Leonido de Epiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonido de Epiro
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo pedagogo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonido de Epiro (antikve-greke Λεωνίδας ο Ηπειρώτης) aŭ Leŭkonides (greke: Λευκονίδης), estis Iliria tutoro de Aleksandro la Granda. Li estis parenco de la patrino de Aleksandro, Olimpia, kaj tial oni fidis al li la ĉefan superrigardon al la edukado de Aleksandro en liaj plej fruaj jaroj, ŝajne antaŭ li iĝis studento de Aristotelo.

Leonido estis aŭstera kaj edukis la junan princon per lakona disciplino. Oni diris, ke li ekzamenis la kestojn kiuj enhavis la havaĵojn de lia edukato por kontroli ĉu Olimpia estis metinta ion kiu povu konduki lin al luksema vivmaniero. Estis du elstaraj kuirartoj (diris poste Aleksandro) per kiu Leonido servis lin — nome nokta piedirado por instigi lian matenmanĝon, kaj malabundan matenmanĝon por instigi lian vespermanĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Who's who in the age of Alexander the Great: prosopography of Alexander's empire (ISBN 978-1-4051-1210-9)
  • Fox, Robin Lane. (1973) Alexander The Great
  • Smith, William, eld. (1870). Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leonidas of Epirus en la angla Vikipedio.