Neoptolemo la 1-a (Epiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dio Pozidono kaj Olimpia, filino de Neoptolemo, en medaliono.

Neoptolemo la 1-a de Epiro (greke Νεοπτόλεμος Α' Ηπείρου) (370–357 a.K.) estis greka reĝo de Epiro kaj filo de Alcetas la 1-a, kaj patro de Troas, Aleksandro la 1-a kaj de la reĝino Olimpia. Li estis patrinflanka avo de Aleksandro la Granda.[1]

Li postulis ke li estas descendanto de la heroo Akilo kaj de la reĝo Likomedo, kaj ankaŭ la imperiestro Karakalo postulis ke li estas descendanto de Neoptolemo la 1-a.

Olimpia estis origine konata kiel Poliksena. Eble estis Neoptolemo kiu donis al ŝi tiun nomon.

Lia nomo Neoptolemo signifas "nova milito".[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Classical Dictionary, Containing a Copious Account of All the Proper Names de John Lemprière
  2. Name of Neoptolemus