Artenara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artenara
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 032  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 1′ N, 15° 39′ U (mapo)28.0202175-15.6457328Koordinatoj: 28° 1′ N, 15° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 270 m [+]
Areo 66,7 km² (6 670 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Artenara (Kanariaj insuloj)
Artenara (Kanariaj insuloj)
DEC
Artenara
Artenara
Situo de Artenara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Artenara [+]
vdr

Artenara [arteNAra] estas urbeto kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la okcidenta parto de la insulo Gran Canaria.

La municipa ĉefurbo same nomiĝas Artenara, loknomo devena de guanĉoj. Ĝi elstaras kiel la municipa ĉefurbo kun pli alta altitudo, kaj la municipo mem kiel la malplej loĝata de la insulo.[3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Altebenaĵo Acusa, Artenara.

Artenara estas en la okcidenta parto de la insulo Gran Canaria, je 50 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 66.7 km², kiel la oka plej granda teritorio de la insulo.[4][5]

La municipa teritorio limas kun tiuj de La Aldea de San Nicolás (okcidente), Tejeda (sude) kaj Agaete kaj Gáldar (norde). Krome Moya kaj Valleseco atingas pinton en la orienta ekstremo.[5] La teritorio estas preskaŭ interna kun nur malgranda marborda ravina areo.

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 1270 m.s.m., nome la plej alta en la insulo,[4] kaj la plej alta loko estas 1 770.6 m.s.m. en Monto Moriscos.[5] La municipa teritorio deklivas el orientaj altaĵoj ĝis la marbordo. Tiukadre, Artenara estas unu de la municipoj de la insulo kun plej granda teritoria deklivo, ĉar ĝi malaltiĝas el 1 770 m ĝis la marnivelo. Miguel de Unamuno senmortigis la esprimon «Tempestad petrificada» (Ŝtonŝtormo) por priskribi la centran montaron de la grankanaria insulo, geologia formacio de vulkanaj rokoj gigantaspektaj.[6]

Artenara posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, nome kunhavante kun najbaraj municipoj la Naturan Parkon Tamadaba, la Ruran Parkon Nublo kaj la protektitan pejzaĝon Las Cumbres.[7] Tiuj lokoj estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[8]

La municipa teritorio formas parton de la Rezervejo de la Biosfero de Gran Canaria kaj de la Kultura Pejzaĝo Risco Caído kaj Montañas Sagradas de Gran Canaria, deklaritaj Monda Heredaĵo de UNESKO la 7an de julio 2019.[9] Artenara posedas ankaŭ parton de la publika monto El Pinar kaj malgrandan parton de Tamadaba.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Roque Bentayga kaj preĝejo de Artenara.

En la areo estis grava setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko (Acusa, Artenara, Tirma kaj Risco Caído (Artevigua)). Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj, kastilianoj kaj portugaloj, dediĉis sin al la samaj taskoj, ĉefe cele al cerealoj.

Dum la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcentoj okazis malsatego kaj krizo ĉefe ĉar la insula registaro dediĉis agrikulturajn terojn al forstado, kaj tial elmigrado celis la marbordajn turismajn areojn de Gran Canaria. En la 21-a jarcento oni klopodis por kombinado de la montaj pejzaĝoj kun la profito por turismo.[10]

Menciendas, ke ĝis la 1930-aj jaroj apenaŭ nur kelkaj malmultaj domoj estis ĉe la preĝejo, dum la plej granda parto de la loĝantaro loĝis en groto-domoj ĉe la krutaj deklivoj en parto de la Kaldero de Tejeda. Ankoraŭ nuntempe oni uzas kutime la grotojn en la tuta municipo Artenara, ĉu kiel loĝejoj, por agrikulturo kaj eĉ por turismo, kaj estas entreprenoj kiuj ludonas tiun tipon de loĝejoj por rura turismo. Tiu loĝejoj retenas la temperaturon inter 18 °C kaj 20 °C la tutan jaron.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 1 046 loĝantojn je 2021, estante la malplej loĝata en la provinco kaj la 2a en la insulo.[11]

