Wolfgang Schadewaldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Schadewaldt
Persona informo
Wolfgang Schadewaldt
Naskiĝo 15-an de marto 1900 (1900-03-15)
en Berlino
Morto 10-an de novembro 1974 (1974-11-10) (74-jaraĝa)
en Tübingen
Tombo Berg cemetery vd
Lingvoj germanaanglalatinaantikva greka vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Infanoj Dorothea Arnold vd
Parencoj Felix Arnold • Dieter Arnold vd
Profesio
Okupo helenisto • klasika filologo • tradukisto • universitata instruisto vd
Aktiva en FreiburgLeipzigBerlinoTübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang Otto Bernhard SCHADEWALDT (naskiĝinta en la 15-a de marto 1900 en Berlino, mortinta en la 10-a de novembro 1974 en Tübingen) estis germana filologo klasika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejofrekvento en Berlino Schadewaldt estis mallongan tempon en 1918 soldato. Poste li interesiĝis pri skulptado kaj komencis studi en la germana ĉefurbo klasikan filologion, arkeologion kaj germanistikon. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff kaj Werner Jaeger. Post doktoriĝo en 1924 li laboris kvar jarojn kiel asistanto ĉe la Centra direkcio de la Germana arkeologia instituto. Li habilitiĝis en 1927 kaj iĝis jam en 1928 ordinara profesoro en Kenigsbergo. En 1930 li iris al Freiburg im Breisgau kie li implikiĝis pro la rektoreco de Heidegger politike. en marto 1934 Schadewaldt deklaris demisii kiel dekano kaj iris en 1934 Lepsikon. kie li povis esplori kaj instrui sen ĝeno. En 1941 li vokitis Berolinon sed tuj poste li devis eksoldati por la daŭro de unu jaro. Dum bombatako lia loĝejo kun biblioteko kaj korespondaĵoj detruitis. En 1944 li devis interrompi la docentadon pro grava malsano. en 1945 li revenis (li faris i.a. refondan koncepton por la Goethe-Wörterbuch) kaj restis malgraŭ voko al Tübingen en 1946 en Berlino. En 1950 li finfine iris al Tübingen. Ankaŭ post la retiriĝo en 1968 li prelegis ankoraŭ ĝis decembro 1972.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Inter liaj ĉefaj esplorkampoj nombriĝas: greka tragedio (disertaĵo: Monolog und Selbstgespräch 1926) kun multaj interpretoj singulaj; Homero (gravegaj liaj studoj Iliasstudien 1938), kun resumo en Von Homers Welt und Werk (1943); lirikaĵoj (Der Aufbau des pindarischen Epinikion, 1928 / Sappho 1950); historiografio.

Sed por li plej gravis la tradukado! Li mem tradukis Iliadon (postmorte 1975), Odiseadon (1958), ĉiujn tragedioj de Sofoklo (ekde 1956) kaj kelkajn dramoj de Esĥilo kaj Aristofano. Liaj tradukoj de dramoj ĝis hodiaŭ vivas per diversan surscenigoj.

Multaj verkoj, en kiuj Schadewald priskribis la efikon de antikveco je artistoj kiel Shakespeare, Winckelmann, Kleist, Goethe, Schiller, Hölderlin, Richard Wagner, Gerhart Hauptmann, T. S. Eliot, Carl Orff (de li li estis amiko) aŭ Ingeborg Bachmann famiĝis lin ankaŭ ekster la fakuloj de klasika filologio.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • membrecoj ĉe Leipziger (1934), Berliner (1943) kaj Heidelberger Akademie der Wissenschaften (1958)
  • ordeno Pour le mérite für Wissenschaft und Künste (1962)
  • premio Reuchlin-Preis (1963)
  • Großes Bundesverdienstkreuz mit Stern (1964)
  • Übersetzerpreis der Deutschen Akademie für Sprache u. Dichtung (1965)
  • Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst (1972)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Libroj:

  • Monolog und Selbstgespräch (1926)
  • Iliasstudien. Leipzig: Hirzel, 1938 (2a eld. 1943, 3a eld. 1966)
  • Die Heimkehr des Odysseus (1946)
  • Legende von Homer dem fahrenden Sänger (1942, 1959)
  • Sophokles und das Leid (1948)
  • Sappho. Dasein in der Liebe (1950)
  • Griechische Sternsagen (1956)
  • Hellas und Hesperien. Gesammelte Schriften zur Antike und zur neueren Literatur (1960)
  • Goethe-Studien. Natur und Altertum (1963)
  • Tübinger Vorlesungen (org. Ingeborg Schudoma). Vol. 1: Die Anfänge der Philosophie bei den Griechen, Frankfurt am Main: Suhrkamp, 1978; Vol. 2: Die Anfänge der Geschichtsschreibung bei den Griechen. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 1982; Vol. 3: Die frühgriechische Lyrik. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 1989; Vol. 4: Die griechische Tragödie. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 1991

Tradukoj:

  • Carmina Burana, 1953
  • Homer: Odyssee. Hamburg: Rowohlt, 1958
  • Homer: Ilias. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 1975 (Insel Verlag)
  • Sophokles: Aias. Frankfurt am Main: Insel, 1993
  • Sophokles: Antigone. Frankfurt am Main: Insel, 1974
  • Sophokles: Elektra. Frankfurt am Main: Insel, 1994
  • Sophokles: Die Frauen von Trachis. Frankfurt am Main: Insel, 2000
  • Sophokles: Ödipus auf Kolonos. Frankfurt am Main: Insel, 1996
  • Sophokles: Philoktet. Frankfurt am Main: Insel, 1999
  • Sternsagen. Die Mythologie der Sternbilder. Frankfurt am Main: Insel, 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]