Leonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonato
Persona informo
Λεοννάτος
Naskiĝo
en Lamia
Morto
en Tesalio
Ŝtataneco Antikva Makedonio vd
Profesio
Okupo oficirokorpogardisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonato (antikve-greke Λεοννάτος; 356 a.n.e. – 322 a.n.e.) estis makedonia oficiro de la armeo de Aleksandro la Granda kaj unu el la Diadoĥoj.

Li estis membro de la reĝa familio de Linkestis, greka regneto kiu estis inkludita en Makedoniio fare de la reĝo Filipo la 2-a. Leonato estis samaĝa kun Aleksandro kaj estis tre proksima al li. Poste, li estis unu el la sep korpogardistoj de Aleksandro, aŭ somatofilakes. Post Aleksandro mortis en la jaro 323 a.n.e., la regento, Perdikkas, faris Leonaton satrapo de Helesponta Frigio.

Diodoro (Libro XVII. pp. 37-38) diras, ke dum la Batalo de Iso, la tuja familio de Dario la 3-a estis kaptita fare de la Makedonia Armeo. La familio de Dario estis histeria ke ili povus suferi penan traktadon. Tamen, Leonato kapablis klarigi al ili, je la konto de Aleksandro, ke tio ne okazos. Fakte, Aleksandro promesis respekti ilin kiel reĝfamilanojn, pliigi ilian servistarojn kaj eduki la ses-jaraĝan filon de Dario kvazaŭ sian propran filon. Li subpremis la ribelon de Oritanoj en Hindio, perdante nur malmultajn homojn.

La fratino de Aleksandro, nome Kleopatro, vidvino de la reĝo Aleksandro la 1-a de Epiro, proponis sian manon al Leonato. Kiam la atenanoj eksciis, ke Aleksandro estis mortinta, ili ribelis kontraŭ Makedonio kaj la nova regento, Antipatro. Leonato estris armeon de 20 000 infanterianoj kun 1 500 kavalerianoj por helpi Antipatron dum la sieĝo de Lamia. Li intervenis probable kun la ambicio elpovigi Antipatron. Venko en la batalo kontraŭ la atenanoj certe estus helpinta lian postulon al la trono. Leonato mortis tamen en la batalo kontraŭ la atenanoj kaj lia geedziĝo al Kleopatro neniam okazis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Who's who in the age of Alexander the Great: prosopography of Alexander's empire (ISBN 978-1-4051-1210-9)
  • Fox, Robin Lane. (1973) Alexander The Great
  • Smith, William, eld. (1870). Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leonnatus en la angla Vikipedio.