Transkulturismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Transkulturismo estas koncepto, kiun origine vortumis la kuba esperantisto kaj antropologo Fernando Ortiz en 1947[1] por priskribi la fenomenon ke kulturoj influas unu la aliajn[2]. La koncepto transkulturismo, kontraste al interkulturismo kaj multkulturismo, deiras de la fakto ke kulturoj ne estas homogenaj, klare distingeblaj entoj, sed pli ofte estas interligitaj kaj miksitaj, precipe kiel rezulto de la tutmondiĝo. Transkulturismo priskribas precize ĉi tiun aspekton de la evoluo de klare distingeblaj individuaj kulturoj en tutmonda kulturo[3] en kiu la homoj sentas sin ĉehejme en pli ol unu kulturo.

La transkulturismo-koncepto kiel nova koncepto de kulturo estiĝis kiel respondo al manko de kontento pri konceptoj kiel multkulturismo kaj interkulturismo.

La transkultura aliro situigas sin 'trans' kulturoj: ĝi ebligas aliri nivelon pli taŭgan al interkultura plivaloro[4]. Transkulturismo implicas, ke kulturo ne haltas je la limoj de naciaj kulturoj, sed ke kulturo povas trovi konotaciojn kun aliaj kulturoj, iom kompareble kun la ekzotikaj fruktoj kiuj tutmondiĝas kaj en multaj lokoj de la mondo ne plu estas perceptataj kiel fremdaj pro la ĉiea ĉeesto sur la merkato. Transkulturismo respeguliĝas ankaŭ en la identeco de individuo kiu identigas sin kun pli ol unu kulturo.

La filozofo Wolfgang Welsch, parolante pri transkultura socio, diras ke nuntempaj kulturoj estas plejparte karakterizitaj de miksiĝo, penetrado kaj hibridiĝo kaj ke kulturoj jam ne havas la antaŭe prezentitan formon de homogeneco kaj aparteco.

Transkulturismo estas pli ol transiro de unu kulturo al alia; ĝi ne konsistas simple el akirado de alia kulturo (enkulturiĝo) aŭ de malvenko aŭ elradikigado de antaŭaj kulturoj (senkulturigo). Prefere, ĝi kunfandas tiujn konceptojn kaj plie ĝi portas la ideon de la sekva kreado de novaj kulturaj fenomenoj (novkulturigo). Fernando Ortiz ankaŭ nomis la gigantan efikon de la hispana koloniismo sur la indiĝenaj popoloj de Kubo "malsukcesa transkulturismo". Transkulturismo povas esti la sekvo de kolonia konkerado kaj submetiĝo, precipe en postkolonia epoko kiam indiĝenaj homoj luktis por sia propra senco de identeco.

Simple esprimite, transkulturismo eflektas la naturan tendencon de homoj (ĝenerale) solvi konfliktojn dum tempo, prefere ol pliseverigado de ili. (En la moderna kunteksto, kaj konfliktoj kaj konfliktosolvoj estas plifortigitaj per komunikado kaj transportado de teknologio – la antikva tendenco de kulturoj drivantaj aŭ restantaj dise anstataŭiĝis per pli fortaj tendencoj kunigantaj sociojn). Kie transkulturismo tuŝas etnecon kaj etnajn temojn, la esprimo "etnokonverĝo" foje estas uzata.

En ĝenerala signifo, transkulturismo kovras temojn kiel militon, etnan konflikton, rasismon, multkulturismon, transrasan geedziĝon kaj ajnan alian el kelkaj kuntekstoj, kiuj traktas pli ol unu kulturon. En la alia ĝenerala signifo, transkulturismo estas unu aspekto de tutmondaj fenomenoj kaj homaj okazaĵoj.

En kultura antropologio kaj kultura geografio, transkultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la disvastiĝo de kulturaj aferoj – kiel ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp. – inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia. Ĝi estas distingenda disde la difuzo de novaj aferoj ene de specifa kulturo. Vidu ankaŭ Gu Wendu.

Esperanto kaj transkulturismo[redakti | redakti fonton]

Neniu kulturo konstruiĝis nur el si mem, sed surbaze de influoj el aliaj landoj. Tial oni ne povas naciigi kulturon, t.e. atribui naciecan karakteron al elementoj de kulturo, kiel ofte okazas en nacilingvaj kulturoj[5]. Esperanto volas esti pli ol lingvo. La historio de la homaro estas historio de homoj (kaj kulturoj), kiuj moviĝas kaj intermiksiĝas. Esperanto ĉiam celis antaŭenigi internacian kompreniĝon kaj toleremon al malsamaj vivmanieroj, religioj kaj lingvoj de ĉiuj grupoj tra la tuta mondo kondiĉe ke tiuj ne estas fundamente kontraŭaj al la homaj rajtoj. Dank' al tio ĝi kapablis poste krei propran kulturon, ian transkulturecon, kiu ensorbis sciojn pri aliaj landoj kaj lingvoj, sed ankaŭ kulturajn influojn el aliaj kulturoj en sia literaturo, muziko, kunkreante komunajn valorojn kaj pensmanierojn[6]. Esperanto ne restis artefakto.

Transkultura socio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transkultura socio.

La transkultura socio estas socia koncepto temiganta kulturon, en kiu ĉiuj povas partopreni, egale el kiu kulturo ili origine devenas. La koncepto estis publikigita en 1997 fare de la filozofo Wolfgang Welsch. sed lia aliro estis akre kritikita[7]. La antropologoj Clyde Kluckhohn kaj Frank L. Strodtbeck jam antaŭe okupiĝis pri la temo[7]. La filozofo Wolfgang Welsch, parolante pri transkultura socio, diras ke nuntempaj kulturoj estas plejparte karakterizitaj de miksiĝo, penetrado kaj hibridiĝo kaj ke kulturoj jam ne havas la antaŭe prezentitan formon de homogeneco kaj aparteco.

