Identecŝtelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilda reprezento de identecŝtelo.

IdentecŝteloIdentecuzurpo estas alpropigo de la identeco ĉefe de persono, sed ankaŭ de asocio, socia grupo, nacio ktp. Temas pri ŝajnigo ke oni estas tiu alia persono, antaŭ aliaj personoj ĉu publike ĉu private, ĝenerale por akiri rimedojn, kreditojn aŭ diversajn privilegiojn koste de la persono ŝajnigita.

La ŝtelo de mansakoj, monujoj, tekoj aŭ dosierujoj enhavantaj dokumentojn kiel identigilo, ŝoforpermesilo, kreditkartoj kaj la ŝtelo de personaj datumoj en poŝtelefonoj aŭ Interreto (pasvortoj kaj alirkodoj ĉe bankoj aŭ aliaj specialaj servoj), ebligas ŝajnigi la identecon de alia persono, kaj tio povas rezulti en tre gravaj damaĝoj. Plej ofte la deliktulo celas sian propran profiton; aliajn fojojn oni celas rekte damaĝi la koncernulon.

Aktuale la identecŝtelo estas unu el la deliktoj plej rapide kreskiĝanta en la mondo, se ne la plej rapide kreskiĝanta entute.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Robo de identidad en la hispana Vikipedio.