Sarasvati (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarasvati (rivero)
mita rivero
Bazaj informoj
Longeco 0 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj [[]]
vdr

Rivero Sarasvati (Sanskrita: सरस्वती नदी - transskribite: sárasvatī nadī) estis unu el la plej gravaj riveroj de Antikva Hindio. Ĝi sekiĝis.

Ĝi estis menciita en vedaj Hindu-tekstoj kaj laŭ tiuj rivero Sarasvati fluis tra partoj de okcidenta kaj norda Hindio, inter riveroj Jamuna (oriente) kaj Satleĝo (okcidente) kaj kunfluis kun Jamuna-rivero ĉe Allahabad. En postaj vedaj tekstoj estas priskribata, ke la rivero sekiĝis en la dezerto.

La diino Sarasvati estis origine personigo de tiu rivero kaj nur poste ricevis sendependajn atributojn kaj signifon.

La plimulto de la sciencistoj opinias, ke Sarasvati estas la Ghaggar-Hakra Rivero. Aliaj sciencistoj tamen identigas Sarasvati kun unu aŭ alia de pluraj riveroj en la Hinda subkontinento, kiuj malaperas en dezerto, ekzemple Helmond-rivero aŭ .

Hodiaŭaj Sarasvati-riveroj:

  • Malgranda rivero Sarasvati (Sarsuti), kiu fluas en la Ghaggar riveron.
  • Sarasvati fontas en Aravali-montaro en Raĝasthano, malaperanta en Rann de Katĉo.
  • Sarasvati en Bengalio, eksa alfluo al Hooghly River, kiu sekiĝis en la 17-a jarcento.

Tektona moviĝo[redakti | redakti fonton]

Praktika esplorado de la 19-a kaj 20-a jarcentoj samkiel novaj satelitfotoj montras ke Ghaggar-Hakra rivero havis Satleĝon kaj Jamunon kiel flankriverojn. Geologiaj ŝanĝoj fluigis Satleĝon al rivero Induso kaj Jamunon al rivero Gango. Tiel la iam grandega Ghaggar-Hakra (kies delton supozeble markas la salaj marĉoj de Rann de Katĉo) ne plu ricevis sufiĉe multan akvon por atingi la oceanon kaj sekiĝis en dezerto Tar.

Restas demandoj, ĉar geologiistoj taksas tiun ŝanĝon okazinta inter 5000 kaj 3000 a.K. - tio ne bone kongruas kun la priskriboj en Rigvedo, kiu datiĝas de ĉ. 1750 - 1200 a.K.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]