San Juan de la Rambla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Juan de la Rambla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 908  (2023) [+]
Loĝdenso 237 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 24′ N, 16° 39′ U (mapo)28.393102055556-16.649166666667Koordinatoj: 28° 24′ N, 16° 39′ U (mapo) [+]
Alto 393 m [+]
Areo 20,67 km² (2 067 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Juan de la Rambla (Kanariaj insuloj)
San Juan de la Rambla (Kanariaj insuloj)
DEC
San Juan de la Rambla
San Juan de la Rambla
Situo de San Juan de la Rambla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Juan de la Rambla [+]
vdr

San Juan de la Rambla [sanĤUAN delaRAMbla] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas San José je 390 m.s.m. La loknomo San Juan de la Rambla (Sankta Johano de la Torentodeklivo) estas devena el du originaj loĝlokoj nome San Juan kaj La Rambla; ambaŭ konceptoj aperas en la municipa blazono: ŝafo kiel simbolo de Sankta Johano kaj akvo kiel simbolo de la torentorojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Juan de la Rambla en la insulo Tenerifo.

San Juan de la Rambla estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas San José je 390 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Los Realejos (oriente), La Orotava (sude) kaj La Guancha (okcidente); norde estas Atlantika Oceano.[2]

San Juan de la Rambla posedas areon de 20,67 km², estante la 27a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 48a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Risco de la Fortaleza kun 2 163 m.s.m.​[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj en la supra zono.

Las Aguas, ĉe la marbordo.

La municipo enhavas parton de la Protektita Pejzaĝo Campeches, Tigaiga y Ruiz, de la Loko de Scienca Intereso Barranco de Ruiz, de la Nacia Parko de Teide, kaj de la Natura Parko Corona Forestal,[4] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[5]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pinar».[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Icod. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6]

Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[7] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. En la zono de San Juan setliĝis komence de la 16-a jarcento la portugala kolono Martín Rodríguez, kiu konstruis ĉirkaŭ 1530 ermitejon honore al sankta Johano Baptista. Ĉirkaŭ la ermitejo setliĝis multaj posteuloj de Martín Rodríguez kaj aliaj familioj cele al la kvalito de la teroj kaj mildeco de la klimato.[8][9]

En 1768 la reĝo Karolo la 3-a kreis la postenojn de lokaj magistratoj.[10]

En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano en San Juan.
Ermitejo ĉe La Rambla.

La municipo havis 4 828 loĝantojn je 2019, tial estante la 26a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 31a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[11]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis 5 000 loĝantoj en 1970. Poste la loĝantaro stagnis. Temas pri maljuna loĝantaro, dum junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

San Juan de la Rambla dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[11]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[11]
Loĝloko
Loĝantoj
Las Aguas 399
La Rambla 135
Las Rosas 676
San José 1.733
San Juan de la Rambla 785
La Vera 1.100
TOTALO 4.828

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, fruktoj kaj vitoj (vino)), kiu estas ĉefe por memkonsumado. Estas ankaŭ iom da iama brutobredado (same por memkonsumado).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Gofimuelejo de Risco de las Pencas.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[2]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[12]

  • Historia Ensemblo Villa de San Juan de la Rambla
  • Preĝejo de Sankta Jozefo.
  • Etnologia loko Muelejo de Gofio de Risco de las Pencas.
  • Historia Loko Barrio de Los Quevedos.
  • Arkeologia Zono Klifoj de San Juan de La Rambla kaj deklivaroj de Chaurera kaj Ruiz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  5. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  6. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  7. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  8. Ayuntamiento de la Villa de San Juan de la Rambla. «La Villa». Retejo de la municipo de San Juan de la Rambla.
  9. Cabildo Insular de Tenerife. [www.todotenerife.es/es/article/show/327/san-juan-de-la-rambla-igl-de-s-j-bautista «San Juan de la Rambla - Igl. de S.J. Bautista».] todo Tenerife.
  10. Suárez Grimón, Vicente J. (1996). «La génesis de los Ayuntamientos modernos en Canarias». Arkivigite je 2022-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Boletín Millares Carlo (Las Palmas de Gran Canaria: Universidad Nacional de Educación a Distancia. Centro Asociado de Las Palmas) (15): 031-049. ISSN 0211-2140.
  11. 11,0 11,1 11,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  12. «San Juan de la Rambla». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Juan de la Rambla en la hispana Vikipedio.