo (unue sukerkano kaj poste vitoj, legomoj, cerealoj kaj finfine milio, pri kio ĝi estis ĉefa loko en la insulo, ĉefe el la 19-a jarcento).[5] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj kaj ŝafoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.​[5]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Nun estas granda disvolviĝo de rura turismo. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[9]

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Los Tilos, praarbaro de ĉirkaŭ 90 hektaroj, plej granda parto de Moya kaj preskaŭ 1 hektaro de Santa María de Guía.
  • Privata ĝardeno Corvo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  4. 4,0 4,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  6. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  7. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  8. 8,0 8,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  9. «Moya». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moya (Gran Canaria) en la hispana Vikipedio.