Blanka heleboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanka heleboro
Veratrum album Dachstein.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Melantiacoj Melanthiaceae
Genro: Veratro Veratrum
Specio: V. album
Veratrum album
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Blanka heleboroblanka veratro (Veratrum album L.) estas tre venena planto kiu apartenas al la Melantiacoj kaj antaŭe estis uzata por sagoveneno. La planto de nature troviĝas en la Alpoj.

Ĝi fariĝas 50 ĝis 150 cm alta. La rizomo interne estas blanka. La subaj, ĝis 20 cm longoj folioj estas larĝovalaj kaj la supraj lancetformaj. La folioj estas tigoĉirkaŭprenaj.

La blanka heleboro floras de junio ĝis aŭgusto per blankaj, 12 ĝis 15 mm grandaj floroj, kiuj formas 50 cm longajn grapolojn. Antaŭ ĉio kiam la suno brilas la floroj forte odoras.

La frukto estas dehiskanta bero.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj partoj de la planto estas tre veneaj. La veneneco tamen dependas de la starloko. Plantoj je 700 m alto enhavas 1,5% alkaloidojn kaj tiuj je 2500 m alto nur 0,2%. Antaŭ ĉio en la rizomo troviĝas la alkaloidoj protoveratrino kaj germerino.