Icod de los Vinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Icod de los Vinos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 971  (2023) [+]
Loĝdenso 250 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 21′ N, 16° 42′ U (mapo)28.35-16.7Koordinatoj: 28° 21′ N, 16° 42′ U (mapo) [+]
Alto 235 m [+]
Areo 95,9 km² (9 590 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Icod de los Vinos (Kanariaj insuloj)
Icod de los Vinos (Kanariaj insuloj)
DEC
Icod de los Vinos
Icod de los Vinos
Situo de Icod de los Vinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Icod de los Vinos [+]
vdr

Icod de los Vinos [iKOD delosBInos] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La municipa ĉefurbo estas Icod mem je 233 m.s.m. La loknomo Icod de los Vinos estas fama kiel hejmo de la same fama drakarbo Drago milenario de Icod de los Vinos, unu el ĉefaj simboloj de la insulo Tenerifo, kiu fakte videblas en la dekstra vertikala duono de la municipa blazono. La antikva urba kerno estis deklarita "Havaĵo de Kultura Intereso" pro sia historia gravo kaj pro hejmigo de komerca zono, komplementaj al tiuj de la lafozono.

La municipo havas sian nomon el tiu de la administracia ĉefurbo, kiu siavice devenas de la guanĉa regno antaŭa al la konkero fare de kastilianoj en la 15-a jarcento. Icod estas tial loknomo de guanĉa deveno, kun signifo laŭ kelkaj fakuloj de 'incendio'.[2][3] Siaflanke, la kromaĵo «de los Vinos» (de la Vinoj) estis aldonita de la novaj eŭropdevenaj loĝantoj jam ekde la dua duono de la 16-a jarcento, pro la gravo de la vinproduktado de la areo.[4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Icod de los Vinos en la insulo Tenerifo.

Icod de los Vinos estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Icod de los Vinos, je 233 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Santiago del Teide (sudokcidente), Garachico (okcidente), La Guancha (oriente) kaj La Orotava (sudoriente); norde estas Atlantika Oceano.[5]

Icod de los Vinos posedas areon de 95,91 km², estante la 9a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 14a de la provinco.[6] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[5] La plej alta altaĵo estas la norda deklivaro de Teide, en la altaĵo konata kiel Cerro de las Chajoras je 2 755 m.s.m.​[5] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun abunda arbaro de kanaria pino Pinus canariensis ĝis la maro, kun preskaŭ 10 kilometroj de marbordo.

La drakarbo.

La municipo enhavas parton de la natura monumento kaj Nacia Parko de Teide, de la Natura Parko Corona Forestal, de la Speciala Natura Rezervejo Chinyero, kaj de la Protektita Pejzaĝo Acantilados de La Culata,[7] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8]

La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pinar».[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Icod. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9] Ĉe la Arkeologia Zono de la Groto de los Guanches en tiu municipo oni trovis la plej antikvajn restaĵojn de Kanarioj (6-a jarcento a.n.e.[10]​ Aliflanke, en la grotoj de Don Gaspar oni trovis vegetalajn restaĵojn de karbigitaj semoj de tritiko, sekalo kaj faboj.[11] Tiu trovitaĵo pruvus la ekzistadon de agrikulturo en la insulo Tenerifo en tempo de guanĉoj.[12]​ Laŭ parola tradicio de la posteuloj de la guanĉoj registrita de la monaĥo Fray Alonso de Espinosa, Icod estis la unua setlejo de la insulo kien venis ses dek personoj.[13]

Preĝejo de Sankta Marko.

Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj,[14] precize en la zono nune konata kiel Las Angustias ĉar en la areo de la torento Caforiño estis granda alvokvanto dum la tuta jaro. Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj, krom estis grava sukerfabriko, kiu dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj prosperis pere de la haveno de apuda Garachico, tiam la ĉefa haveno de la insulo, el kiu surmariĝis ŝipoj transportantaj vinon kaj sukeron al Ameriko kaj al Eŭropo, kio rezultis en ekonomia progreso.

De la 5a ĝis 14a de majo 1706 okazis erupcio de la vulkano Montaña Negra aŭ Trebejo kiu damaĝis grandan parton de la teroj de la areo, kaj tute kaŝis la havenon de Garachico, koi malhelpis la ekonomian prosperon.[15] En 1768 la reĝo Karolo la 3-a kreis la postenojn de lokaj magistratoj.[16]

La 2an de majo 1798 okazis la plej grava incendio de la historio de Icod. Ĝi detruis 20 domojn, la urbodomon, stokejon kaj aliajn publikajn instalaĵojn. En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro serĉado de akvo el putoj kaj horizontalaj galerioj, kio rezultis en prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Placo.

