Eliano Taktiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eliano Taktiko
Persona informo
Αἰλιανός ὁ Τακτικός
Naskiĝo 30-an de novembro 99 (0099-11-30)
Morto 30-an de novembro 199 (0199-11-30) (100-jaraĝa)
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Makedonio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
In hoc codice continentur Helianus De instruendis aciebus et Onosander De optimo imperatore, ĉirkaŭ 1480, de Aelianus Tacticus.

Eliano Taktiko, latinigita kiel Aelianus Tacticus (antikve-greke Αἰλιανὸς ὀ Τακτικός; floris en la 2a jarcento n.e.), konata ankaŭ kiel Eliano, estis greka militverkisto kiu loĝis en Romo.

La milit-traktaĵo de Eliano en 53 ĉapitroj pri la taktikoj de grekoj, titolita "Pri la taktikaj deplojoj de la grekoj" (Περὶ Στρατηγικῶν Τάξεων Ἑλληνικῶν), estas dediĉita al la imperiestro Hadriano, sed tio probable estas eraro por Trajano, kaj la oni atribuis al ĝi la daton de la jaro 106. Temas pri lernolibro pri la grekaj, t.e. makedoniaj, trejnado kaj taktikoj praktikitaj de la helenismaj sukcedantoj de Aleksandro la Granda. La aŭtoro postulas, ke li konsultis ĉiun plej bonajn fakulojn, el kiuj la plej grava estus perdita traktaĵo pri la temo fare de Polibio. Eble la ĉefa valoro de la verko de Eliano kuŝas en lia kritika rakonto de antaŭaj verkoj pri la arto de milito, kaj en la kompleteco de liaj teknikaj detaloj pri trejnado. Li rakontas ankaŭ pri la kreado de la romia armeo.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aelianus Tacticus en la angla Vikipedio.