Mogán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mogán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 845  (2023) [+]
Loĝdenso 121 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 52′ N, 15° 43′ U (mapo)27.866666666667-15.716666666667Koordinatoj: 27° 52′ N, 15° 43′ U (mapo) [+]
Alto 253 m [+]
Areo 172,43 km² (17 243 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mogán (Kanariaj insuloj)
Mogán (Kanariaj insuloj)
DEC
Mogán
Mogán
Situo de Mogán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mogán [+]
vdr

Mogán [moGAN] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la sudokcidenta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Mogán estas devena el Guanĉoj,[3] eble kun referenco al abundoj de plantoj asteriskoj aŭ pulikarioj.[4]

Temas pri unu de la turismaj municipoj plej gravaj de la insulo, kun kelkaj strandoj kaj loĝejkvartaloj dediĉitaj al tiu sektoro.[5]​ Ĝi estas la dua plej etenda municipo de la insulo post nur San Bartolomé de Tirajana.[6]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Parque en Arguineguín.

Mogán estas en la sudorienta parto de la insulo Gran Canaria, je 93 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 172.44 km², kiel la dua plej granda teritorio de la insulo.[6][7]

La municipa teritorio limas kun tiuj de La Aldea de San Nicolás (oriente), Tejeda (norde) kaj San Bartolomé de Tirajana (okcidente).[7]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 255 m.s.m.,[6] kaj la plej alta loko estas 1 573 m.s.m. en Montaña de Alsándara.[7] La municipa teritorio deklivas el nordokcidentaj altaĵoj ĝis la marbordo.

Mogán posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, nome integre la naturan monumenton Tauro, kunhavante kun najbaraj municipoj la Ruran Parkon Nublo kaj la naturan rezervejon Inagua.[8] Tiuj lokoj estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis grava setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon kaj vivtenis sin ankaŭ el marproduktoj, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko.

Post la konkero de la insulo kaj ĝia aligo al Kastilio en 1483, oni havigis la areon al la distrikto de Telde. Dekomence kultivado estis malmulta, nur en la meza fluejo de torentoj, dum la marbordo apenaŭ estis loĝata pro timo al piratoj. En la 17-a jarcento iĝis konfliktoj inter terkulturistoj kaj brutobredistoj, kaj en la 18-a jarcento kontraŭ apudaj municipoj de kiuj dependis la teroj. Mogán sendependiĝis en 1815.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 20 572 loĝantojn je 2021, estante la 15a en la provinco kaj la 9a en la insulo.[10]

Historie el ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj en la 1970-aj jaroj oni kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 20 000 loĝantoj, tio estas oni kvarobligis la populacion.

Puerto Rico.
Playa del Cura (Strando de la Pastro).
Loĝlokoj kaj loĝantaro (2017)[10]
Loĝloko
Loĝantoj
Los Almácigos 223
Aquamarina 31
Arguineguín 2308
Balito 385
Barranco del Cura 66
Barranquillo Andrés 105
Las Burrillas 47
El Caidero 29
Canarios I 105
Canarios II, III, IV kaj V 554
Casas Blancas 34
Casas de Veneguera 143
Las Casillas 53
El Cercado 148
Cornisa del Suroeste 5458
Cortadores de Puerto Rico 1144
La Charca 20
Las Filipinas 109
El Hornillo 118
El Horno 301
Horno de la Teja 21
La Humbridilla 87
Lomoquiebre 418
Los Llanos 61
Mogán (kerno) 1443
El Molino de Viento 136
Morro del Guincho 13
Los Navarros 21
El Palmito 96
Los Pasitos 109
Patalavaca 154
Los Peñones 65
Pie de la Cuesta 10
Platero 55
Playa de Mogán 712
La Playa de Tauro 42
La Playa del Cura 634
La Playa de Veneguera 0
Pueblo de Tauro 352
Puerto Rico 3574
La Rosilla 0
El Sao 64
Soria 67
Tabaibales 2
Taurito 84
El Vento 46
La Verga 13
La Vistilla 123
TOTALO 19 783

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Mogán dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[10]

