Isokrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isokrato
Persona informo
Naskiĝo 436 a. K.
en Antikva Ateno
Morto 338 a. K.
en Antikva Ateno
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Okupo
Okupo oratoroverkisto
vdr

Isokrato (greke: Ἰσοκράτης, latine: Isocrates; naskiĝinta en 436 a.K. en Ateno, mortinta en 338) nombriĝis inter la Dek atikaj oratoroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li ĝuis la instruadon de la plej gravaj sofistoj kiel Gorgio kaj Prodikos kaj renkontis ankaŭ Sokraton. Malforta voĉo kaj timemo evitigis lin publikan aperon; pro tio li okupiĝis, post la falo de la Tridek regantoj (kiam la iam riĉa patro perdis ĉion), pri la skribado de paroladoj kortumaj por aliaj. Ĉirkaŭ la jaro 390 li malfermis propran retorikan lernejon, kiu donis al li gloron kaj garantiis bonstaton. Inter liaj multnombraj lernantoj el tuta Grekujo konatas la oratoroj Isäos, Hypereides kaj Likurgo kaj la historiografoj Teopompo kaj Eforo. De la politika vivo li tamen distanciĝis intence, sed jes ja movis la politikon pere de siaj paroladoj artefaritaj (do faritaj nur por trejnado kaj legado, estante fakte ofte influaj).

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

La ege laŭdata verko »Panegyrikos«, eldonita en 380 post dek jaroj (festoparolado) reklamis komunan batalon de ĉiuj grekoj kontraŭ la persoj sub atena gvidado. En la verko »Areiopagitikos« li rekomendis la reenkondukon de la solona konstitucio por ebligi renaskiĝon de klasika Ateno. Ankoraŭ 98-jara li finfaris la verkon »Panathenaïkos«, laŭda parolado je Ateno antaŭ ol sinmortigi sin per manĝadorifuzo pro ke li ĉagreniĝis pri la perdo de la libereco de la helenoj. Inter la en la antikveco sub liaj nomoj kurantaj 60 paroladoj jam tiam nur malmultaj konsideritis aŭtentikaj. Konserviĝis 21 (ekster 10 verŝajne malaŭtentikaj leteroj): 3 parajnetikaj (admonaj), 11 epidejktikaj (monstrantaj) kaj 7 kortumaj, el ili 6 por aliaj personoj. Lia graveco estis precipe por la disvolvigo de stilo, ne tiom por profundeco de pensoj. Freŝeco kaj natura forto tipas kaj tre pura atika lingvo, ritmikeco, bona utiligo de stilaj figuroj, belsoneco. Memkompreneblas ke li baldaŭ iĝis modela.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 58-59, kio legeblas tie ĉi interrete.