Araĥozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta Araĥozion.
Aleksandro la Granda kun grekaj trupoj en Araĥozio (329 a.n.e.)

AraĥozioAraĥosia (antikve-greke Ἀραχωσία Araĥōsíā), aŭ Haraŭvatis (en malnovpersa lingvo: 𐏃𐎼𐎢𐎺𐎫𐎡𐏁 Harauvatiš), estis satrapio de la Aĥemenida Imperio. Centrita ĉefe ĉirkaŭ la rivero Arghandab, alfluanto de Hilmend, etendiĝis tiom for orienten kiel ĝis la Indus-rivero. La pers-lingva nomo de la satrapio estas la etimologia ekvivalento de Sárasvatī en veda sanskrito. En greka, la nomo de la satrapio estas derivita el Araĥōtós, grek-lingva nomo de la Arghandab rivero. Ĉirkaŭ la jaro 330 a.n.e., Aleksandro la Granda komisis la konstruadon de Aleksandropolo Araĥozia kiel nova ĉefurbo jam ene de la Makedonia Imperio. Ĝi estis konstruita sur la pinto de pli frua persia militfortikaĵo post la konkero de Persio fare de Aleksandro, kaj estas la loko de la nuna Kandaharo en Afganio.

Araĥozio limis kun Drangiano okcidente, kun Paropamisadai norde, kun Hinduŝo (Hindio) oriente, kaj Gedrozio sude.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Greatrex, Geoffrey; Lieu, Samuel N. C. (2002). The Roman Eastern Frontier and the Persian Wars (Part II, 363–630 AD). New York, New York and London, United Kingdom: Routledge (Taylor & Francis). ISBN 0-415-14687-9.
  • Pourshariati, Parvaneh (2008). Decline and Fall of the Sasanian Empire: The Sasanian-Parthian Confederacy and the Arab Conquest of Iran. London and New York: I.B. Tauris. ISBN 978-1-84511-645-3.
  • Zarrinkub, Abd al-Husain (1975). "The Arab conquest of Iran and its aftermath". The Cambridge History of Iran, Volume 4: From the Arab Invasion to the Saljuqs. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–57. ISBN 978-0-521-20093-6.
  • Morony, M. (1986). "ʿARAB ii. Arab conquest of Iran". Encyclopaedia Iranica, Vol. II, Fasc. 2. pp. 203–210.

Vogelsang, W. J. (2003). "HERAT ii. HISTORY, PRE-ISLAMIC PERIOD". Encyclopaedia Iranica, Vol. XII, Fasc. 2. pp. 205–206.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arachosia en la angla Vikipedio.