Olimpia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olimpia
Persona informo
Naskiĝo Dato ne konata
en Passaron
Morto
en Pydna
Mortokialo ŝtonumado
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Makedonio
Familio
Patro Neoptolemo la 1-a
Frat(in)oj Aleksandro la 1-a • Troas
Edz(in)o Filipo la 2-a de Makedonio
Infanoj Aleksandro la GrandaKleopatro de Makedonio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Olimpia (greke Ὀλυμπιάς, [olympiAs], ĉ. 375–316 a.K.[1]) estis filino de la reĝo Neoptolemo la 1-a (Epiro), nome la kvara edzino de la reĝo de Macedonio, Filipo la 2-a, kaj patrino de Aleksandro la Granda. Ŝi estis entuziasma membro de la orgiema serpent-adora kulto de Dionizo, kaj estis sugestita de la biografo de la 1a jarcento nome Plutarko, ke eble ŝi dormis kun serpentoj.[2]

Imperiromia medaliono kun Olimpia: parto de la serio de la 3a jarcento kiu reprezentas la imperiestron Karakalo kiel descendinto de Aleksandro la Granda.[3]

Ties geedzeco estis tre malserena; la malstabileco de Filipo kaj la ĵaluzo de Olimpia kondukis al kreska malkonsento, kio malboniĝis kiam en 337 a.K. Filipo edziĝis al nobela macedonino, Kleopatra, kiu ricevis la nomon Eŭridice el Filipo kaj kiu estis nevino de Attalo. Tiu geedziĝo okazigis problemojn inter Filipo, Olimpia kaj Aleksandro. Olimpia iris en volonta ekzilo en Epiron kun sia filo Aleksandro, kiu restis kun ŝi, ĉe la Molosia kortego de ŝia frato Aleksandro la 1-a de Epiro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olympias Queen of Macedonia. www.american-pictures.com. Alirita 2009-07-30.
  2. "The nonsense about the snakes" devenas el la verko de Plutarko nome Vivo de Aleksandro (2.6), laŭ la verko de Robin Lane Fox, nome Alexander the Great 1973:26 kaj noto p. 504; Fox sugestas ke la serpent-aludo temis pri stuprum referencita de Justino 9.5.9.
  3. Thewalters.org Medallion with Olympias · The Walters Art Museum · Works of Art. Part of three browsing collections. Creator: Roman. Medium: Coins & Medals. Location: Ancient Treasury. Alirita 20 August 2012. “Together with 59.1 and 59.3, this piece is part of a series of large gold medallions that was commissioned to honor Emperor Caracalla, representing him as the descendant of Alexander the Great. These medallions, found at Aboukir in Upper Egypt, demonstrate the artistry and technical prowess achieved by an imperial mint, perhaps that of Ephesus or Perinthus (both cities in western Asia Minor). Olympias, mother of Alexander the Great, is depicted here in profile. The back shows a "nereid" (sea nymph), perhaps Thetis, the mother of Achilles, riding on a hippocamp, a mythical sea-creature. Thus, the medallion forms part of a double comparison: Caracalla is compared to Alexander, the conqueror of the East; Alexander is compared to Achilles, a hero of the Trojan War.”.