Natalie Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalie Wood
Persona informo
Natalie Wood
Naskonomo Наталья Николаевна Захаренко
Naskiĝo 20-an de julio 1938 (1938-07-20)
en San-Francisko, Kalifornio,  Usono
Morto 29-an de novembro 1981 (1981-11-29) (43-jaraĝa)
en Insulo Santa Catalina, Kalifornio,  Usono
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per drono vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj anglarusa vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Van Nuys High School • profesia lernejo Hollywood vd
Subskribo Natalie Wood
Familio
Gefratoj Lana Wood vd
Edz(in)o Robert Wagner • Richard Gregson • Robert Wagner vd
Infanoj Natasha Gregson Wagner vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • infana aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1943–1981 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Natalie WOOD, origine: Natalja Nikolaevna ZAĤARENKO (naskiĝis la 20-an de julio, 1938, mortis la 29-an de novembro, 1981) estis usona aktorino. Ŝi estis la fratino de la aktorino Lana Wood. Natalie kaj ŝia fratino Lana estis fanoj de reĝisoro Sam Wood kaj prunteprenis lian nomon je la komenco de sia kariero.

Natalie Wood en 1973
Natalie Wood en 1981

Natalie Wood naskiĝis en Sanfrancisko, Kalifornio, kiel filino de rusaj enmigrintoj. Jam en la aĝo de kvin jaroj ŝi ricevis sian unuan malgrandan filmrolon. Ŝi famiĝis en la jaro 1955, kiam ŝi apud James Dean aperis en la filmo Rebel Without a Cause kaj unuafoje estis nomumita por la Oskaro. Du pliaj nomumoj sekvis, pro Splendor in the Grass kaj Love With the Proper Stranger – tamen ŝi neniam gajnis la premion.

Natalie Wood dronis en la aĝo de 43 jaroj. Ŝia lasta filmo Brainstorm aperis du jarojn post ŝia morto, en 1983.

La 17-an de novembro 2011 la Los Angeles County Sheriff's Department office anoncis ke ili oficiale remalfermis la mortkazon, surbaze de novaj deklaroj de Dennis Davern la ŝipestro de la jakto sur kiu ŝi restadis tuj antaŭ ŝia morto. Ŝia edzo Robert Wagner kaj filmaktoro Christopher Walken tiam ankaŭ estis sur la jakto.

Listo de filmoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Happy Land (1943)
  • Rebel Without a Cause (1955)
  • The Searchers (1956)
  • All the Fine Young Cannibals (1960)
  • West Side Story (1961)
  • Splendor in the Grass (1961)
  • Gypsy (1962)
  • Love With the Proper Stranger (1963)
  • The Great Race (1965)
  • Inside Daisy Glover (1966)
  • This Property is Condemned (1966)
  • Peeper (1975)
  • Meteor (1977)
  • The Last Married Couple in America (1980)
  • Brainstorm (1983)