Gáldar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gáldar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 678  (2023) [+]
Loĝdenso 401 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 9′ N, 15° 39′ U (mapo)28.143888888889-15.650277777778Koordinatoj: 28° 9′ N, 15° 39′ U (mapo) [+]
Alto 124 m [+]
Areo 61,59 km² (6 159 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gáldar (Kanariaj insuloj)
Gáldar (Kanariaj insuloj)
DEC
Gáldar
Gáldar
Situo de Gáldar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gáldar [+]
vdr

Gáldar [GALdar] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la nordokcidenta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Gáldar plej verŝajne devenas de la guanĉoj, sed fakuloj ne interkonsentas pri la preciza signifo.[3][4]

En tiu municipo estas unu el la plej gravaj arkeologiaj kuŝejoj de Kanarioj, nome la Cueva Pintada (Pentrogroto), kiu montras valoran ekzemplon de la arto farita de la iamaj kanarioj. En la municipo estas krome la Muzeo-Domo Antonio Padrón​, la Domo Cachazo y Verde de Aguilar kaj Muzeo de Religia Arto, ĉe la preĝejo de Santiago.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monto Amagro.

Gáldar estas en la nordokcidenta parto de la insulo Gran Canaria, je 27 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 61,59 km², kiel unu el la 10 plej grandaj teritorioj de la insulo.[5][6]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Artenara (sude), Agaete (okcidente) kaj Moya (oriente). Norde kaj nordokcidente estas la Atlantika Oceano.[6]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 124 m.s.m.,[5] kaj la plej alta loko estas 1 701 m.s.m. en Cruz de los Moriscos.[6] La municipa teritorio deklivas el sudaj altaĵoj ĝis la marbordo.[6]

Gáldar posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, havante integre la naturan monumenton de Amagro, kaj kunhavante kun najbaraj municipoj la Naturan Monumenton Montañón Negro kaj la protektitan pejzaĝon Las Cumbres.[7] Tiuj lokoj estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[8][6]​ Krome, la marborda zono inter Punta de Gáldar kaj Punta Gorda estas ankaŭ ZSK laŭ la nomo Costa de Sardina del Norte pro la ekzistado de margrotoj ĉu subakvaj ĉu duonsubakvaj.[9]

Gáldar estas parto, kun Artenara, Tejeda kaj Agaete, de la Kultura Pejzaĝo Risco Caído y Montañas Sagradas de Gran Canaria, deklarita Monda Heredaĵo de UNESKO en 2019.[10]​ Barranco Hondo kaj Juncalillo estas ene de la protektita teritorio. Duobla protektado rezultis en nova protektado kiel "Patrimonio Mundial", kaj al la diversaj arkeologiejoj kaj al la natura protektita zono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologiejo de Botija.
Preĝejo de Gáldar.

En la areo estis grava setlado de guanĉoj, fakte la sidejo de la nomita guarteme, reĝoj de la nordokcidenta regno. La Cueva Pintada (Pentrogroto) estis okupita ekde la 7-a jarcento.[11] Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko. Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj, kastilianoj kaj portugaloj, dediĉis sin al la samaj taskoj, ĉefe cele al cerealoj kaj fiŝkaptado.

Dume lokanoj ankoraŭ rezistis ĉe Silva. Inter 1481 kaj 1482, la loka guanarteme Tenesor Semidan estis kaptita de la konkerantoj, sendita al Iberio kaj revenigita kristanigita kaj kastiliigita kiel don Fernando Guanarteme; li sukcesis estri grandan parton de siaj iamaj subuloj, dum ribelis la kanarioj de Telde. Fine de 1482, la konkeristestro, Pedro de Vera, profite de la amikeco de la iama reĝo, starigis kampadejon en Gáldar kaj defendoturon.[12] Gáldar tuj iĝis grava centro de la kolonio. La lokanoj profitis la grundofekundecon kaj miksiĝis kun indiĝenoj.[13] Prosperon helpis la komerco de sukero el la havenoj La Caleta kaj Sardina. Poste, oni fondis konventon de franciskanoj kiu altiris nobelajn familiojn, kio havigis altklasan etoson.[14]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 24 455 loĝantojn je 2021, estante la 11a de la provinco Las Palmas kaj la 8a de la insulo Gran Canaria.[15]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj el 5 000 loĝantoj ĝis nunaj 24 000.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Gáldar dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[15]

