Ario (lando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aria soldato, en la tombo de Artakserkso la 3-a (ĉirkaŭ 338 a.n.e.).

ArioAria (antikve-greke Ἀρ(ε)ία Ar(e)ía; en persa, آريا; en latina Aria, en malnovpersa, 𐏃𐎼𐎡𐎺 Haraiva) estis regiono de la Aĥemenida Imperio centrita en la urbo Herato en la okcidento de nuntempa Afganio. En klasikaj fontoj, Aria estis kelkajn fojojn konfuzita kun la pli granda regiono de antikva Ariana, el kiu Aria formis parton.

Temas pri la valo de la rivero Hari (antikve-greke Ἄρ(ε)ιος, konsiderita aparte fekunda kaj riĉa ĉefe pri vino. La regiono Aria estis apartigita per montaroj el Paropamisadai oriente, Partio okcidente kaj Margiana kaj Hirkanio norde, dum dezerto apartigis ĝin el Karmanio kaj Drangiano sude.

Pluraj klasikaj verkistoj priskribis la areon, kiel Ptolemeo kaj Strabono, laŭ kies priskriboj temas pri la Provinco Herat de nuna Afganio. Dekomenca ĉefurbo estis Artakoana (Ἀρτακόανα) aŭ Artikaŭdna (Ἀρτίκαυδνα) laŭ Ptolemeo. Oni konstruis novan ĉefurbon proksime ĉu fare de Aleksandro la Granda mem ĉu de liaj sukcedantoj, nome Aleksandria Ariana (Ἀλεξάνδρεια ἡ ἐν Ἀρίοις).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Greatrex, Geoffrey; Lieu, Samuel N. C. (2002). The Roman Eastern Frontier and the Persian Wars (Part II, 363–630 AD). New York, New York and London, United Kingdom: Routledge (Taylor & Francis). ISBN 0-415-14687-9.
  • Pourshariati, Parvaneh (2008). Decline and Fall of the Sasanian Empire: The Sasanian-Parthian Confederacy and the Arab Conquest of Iran. London and New York: I.B. Tauris. ISBN 978-1-84511-645-3.
  • Zarrinkub, Abd al-Husain (1975). "The Arab conquest of Iran and its aftermath". The Cambridge History of Iran, Volume 4: From the Arab Invasion to the Saljuqs. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–57. ISBN 978-0-521-20093-6.
  • Morony, M. (1986). "ʿARAB ii. Arab conquest of Iran". Encyclopaedia Iranica, Vol. II, Fasc. 2. pp. 203–210.

Vogelsang, W. J. (2003). "HERAT ii. HISTORY, PRE-ISLAMIC PERIOD". Encyclopaedia Iranica, Vol. XII, Fasc. 2. pp. 205–206.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aria (region) en la angla Vikipedio.