  • Los Almácigos
  • Aquamarina
  • Arguineguín
  • Balito: Balito kaj Los Caideros.
  • Barranco del Cura
  • Barranquillo Andrés
  • Las Burrillas
  • El Caidero
  • Canarios I
  • Canarios II, III, IV kaj V
  • Casas Blancas
  • Casas de Veneguera
  • Las Casillas
  • El Cercado
  • La Charca
  • Cornisa del Suroeste
Strando de Veneguera.
  • Cortadores de Puerto Rico: El Chaparral kaj El Motor Grande.
  • Las Filipinas
  • El Hornillo
  • El Horno
  • Horno de la Teja
  • La Humbradilla
  • Los Llanos
  • Lomoquiebre
  • Mogán (municipa ĉefurbo)
  • El Molino de Viento
  • Morro del Guincho
  • Los Navarros
  • El Palmito
  • Los Pasitos
  • Patalavaca
  • Los Peñones
  • Pie de la Cuesta
  • Platero
  • Playa de Mogán
  • La Playa de Tauro
  • La Playa de Veneguera
  • La Playa del Cura
  • Pueblo de Tauro
  • Puerto Rico
  • La Rosilla
  • El Sao
  • Soria
  • Tabaibales
  • Taurito
  • El Vento
  • La Verga
  • La Vistilla

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento la valo de Mogán bazigis sian ekonomion en agrikulturo kaj brutobredado por viveltenado. Fine de la 19-a jarcento, Mogán suferis krizon, same kiel la tuta insulo, pro agrikulturaj malfacilaĵoj, troa fiska premo, administracia misordo kaj ŝuldoj ĉe lokaj pruntistoj. Multaj lokanoj elmigris ĉefe al Ameriko kaj precize al Kubo. Tio ŝanĝiĝis kiam angla entrepreno enkondukis kultivojn de tomatoj kaj bananoj, al kio aldoniĝis industrio de fiŝosaligo.

Aktuale en agrikulturo gravas ankaŭ aliaj tropikaj kultivoj kiel mangoj, avokadoj, kaj gujavoj, krom la moderklimataj oranĝoj. Fiŝkaptado plue estas grava enspezofonto. Tamen ekde la 1970-aj jaroj turismo, ĉefe pro la strandoj, estas plej grava rimedo en la municipo.[11] Mogán havas 43 956 turismajn loĝejajn lokojn, kio estas 25,65% de la totalo de la insulo. El tio, 16 440 estas en hoteloj kaj 27 516 eksterhotele​,[12] kie gastas turistoj diversdevenaj, sed ĉefe el Germanio, Britio kaj Nordio. La sportaj havenoj havigas oportunojn por tre diversaj maraktivecoj, dum ankaŭ la montaj areoj ebligas aliajn naturajn sportojn.

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[13]

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

  • Lomo de los Gatos (BIC)
  • Cañada de la Mar (BIC)
  • Lomo de las Camellitas (BIC)
  • Castilletes de Tabaibales (BIC)
  • Cogolla de Veneguera (BIC)
  • Monto Tauro
  • Casas de Albariánez
  • Majada Alta
  • Casillas del Molino
  • Almogarén de Santidad
  • Llanos de Gamona
  • Grotoj Empalizada kaj Péndulo
  • Cañada del Toscón
  • Paredón de los Antiguos Canarios

Preĝejoj kaj civilaj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de San Antonio de Padua
  • Molino Quemado (BIC)
  • Casa del Curado
  • Pagos de Pie de la Cuesta kaj Casas de la Vistilla
  • Casas de Veneguera
  • Gudrofornoj sur la deklivoj de montoj Inagua, Los Hornos kaj Tauro

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Montaro Tauro
  • Pinaro Pajonales

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. Wölfel, Dominik Josef (1965). Monumenta Linguae Canariae. Die Kanarischen Sprachdenkmäler. Eine Studie Zur Vor- und Frühgeschichte Weißafrikas [Monumenta Linguae Canariae. La monumentoj de la kanaria parolmaniero. Studo pri prahistorio kaj historio de Blanka Afriko] (en germana). Graz: Akademische Druc.
  4. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  5. «Descubre Mogán». Oficiala retejo de Turismo de Gran Canaria. Konsultita la 7an de novembro 2018.
  6. 6,0 6,1 6,2 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  7. 7,0 7,1 7,2 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  8. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  9. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  10. 10,0 10,1 10,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  11. «Mogán. Turismo Gran Canaria».
  12. Análisis de la estructura del sector alojativo en la isla de Gran Canaria
  13. «Descubre». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 28an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mogán en la hispana Vikipedio.