Erigio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erigio
Persona informo
Naskiĝo
en Mitileno
Morto
Ŝtataneco Antikva Makedonio vd
Familio
Gefratoj Laomedon of Mytilene vd
Profesio
Okupo oficiromilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erigio (antikve-greke Ἐριγυιoς; mortis en 328 a.n.e.), mitilena, filo de Lariĥo, estis oficiro en la armeo de Aleksandro la Granda. Li estis elterigita farede Filipo la 2-a, reĝo de Makedonio, pro sia fidela rilato al Aleksandro, kaj revenis kiam tiu surtroniĝis en la jaro 336 a.n.e. Ĉe la Batalo de Gaŭgamelo, li komandis la kavalerion de la aliancanoj, kaj denove kiam Aleksandro eliris en la jaro 330 a.n.e, el Ekbatano persekute de Dario la 3-a. Samjare, Erigio ricevis la komandon de unu el la tri divizioj per kiuj Aleksandro invadis Hirkanion. Li estis inter la generaloj senditaj kontraŭ Satibarzanes, kun kiu li persone luktis propramane. En la jaro 329 a.n.e. kun Kratero kaj Hefestiono, kaj kun la helpo de Aristandro, divenisto, baraktis konvinki Aleksandron ne trapasi la riveron Jaksartes kontraŭ la Skitoj. En la jaro 328 a.n.e., li falis en batalo kontraŭ fuĝintoj el Baktrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Who's who in the age of Alexander the Great: prosopography of Alexander's empire (ISBN 978-1-4051-1210-9)
  • Fox, Robin Lane. (1973) Alexander The Great
  • Smith, William, eld. (1870). Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erigyius en la angla Vikipedio.