Los Realejos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Realejos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37 207  (2023) [+]
Loĝdenso 653 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 21′ N, 16° 36′ U (mapo)28.35-16.6Koordinatoj: 28° 21′ N, 16° 36′ U (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Realejos (Kanariaj insuloj)
Los Realejos (Kanariaj insuloj)
DEC
Los Realejos
Los Realejos
Situo de Los Realejos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Realejos [+]
vdr

Los Realejos [losreaLEĥos] estas urbo kaj municipo en la nordo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas Los Realejos mem je 327 m.s.m. La nuntempa municipo formiĝis per la kunigo, meze de la 20-a jarcento, de la ĝistiamaj municipoj Realejo Alto kaj Realejo Bajo.[2]​ Kun la najbaraj municipoj La Orotava kaj Puerto de la Cruz, ĝi formas la Metropolan Areon Valle de La Orotava kun 108 721 loĝantoj (2019).[3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Los Realejos en la insulo Tenerifo.

Los Realejos estas en la nordo de la insulo Tenerifo, en parto de la valo de La Orotava, je 41 kilometroj de la provinca ĉefurbo, Santa Cruz de Tenerife. La municipa ĉefurbo estas Los Realejos mem je 327 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Puerto de la Cruz (nordoriente), La Orotava (oriente, sude kaj sudokcidente) kaj San Juan de la Rambla (okcidente); norde estas Atlantika Oceano.[4]

Los Realejos posedas areon de 57,5 km², estante la 12a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 20a de la provinco.[5] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[4] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel El Cabezón kun 2 166 m.s.m.​[4] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj en la supra zono (Cerrudo, Palo Blanco, Godínez, Los Príncipes, Madre Juana, La Torre, El Roque kaj Ruiz).[6]

Torentejo Barranco de Ruiz.

La municipo enhavas parton de la Protektita Pejzaĝo Campeches, Tigaiga y Ruiz, de la Loko de Scienca Intereso Barranco de Ruiz, de la Nacia Parko de Teide, kaj de la Natura Parko Corona Forestal,[7] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8] Krome en la municipa teritorio estas la Protektita Pejzaĝo Rambla de Castro kaj la natura monumento Montaña de los Frailes.

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pinar».[4]​ Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel tamarikoj, juniperoj, eŭforbioj, salikoj, hiperikoj, pinoj, palmoj kaj elstare monumentaj ekzempleroj de drakarboj kaj arbuto.[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[10] La loknomo Los Realejos estis kreita en 1954[11]​ je la kunigo de la municipoj Realejo Alto kaj Realejo Bajo (Supra kaj Malsupra). Tiuj nomoj estis derivita de la termino "realejo" kiel «armea aŭ milita kampadejo», por tiu de la konkeristoj en la lasta fazo de la konkero de la insulo en 1496.[12]​ Alia hipotezo proponas, ke la termino Realejos deriviĝas de ambaŭ kampadejoj de la militantoj: Realejo Alto estus la kampadejo de la konkeristoj, dum Realejo Bajo estus tiu de guanĉoj.[13]

Drakarbo de San Francisco.

Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[14] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La disdonadon de tereno oni faris en 1499, post la konkerfino, kaj en tiama Realexo la fekundajn terojn alproprigis la Adelantado Alonso Fernández de Lugo kiu en sia bieno enkondukis la kultivon de sukerkano.[15] La jaron 1499 (terdisdonado) oni konsideras la fondojaro de facto de Realejo de Abajo, ĉefe kiam la Adelantado Alonso Fernández de Lugo alportigis loĝantojn el Gran Canaria por labori en sia sukerfabriko.

En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. Laŭlonge de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazis pluraj demarŝoj cele al la kunfandigo de ambaŭ municipoj kaj sekvaj kontraŭdemarŝoj fare de la opoziciantoj al tiu decido, ĝis la definitiva kunigo en 1954.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santiago.
Iama urbodomo, nuna biblioteko.

La municipo havis 37 970 loĝantojn je 2013, tial estante la 7a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[16]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis 38 000 loĝantoj en 2010. Poste la loĝantaro stagnis. Junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Los Realejos dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[16]
Loĝloko
Loĝantoj
Cruz Santa 4298
Icod el Alto 6218
Toscal - Longuera 6793
Montaña-Zamora 1041
Palo Blanco-Llanadas 2842
Los Realejos (municipa ĉefurbo) 17 628
TOTALO 38 820

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, cerealoj, bananoj, fruktoj kaj vitoj (vino)), kiu estas ĉefe por memkonsumado. Estas ankaŭ iom da brutobredado (ĉefe kaproj). Estas pluraj ruraj gastejoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Strando Castro.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[4]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[17]

  • Arkeologiaj kuŝejoj guanĉaj.
  • Historia Ensemblo Realejo Alto.
  • Historia Ensemblo Realejo Bajo.
  • Historia Ensemblo San Agustín.
  • Preĝejo de Santiago.
  • Preĝejo Ntra. Sra. de la Concepción.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano.
  • Ermitejo de Sankta Petro.
  • Pluraj preĝejoj kaj kapeloj.
  • Bienoj eĉ de la 16-a jarcento antaŭen.
  • Muelejoj de gofio.
  • Strandoj, rigardejoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. [losrealejos.es/el-municipio/historia/fusion-de-realejo-alto-y-realejo-bajo/ «Fusión municipal».] Retejo de la municipo de Los Realejos. Konsultita la 30an de oktobro 2014.
  3. «Ficha detallada con las GAU de España». Arkivita el originalo la 5an de oktobro 2020. Konsultita la 4an de januaro 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  5. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  6. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  7. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  8. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  9. Cabildo Insular de Tenerife (eld.). «Árboles monumentales». Konsultita la 30an de oktobro 2014.
  10. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  11. Dekreto de 23a de decembro 1954, publikigita en la Gazeta (iama BOE) Dekreto
  12. Espinosa, de, Fray Alonso (1967). «VIII». En A. Cioranescu, eld. Historia de Nuestra Señora de Candelaria. Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones. p. 41. ISBN 84-400-3645-0.
  13. Rumeu de Armas, Antonio (1975). «XIII». La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Santa Cruz de Tenerife: Aula de Cultura de Tenerife. p. 295. ISBN 84-500-7108-9.
  14. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  15. LA IGLESIA DE SANTIAGO DE TAORO: REALEJO VIEJO
  16. 16,0 16,1 16,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  17. «Los Realejos». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los Realejos en la hispana Vikipedio.