Perinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perinto (antikve-greke ἡ Πέρινθος) estis granda kaj floranta urbo de antikva Trakio, sur Antaŭponto. Laŭ Johano Tzetzes, ĝi havis en antaŭa periodo la nomon Migdonia (Μυγδονία). Ĝi kuŝas 35 km okcidente de Selimbria kaj 90 km okcidente de Bizanco, sur malgranda duoninsulo de la golfeto kiu portas ĝian nomon, kaj estis konstruita kiel amfiteatro, sur la deklivo de monteto. Ĝia loko estas apud la nuntempa urbo Marmaraereğlisi, en Turkio.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Perinthus en la angla Vikipedio.