Lumturo de Punta Sardina.
  • Barrial.
  • Caideros: Caideros kaj La Degollada.
  • Fagajesto.
  • Gáldar (municipa ĉefurbo): El Agujero, Caleta de Arriba, Gáldar (kerno), Los Llanos kaj Nido Cuervo.
  • Hoya de Pineda: Buenavista y Los Silos, Hoya de Pineda kaj Tegueste.
  • Juncalillo: Barranco Hondo de Abajo, Barranco Hondo de Arriba kaj Juncalillo.
  • Marmolejos: Anzofé kaj El Salón, kaj Marmolejos.
  • La Montaña: La Montaña, Cañada Honda kaj Palma de Rojas.
  • Los Quintanas y Piso Firme: El Agazal, Cueva de los Cruces, Piso Firme, Los Quintanas kaj Las Rosas.
  • Puerto de Sardina: Puerto de Sardina, Barranquillo el Vino, El Sobradillo, Barrio Los Condenados, El Corralete, Las Cumbrecillas, Los Dos Roques, La Furnia, Punta de Gáldar kaj Urbanización Faro Sardina.
  • San Isidro: La Enconada, Las Majadillas, El Roque kaj San Isidro.
  • Saucillo.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gáldar bazigis sian ekonomion en agrikulturo (unue sukerkano kaj poste vitoj kaj finfine bananoj, pri kio ĝi estas ĉefa loko en la insulo, ĉefe el la dua duono de la 20-a jarcento).[6] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj, ŝafoj, bovoj kaj porkoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.​[6] En la 19-a jarcento, komerco estis grava el la haveno, la ĉefa en la insularo post nur tiuj de Las Palmas de Gran Canaria kaj Santa Cruz de Tenerife.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Cueva Pintada.
Fasado de la muzeo Cueva Pintada.
Teatro Consistorial de Gáldar.

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Nun estas granda disvolviĝo de rura turismo. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj aliaj okupitecoj. Ĉefa altiraĵo estas la Cueva Pintada (Pentrogroto), kiu montras valoran ekzemplon de la arto farita de la iamaj kanarioj.[6]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[16]

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

  • Cueva Pintada (BIC). Muzeo kaj arkeologia parko. Malkovrita en la urba kerno mem, kun ĉefa montro de roka arto en Suda Atlantiko.
  • Historia Komplekso Barranco Hondo de Abajo.
  • Grotoj de la Hospitalo (BIC).
  • Grotoj de Patronato aŭ de Facaracas (BIC)
  • Setlejo de Bocabarranco-El Agujero kaj Nekropolo de La Guancha (BIC)
  • Mugaretes del Clavo
  • Llanos de Botija. Kanariaj Domoj kvadrat- kaj kruc-formaj, kaj konstruaĵo nomita tagoror pro komparo tipologia.

Religiaj kaj civilaj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Santiago (novklasika, kun placo kaj ĝardena etoso).
  • Ermitejo de San José del Caidero.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano.
  • Urbodomo kun la plej malnova drakarbo en ĝardeno (1718)
  • Domoj Henríquez, de Antonio Padrón kaj José Martinón, Cachazo kaj Verde de Aguilar, de la kapitano Esteban Ruiz de Quesada
  • Teatro Consistorial
  • Kazino de Gáldar
  • Kvartalo de Sankta Sebastiano.
  • Bieno Hoya de Pineda (BIC).
  • Ponto Triokula super la torento de Gáldar.
  • Ŝtonminejoj de la Monto de Gáldar.

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Monto Amagro
  • Natura Monumento Montañón Negro
  • Protektita Pejzaĝo Las Cumbres
  • Sardina del Norte​

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Cueva Pintada.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. Wölfel, Dominik Josef (1965). Monumenta Linguae Canariae. Die Kanarischen Sprachdenkmäler. Eine Studie Zur Vor- und Frühgeschichte Weißafrikas. Graz: Akademische Druc.
  4. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  5. 5,0 5,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  7. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  8. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  9. «Zona Especial de Conservación Sardina del Norte | Gáldar Jacobeo 21•22 · Información turística de Gáldar». 26a de oktobro 2020. Konsultita la 20an de junio 2022.
  10. «Risco Caído y las Montañas Sagradas de Gran Canaria, Patrimonio Mundial de la UNESCO».
  11. «La Cueva Pintada». Gran Canaria: un viaje en el tiempo. Los antiguos canarios y el Carbono 14. Konsultita la 29an de novembro 2018.
  12. Morales Padrón, Francisco (1978). Canarias: crónicas de su conquista. Las Palmas de Gran Canaria: Ayuntamiento de Las Palmas de Gran Canaria; El Museo Canario. ISBN 84-500-2951-1.
  13. López García, J. S. (1984). Origen y desarrollo de los cascos históricos de la Comarca de Agáldar: Gáldar y Guía. VI Coloquio de Historia Canario-americana 2. Kunordigita de Francisco Morales Padrón. Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo de Gran Canaria. ISBN 84-85628-57-8.
  14. «Gáldar». Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 29an de novembro 2018.
  15. 15,0 15,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  16. «Gáldar». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gáldar en la hispana Vikipedio.