Abdalonimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdalonimo
Persona informo
Naskiĝo
en Cidono
Morto
Ŝtataneco Fenicio vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AbdalonimoAbdalonymus (antikve-greke Ἀβδαλώνιμος; en fenica: 𐤏𐤁𐤃𐤀𐤋𐤍𐤌, latinigite: ʿAbd-ʾĪlōnīm, laŭvorte 'Servisto de la plej altaj dioj') estis fenicia botanikisto kaj ĝardenisto de reĝa deveno, kiu iĝis reĝo de Cidono kun Aleksandro la Granda en la jaro 332 a.n.e.

Post Aleksandro konkeris Cidonon, li rajtigis Hefestionon nomumi tiean reĝon. Li proponis tion al la du fratoj kun kiuj li estis kunloĝinta, sed ili malakceptis, ĉar laŭ iliaj leĝoj nur reĝu iu de reĝa deveno. Anstataŭe, ili nomumis Abdalonimon, kiu spite sian naskon estis falinta en malriĉon kaj devis vivteni sin per kultivado de fruktoĝardeno. Li klarigis, ke mankis al ambicio, kaj tial al Aleksandro plaĉis la nomumo.

Aleksandra Sarkofago.

La tiel nomata "Aleksandra Sarkofago", malkovrita ĉe Sidono kaj nune en la Istanbula Arkeologia Muzeo, estas tiele nomita ne ĉar oni pensas ke ĝi enhavis la restaĵojn de Aleksandro, sed ĉar ties basreliefoj priskribas Aleksandron kaj liaj kompanoj luktantaj kontraŭ la persoj kaj ĉasantaj. Origine oni pensis ke ĝi estis la sarkofago de Abdalonimo (m. 311 a.n.e.), nome reĝo de Sidono nomumita de Aleksandro tuj post la batalo de Iso en 331.[1] Tamen, pli ĵuse, oni sugestis ke ĝi povus dati el antaŭ la morto de Abdalonimo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1965) “The Portraits of Alexander”, Greece & Rome, Second Series 12.2, p. 183–188. doi:10.1017/s0017383500015345. 


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abdalónimo en la hispana Vikipedio.