La municipo havis 23 316 loĝantojn je 2020, tial estante la 11a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj ankaŭ en la provinco Santa Cruz de Tenerife, kaj la 22a de la regiona insularo Kanarioj.[17]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis preskaŭ 25 000 loĝantoj en 1970, poste pro ekonomia kaj demografia disvolviĝo de aliaj lokoj en la nordo kaj sudo de la insulo, iom malkreskiĝis ĝis nunaj ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj. Temas pri maljuna loĝantaro, dum junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Icod de los Vinos dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[17]

Loĝlokoj de Icod de los Vinos.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[17]
Loĝloko
Loĝantoj
El Amparo 787
Buen Paso 2 129
Icod de los Vinos (municipa ĉefloko) 6 942
Las Cañas 241
Cueva del Viento 2 636
La Florida 504
Fuente la Vega 626
La Mancha 3 312
San Felipe 2 213
San Marcos 751
Santa Bárbara 1 795
La Vega 1 380
TOTALO 23 316

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo

La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (bananoj, aliaj fruktoj kaj vitoj (vino)), ĝis la 1950-aj jaroj estis ĉefe por memkonsumado.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[18]

  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj.
  • Tipa arkitekturo en urba kerno.
  • Preĝejo de Sankta Marko (kun muzeo de religia arto) ĉe la placo Andrés de Lorenzo Cáceres (drakarbo kaj statuo de José Antonio Páez venezuela sendependisto posteulo de ikodano), placo Pila (ĉefa centro kun domegoj), Konvento de Sankta Francisko (nuna biblioteko, fontano de Neptuno), Dom-muzeo Emeterio Gutiérrez Albelo, Preĝejo de Sankta Aŭgusteno, Domego de familio Cáceres (novklasika), ermitejo de Sankta Antonio de Padovo kaj ermitejo de Angustias.
  • Cueva del Viento, vulkandevena 17-km-a tuvoforma Groto de Vento.
  • Strando Sankta Marko, de nigra sablo kun malgranda fiŝkapta haveneto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Pérez Pérez, Buenaventura (2007). La Toponimia Guanche (Tenerife). Nueva aportación a la lingüística aborigen de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Ediciones Idea. ISBN 978-84-83823-28-6.
  3. Reyes, Ignacio (2a de septembro 2012). «Icod». Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Arkivita el originalo la 19an de oktobro 2014. Konsultita la 14an de oktobro 2014.
  4. Historia Arkivita la 18an de oktobro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de Icod de los Vinos.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  6. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  7. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  8. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  9. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  10. Arco Aguilar, Marcelino J. del; Arco Aguilar, María del Carmen del; Arco Aguilar, María Mercedes del; Atiénzar Armas, Emilio; González Hernández, Cecilia; Rosario Adrián, María Candelaria (2000). «El menceyato de Icod en el poblamiento de Tenerife. D. Gaspar, Las Palomas y Los Guanches. Sobre el poblamiento y las estrategias de alimentación vegetal entre los guanches». Eres. Arqueología/Bioantropología (Santa Cruz de Tenerife: Museo Arqueológico de Tenerife) (9): 67-129. ISSN 1130-6572.
  11. Cueva de Don Gaspar Alirita la 6an de septembro 2023.
  12. Protohistoria de Tenerife Alirita la 6an de septembro 2023.
  13. Espinosa, de, Fray Alonso (1967) [1594]. A. Cioranescu, eld. Historia de Nuestra Señora de Candelaria. Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones. pp. 33, 123. ISBN 84-400-3645-0.
  14. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  15. Erupciones históricas en Tenerife Konsultita la 31an de julio 2023.
  16. Suárez Grimón, Vicente J. (1996). «La génesis de los Ayuntamientos modernos en Canarias». Arkivigite je 2022-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Boletín Millares Carlo (Las Palmas de Gran Canaria: Universidad Nacional de Educación a Distancia. Centro Asociado de Las Palmas) (15): 031-049. ISSN 0211-2140.
  17. 17,0 17,1 17,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  18. «Garachico». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Icod de los Vinos en la hispana Vikipedio.