Historie oni preskaŭ atingis 2 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj sed poste oni malkreskiĝis ĝis nunaj 1 000 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Artenara dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[11]

Preĝejo de Artenara.
  • Artenara (municipa ĉefurbo).
  • Acusa Verde.
  • Acusa Seca.
  • Candelaria.
  • Ventanieves.
  • Mojones.
  • Coruña.
  • Las Hoyas.
  • Lugarejos.
  • Las Cuevas.
  • Bajalobos.
  • Chajunco.
  • Las Arbejas.
  • Las Peñas.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Artenara bazigis sian ekonomion en agrikulturo (terpomo, cerealoj, vitoj, citrusoj) kaj brutobredado (kaproj) por viveltenado, malfacila pro la izoleco de la areo, malbone komunikita ŝosee.[5] Metie oni fabrikas balailojn, lanaĵojn, ceramikon kaj oni produktas oleon el migdaloj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis ĉefe en la 21-a jarcento. Nun estas granda disvolviĝo de rura turismo. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj. Estas restoracioj kaj en Artenara kaj en Acusa.

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[12]

Kapelo de la Virgulino de la Cuevita (groteto).
Kapelo de la Virgulino de la Cuevita (interno).

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

  • Risco Caído (BIC). Nome 21 grotoj elfositaj en Barranco Hondo je 100 m de alto, nome loĝejoj kaj stokejoj ornamitaj per geometriaj figuroj kaj aliaj apartecoj, pro kio oni supozas, ke temas pri templo al fekundeco;[13] en 2019 ĝi estis deklarita Monda Heredaĵo de la UNESKO.[14]
  • Mesa de Acusa (BIC). Altebenaĵo inter ravinoj de Tejeda kaj El Merino, strategia rigardejo kaj natura trapasejo al la marbordo.
  • Santuario de Tirma (BIC). Loĝejoj kaj sanktejo kien venis indiĝenoj peti pluvon.
  • Risco Chapín (BIC). Grotoj Caballeros kaj Los Candiles kun pli ol 300 rokgravuraĵoj, kaj stokejo en la monto de Artenara.

Religiaj kaj civilaj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Matiaso kaj Kapelo de la Virgulino de la Cuevita (groteto)
  • Centro Locero de Lugarejos.
  • Grotosetlejo de Acusa Seca.
  • Teksolernejo de Artenara.
  • Etnografia Muzeo Casas Cuevas de Artenara.
  • Interpretejo de la Kultura Pejzaĝo de Risco Caído kaj Montañas Sagradas de Gran Canaria.
  • Skulptaĵoj, Rigardejo de Unamuno, Lumturo Los Alisios, ceramika murpentraĵo.

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Mesa de Acusa
  • Pinaro de Tamadaba

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. «Turismo de Artenara». Retejo de la Municipo de Artenara. Konsultita la 2an de novembro 2018.
  4. 4,0 4,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  6. Unamuno, Miguel de (1911). Por tierras de Portugal y de España. Madrid: Biblioteca Renacimiento.
  7. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  8. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  9. «Artenara». Gran Canaria Reserva de la Biosfera. Arkivita el originalo la 5an de novembro 2018. Konsultita la 24an de novembro 2018.
  10. Historia
  11. 11,0 11,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  12. «Artenara». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
  13. «Risco Caído: el yacimiento más asombroso de Canarias». www.historiadeiberiavieja.com. Arkivita el originalo la 30an de aŭgusto 2018. Konsultita la 30an de aŭgusto 2018.
  14. «El yacimiento grancanario de Risco Caído, único candidato de España a Patrimonio Histórico de la Unesco». eldiario.es (Diario de Prensa Digital). 10a de marto 2017. Konsultita la 30an de aŭgusto 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Artenara en la hispana Vikipedio.