Tejeda
Tejeda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 844 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 0′ N, 15° 37′ U (mapo)27.9974436-15.6139433Koordinatoj: 28° 0′ N, 15° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 050 m [+] | ||
Areo | 103,3 km² (10 330 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tejeda [+] | |||
Tejeda [teĤEda] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la centra parto de la insulo Gran Canaria.
Ĝi estas unu el nur sep municipoj en la insulo (la aliaj estas Firgas, Santa Brígida, Valsequillo de Gran Canaria, Teror, Valleseco kaj Vega de San Mateo), kaj dek unu en la insularo, kiuj ne havas aliron al la maro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tejeda estas en la centra parto de la insulo Gran Canaria, je 43,7 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 103,3 km², kiel la 4a plej granda teritorio de la insulo.[3][4]
La municipa teritorio limas kun tiuj de La Aldea de San Nicolás, Artenara, Valleseco, Vega de San Mateo, San Bartolomé de Tirajana kaj Mogán.[4] La municipa teritorio enhavas la nomitan Kalderon de Tejeda, formacio de vulkana deveno trairata de krutaj torentejoj en kiu elstaras du rokmontetoj kaj geologiaj simboloj de la insulo: nome Roque Nublo kaj Roque Bentayga.
La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 1 050 m.s.m., kiel dua plej alta municipa ĉefurbo en la insulo,[3], kaj la plej alta loko de la municipo estas 1947,08 m.s.m. proksime de Monto Pico de las Nieves. La plej malalta loko estas 117 m.s.m. en la fluejo de la torento Juncos.[4]
Tejeda posedas la tuton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, nome integre la naturan monumenton Roque Nublo, kunhavante kun najbaraj municipoj la samnoman naturan parkon, la naturan rezervejon Inagua, kaj la kulturan pejzaĝon Risco Caído kaj sanktaj montoj de Gran Canaria, Monda Heredaĵo de Unesko.[5] Granda parto el tio estas inkludita en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK). Krome Inagua estas Birdoprotekta Areo.[4][6]
Historio
[redakti | redakti fonton]En la areo estis setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas restaĵoj de tiu epoko, ĉefe ĉe Roque Bentayga, kie okazis batalo inter la indiĝenoj kaj la kastiliaj invadantoj.
La municipo havis alirejon al la maro ĝis 1815, kiam la suda parto administracie disiĝis disde Tejeda, kaj iĝis sendependa municipo Mogán.
La malabundo de akvo por irigacio malhelpis la ekonomian kreskon kaj la disvolvigon de agrikultura aktiveco kaj demografian kreskon. La geologia formo de la valo ebligas la tujan foriron de la akvo kolektita vintre okcidenten, al municipo La Aldea de San Nicolás, sed ankaŭ tie ĝi ne helpas profiton de la akvo por kultivado.
La 30an de novembro 1946 Tejeda suferis katastrofan ŝtormon, kiu rezultis en ses mortoj kaj grandaj damaĝoj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La municipo havis 1 865 loĝantojn je 2021, estante la 3a malplej loĝata municipo de la provinco Las Palmas kaj la 2a de la insulo Gran Canaria.[7]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la unua duono de la 20-a jarcento ĝis 4 477 loĝantoj en 1960, sed poste malaltiĝis ĝis nunaj malpli ol 2 000 loĝantoj.
Teritoria organizado
[redakti | redakti fonton]Tejeda dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[7]
- El Carrizal
- Casas del Lomo
- El Chorrillo
- Las Crucitas
- Cuevas Caídas
- La Culata
- La Degollada
- El Espinillo
- El Juncal
- Lomo de los Santos
- El Majuelo
- El Rincón
- El Roque
- La Solana
- Tejeda (capital municipal)
- Timagada
- El Toscón
- Juan Gómez
- Ayacata
- Casas de la Huerta
- La Cumbre
- La Higuerilla
- Las Moradas
- Peña Rajada
Ekonomio kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Tejeda bazis sian ekonomion en agrikulturo (tradicie por migdaloj).[4] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj kaj ŝafoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe servoj kaj turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.[4]
Turismo
[redakti | redakti fonton]La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[4]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[8]
- Preĝejo.
- Pinaro Llanos de la Pez (pomarbejo kaj distrejo).
- Ŝtata Hotelo Parador Cruz de Tejeda.
- Rokmontoj Roque Nublo kaj Roque Bentayga.
- Interpretejoj de Bentayga kaj de Risco Caído kaj Montañas Sagradas de Gran Canaria.
- Aliaj naturaj lokoj.
- Muzeo de Abraham Cárdenes.
- Centro de Kuracplantoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
- ↑ La Guía de Gran Canaria
- ↑ 3,0 3,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
- ↑ «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
- ↑ «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
- ↑ 7,0 7,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
- ↑ «Gáldar». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tejeda en la hispana Vikipedio.