Transkultura edukado[redakti | redakti fonton]

La centra tasko de transkultura edukado estas transdoni kulturojn ne kiel karakterizajn diferencojn, sed kiel eblecoj por partoprenado[8]. Transkultura pedagogio devas ebligi krei manierojn esplori la kompleksan diversecon de kulturoj sen krei kontraŭojn aŭ hierarkiojn[9].

Transkultura komunikado[redakti | redakti fonton]

Iuj universitatoj kiel la aŭstriaj universitatoj Vieno kaj Graz ofertas studojn en transkultura komunikado[10].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(angla) E. James Lieberman, "Esperanto and Trans-national Identity: The Case of Dr. Zamenhof," International Journal of the Sociology of Language, vol. 20, 1979, p. 104

(itala) Cesare Gagliare, Esisti sperimentali di un test obiettivo di competenza interlinguistica e transculturale (ekzistas eksperimentoj de objektiva testo de interlingvistika kaj transkultura kompetenteco), en : Giuliana Mazzotti, Verso unu educazione interlinguistica e transculturale, 1983, Milano, eld. Marzorati.

(itala) Giovanni Minardi, Proverbi e modi di dire : un approccio transculturale e interlinguistico attraverso il folklore (proverboj kaj dirmanieroj : transkultura kaj interlingvistika aliro pere de la folkloro), en : Giuliana Mazzotti, Verso unu educazione interlinguistica e transculturale, 1983, Milano, eld. Marzorati.

(germana) Wolfgang Welsch: Was ist eigentlich Transkulturalität? (Kio estas fakte transkultureco) In: Lucyna Darowska, Claudia Machold (Hrsg.): Hochschule als transkultureller Raum? Beiträge zu Kultur, Bildung und Differenz. transcript, Bielefeld 2009. (PDF; 213KB)

(germana) Arata Takeda: Transkulturalität im Schulunterricht (transkultureco en la lerneja instruado, (PDF-dosiero, 1,39 MB)

(germana) Ingrid Gogolin (2006): Erziehungswissenschaft und Transkulturalität (Eduka scienco kaj transkultureco) En: Göhlich, Michael; Leonhard, Hans-Walter; Liebau, Eckart; Zirfas, Jörg (eld.): Transkulturalität und Pädagogik. Interdisziplinäre Annäherungen an ein kulturwissenschaftliches Konzept und seine pädagogische Relevanz. Weinheim/München: Juventa, paĝoj 31–43.

(angla) Wolfgang Welsch: Transculturality - the Puzzling Form of Cultures Today. In Spaces of Culture: City, Nation, World, hrsg. von Mike Featherstone und Scott Lash, London: Sage 1999, 194-213.

(germana) Arata Takeda, Plädoyer für eine transkulturelle Erziehung, en intervjuo kun la fondumo Giordano Bruno.

(hispana) Duno-Gottberg, Luis (2003). Solventando las differencias: La ideología del mestizaje en Cuba, Iberoamericana – Frankfurt am Main, Vervuert, Madrid.

(angla) J.G. Herder (2004), The Origin of Language, and the Possibility of Transcultural Narrative”, Language and Intercultural Communication 4: 1-2 : 1-10.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ingrid Gogolin

Gu Wenda

Transkultura disvastigo

Renesanca arto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interkultura edukado

Interkultura komunikado

Esperanto-kulturo

Multkulturismo

Senkulturigo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(germana) Retejo de Wolfgang Welsch

(germana) Transkulturelle Gesellschaft (transkultura socio)

(germana) Transkulturalität (transkulturismo) : bonega enkonduko kaj komparo kun interkulturo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la germanlingva artikolo 'transkulturelle Gesellschaft' je la 12-a de Majo 2018.

  1. Ortiz 1995, pp=v,97
  2. (germana) Transkulturalität, Kulturshaker.
  3. (germana) Multikulturalität, Interkulturalität, Transkulturalität und Plurikulturalität, IKUD® Seminare, alirite la 1-an de majo 2018.
  4. (germana) Damien Ehrhardt, "Liszt, médiateur entre la France et l'Allemagne. Vers une histoire transculturelle de la musique", p. 526-527.
  5. (germana) Deutsche Klasik als „weltbürgerliche Strömung“ (germana klasika stilo kiel mondcivita tendenco), in Deutschland transkulturell, la 4-an de Novembro 2016, alirite la 15-an de Aŭgusto 2018.
  6. Pri barbareco (Ludoviko Zamenhof) kaj transkultureco, Naturamikoj sur verdaj vojoj, Esperanta Naturamikaro.
  7. 7,0 7,1 (germana) Juneja, Monica; Falser, Michael: Kulturerbe - Denkmalpflege: transkulturell. Eine Einleitung. In: Dies. (Hg.): Kulturerbe und Denkmalpflege transkulturell. Grenzgänge zwischen Theorie und Praxis. Bielefeld: Transcript, 2013, 17-34. (ISBN 978-3-8376-2091-7)
  8. (germana) Arata Takeda: Wir sind wie Baumstämme im Schnee. Ein Plädoyer für transkulturelle Erziehung, Münster: Waxmann, 2012. S. 84.
  9. (germana) Arata Takeda, Transkulturalität im Schulunterricht (transkultureco en la lerneja instruado), alirita la 12-an de majo 2018.
  10. (germana) Bachelorstudium Transkulturelle Kommunikation.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kani, Juan Goytisolo, transkulturismo transĝibraltara. [1] Aliritae la 7-an de Majo 2018.