Vilaflor de Chasna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vilaflor)
Vilaflor de Chasna
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38613
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 823  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 10′ N, 16° 38′ U (mapo)28.1590955-16.6365027Koordinatoj: 28° 10′ N, 16° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 414 m [+]
Areo 56,26 km² (5 626 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vilaflor de Chasna (Kanariaj insuloj)
Vilaflor de Chasna (Kanariaj insuloj)
DEC
Vilaflor de Chasna
Vilaflor de Chasna
Situo de Vilaflor de Chasna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vilaflor [+]
vdr

Vilaflor de Chasna [bilaFLOR deĈASna] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la insulo Tenerifo, sed sen aliro al la maro.

La municipa ĉefurbo estas Vilaflor de Chasna mem je 1 414 m.s.m.

La loknomo "Chasna" devenas el la pasinteco de guanĉoj, pri kio oni sugestis tradukojn al "ŝtupo".[2][3] Popola legendo atribuas al kastilia konkerinto la devenon el la loknomo el frazo «¡Vi la flor de Chasna!» (Mi vidis la floron de Ĉasna) kiam li enamiĝis de guanĉa junulino dum la konkero, post kio li mortis pro amdoloro perdinta ŝin.[4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilaflor de Chasna en la insulo Tenerifo.

Vilaflor de Chasna estas en la suda parto de la insulo Tenerifo sen alireblo al la maro. La municipa ĉefurbo estas Vilaflor de Chasna mem, je 1 414 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Arona (sude), San Miguel de Abona (sudoriente), Granadilla de Abona (oriente), Adeje (okcidente) kaj La Orotava norde.[5] Ĝi estas en montara regiono, estante unu el nur tri municipoj de la insulo, kun Tegueste kaj El Tanque, kiu ne havas marbordon.

Vilaflor de Chasna posedas areon de 56,26 km², estante la 13a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 22a de la provinco.[6] La municipa teritorio estas klina areo ĝis tre altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[5] La plej alta altaĵo estas 2 848 m.s.m. en areo Cortada del Diablo.​[5] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.

Trunka bazo de kanaria pino Pino Gordo.

Vilaflor konservas gravajn etendojn de kanaria pino, Pinus canariensis, el proksime al la urba kerno ĝis 2 370 m.s.m., kie ekaperas aliaj gravaj plantoj kiel Spartocytisus supranubius, Erysimum scoparium kaj Pterocephalus lasiospermus, el kiuj kelkaj endemioj. En la municipo elstaras kelkaj arboj katalogitaj kiel monumentaj nome: Pino Gordo, Pino Dos Pernadas, Pino de la Valo Ukanka, Pino Hoyitos kaj Pino Llanitos, krom aliaj de aliaj arbospecioj.

La municipo enhavas parton de la Nacia Parko Teide, de la Natura Parko Corona Forestal, de la Protektita Pejzaĝo Ifonche kaj de la Natura Monumento Montaña Colorada,[7] kiuj estas ankaŭ Speciala Konservozono, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Abona, sed ne permanenta setlejo. Ŝajne la areo estis grava zono por transmigra brutobredado. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9][10] Poste, en la teritorio loĝis hispanaj konkerintokolonoj sed ankaŭ guanĉoj en la altaj teroj fuĝintaj el la konkerintoj.[11] La torentejo Ĉasna estis limo inter la guanĉaj regnoj Abona kaj Adeje.

Urba kerno kaj apudaj pinaroj.

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ iom al agrikulturo). Dum la 17a kaj 18a jarcentoj okazis diversaj procesoj pro la terposedo. En 1613 oni fondis konventon de Aŭgustenanoj. En 1617 Granadilla apartiĝis el Vilaflor, kaj en 1639 ankaŭ Arico.

Ekde 1768 oni starigis sistemon de urbestroj.[12]​ Inter 1796 kaj 1798 apartiĝis Arona kaj San Miguel de Abona, dum Chiñama aliĝis al Granadilla, kaj tial la municipa teritorio de Vilaflor formiĝis je sia moderna etendo.​

En 1812 oni konstituis la municipon Vilaflor de Chasna per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En 1840 okazis murdo de markizo de la Fuente de Las Palmas, nome Alonso Fernando Chirino y del Hoyo Solórzano fare de lokanoj, kiel rezulto de longa jurproceso pri la terposedado.

Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo, helpita de la nove konstruitaj ŝoseoj (kelkaj fare de politikaj malliberuloj dum la frankisma diktaturo).[13] En la 1970-aj jaroj novaj infrastrukturoj helpis la disvolvigon de turismo: oni malfermis aŭtoŝoseojn kaj estis ekfunkciigita la Flughaveno Tenerifo Suda.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 1 767 loĝantojn je 2021, estante la malplej loĝata municipo kaj de la insulo Tenerifo kaj la 52a de la provinco.[14]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante ĝis mezo de la 20-a jarcento ĝis preskaŭ 2 000 loĝantoj, sed poste malaltiĝis ĝis 1 500 en la 1980-aj jaroj kaj poste kreskiĝis ĝis nunaj preskaŭ 1 800 loĝantoj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Vilaflor de Chasna dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[14]

Preĝejo de Sankta Petro.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[14]
Loĝloko
Loĝantoj
La Escalona 565
Jama 115
Trevejos 31
Vilaflor (municipa ĉefurbo) 1 004
TOTALO 1 715

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado. Ĉefe oni kultivas nun vitejojn kaj terpomojn.

Ankoraŭ estas agrikulturo, sed lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉe la marbordo; krome estas industrio por enboteligo de akvo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sanktejo de Sankta Frato Petro.
Arkoj de la muelejo.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[15]

  • Elstaras la preĝejo de Sankta Petro.
  • Domego de Soler.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo.
  • Akvomuelejo.
  • Domaro Casas Altas (popola arkitekturo kaj rura etoso) kunhavita kun Arona.
  • Rigardejoj de San Roque, Pino Gordo kaj La Montañeta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Pérez Pérez, Buenaventura (2007). La Toponimia Guanche (Tenerife). Nueva aportación a la lingüística aborigen de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Ediciones Idea. p. 68. ISBN 978-84-83823-28-6.
  3. Reyes, Ignacio (4a de aŭgusto 2012). «Chasna». Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Arkivita el originalo la 1an de februaro 2014. Konsultita la 11an de marto 2013.
  4. Berthelot, Sabino (2004). Primera estancia en Tenerife (1820-1830). Santa Cruz de Tenerife: Idea. ISBN 84-964-0748-9. «He leído en nuestras viejas crónicas que en 1496, cuando la conquista de Tenerife, los guanches atrincherados en estas montañas, defendieron largo tiempo su independencia. Pedro de Bracamonte, uno de los capitanes de Alonso de Lugo, en el curso de una descubierta hasta el barranco de Chasna se encontró con una doncella indígena, la que consiguió evadirse después de varios días de cautiverio. El castellano, seducido por los encantos de la bella fugitiva, no pudo soportar su pérdida y se echó al campo en completo estado de locura. Cuantos cuidados le prestaron sus compañeros de armas no sirvieron para devolverle la razón. Poseído por la evocación de la joven guanche, atormentada su imaginación por el amoroso recuerdo, murió después de tres meses de sufrimientos. "Vi la Flor de Chasna", era su lastimoso grito. »
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  6. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  7. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  8. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  9. Mederos Martín, Alfredo; Escribano Cobo, Gabriel (2004). «Hábitat aborigen en cuevas artificiales del sur de Tenerife (Arico-Granadilla)». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (50). ISSN 0570-4065.
  10. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  11. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  12. Pérez Barrios, Carmen Rosa (1996). «Conflictividad local en torno a la Escribanía de Vilaflor o de las Bandas de Abona (1827-1837)». Boletín Millares Carlo (15). ISSN 0211-2140.
  13. García López, María Jesús (1990). «El crecimiento reciente de la industria turística en Tenerife (el ejemplo del sur de la isla). Hacia una aproximación a las características del fenómeno». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (36): 463-490. ISSN 0570-4065.
  14. 14,0 14,1 14,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  15. «Vilaflor de Chasna». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vilaflor de Chasna en la hispana Vikipedio.