Muzeo de Bardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Bardo
muzeo

LandoTunizio

SituoTunizo
- koordinatoj36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)36.80938610.134508Koordinatoj: 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)
Areo0,02 km² (2 ha) [+]

Estiĝo7-a de majo 1888

Vizitantoj664 891 (2005)

Muzeo de Bardo (Tunizio)
Muzeo de Bardo (Tunizio)
DEC
Map
Muzeo de Bardo

Vikimedia Komunejo:  Bardo National Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Salle de Carthage vue du deŭième étage avec les statues romaines et une mosaïque, ainsi que les arcades du palais.
Kartaga Ĉambro.

La Nacia Muzeo de BardoBardo-Muzeo (arabe المتحف الوطني بباردو; france Musée national du Bardo) estas muzeo situanta en Tunizo, Tunizio.

Bardo estas unu el plej gravaj muzeoj de la Mediteranea regiono kaj la dua en la Afrika kontinento post la Egipta muzeo en Kairo. Ĝi markas la historion de Tunizio laŭlonge de kelkaj jarmiloj kaj tra multaj civilizoj tra ampleksa vario de arkeologiaĵoj. Aldone al faman verkoj kiaj la Blua Korano de Kairuano, la Islama Departamento enhavas kolekton de ceramiko el Norda Afriko kaj Malgranda Azio.

La Bardo kunigas unu el plej fajnaj kaj grandaj kolektoj de romiaj mozaikoj en la mondo danke al la elfoŝaĵoj entreprenitaj el la komenco de la 20a jarcento ĉe arkeologiaj lokoj en la lando kiaj Kartago, Hadrumeto, Duga, aŭ Utiko. La mozaikoj reprezentas unikan fonton por esplorado pri ĉiutaga vivo en Romia Afriko. La Muzeo enhavas ankaŭ riĉan kolekton da marmoraj statuoj reprezentantaj diojn kaj romiajn imperiestrojn troviĝantajn en variaj lokoj kiaj tiuj de Kartago kaj Thuburbo Majus.

La 18an de marto 2015, la Muzeo suferis terorisman atakon, dum kiu 24 personoj estis mortigitaj.[1][2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

36° 48′ 33.79″ N 10° 08′ 04.23″ O / 36.8093861 °N, 10.1345083 °O / 36.8093861; 10.1345083 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Latest: French President Mourns Tunisia Victims". nytimes.com. 18a de marto 2015. Konsultita la 31an de majo 2015. (angle) [1] Arkivigite je 2015-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "Museum attack a 'great calamity' for Tunisia's young democracy". latimes.com. 18a de marto 2015. Konsultita la 31an de majo 2015. (angle) [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]